*akrid/o

*akrido

1.
Iu el la familio akridedoj, saltinsekto kun mallongaj antenoj kaj povanta muziki per frotado de la kruroj ĉe la elitroj: etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formanĝu ĉiujn herbojn de la tero [1]; la jenajn el ili vi povas manĝi: la akridon kun ĝia speco kaj la cikadon kun ĝia speco kaj la grilon kun ĝia speco kaj la lokuston kun ĝia speco [2]; li manĝadis akridojn kaj sovaĝan mielon [3]; ili venis kiel granda nubo, kiel svarmo da akridoj [4]; fatala kombino de pluv-manko kaj akridoj [5].
2.
ZOO Genro el familio akridedoj (Acrida).
hungara akrido (Acrida hungarica)
CC BY-SA 2.0  [6]
angle:
1. grasshopper, locust 2. Acridium
beloruse:
1. саранча 2. акрыда
bretone:
1. karv-raden, kilhog-raden
ĉeĥe:
kobylka luční, saranče
france:
acridien, acrididé 1. criquet
germane:
1. Kurzfühlerschrecken, Heuschrecke (Kurzfühler) 2. Feldheuschrecke, Grashüpfer, Heuhüpfer, Grille
hebree:
ארבה
hungare:
1. sáska
indonezie:
1. belalang
japane:
バッタ [ばった], ショウリョウバッタ
latinece:
2. Acrida
nederlande:
1. sprinkhaan
pole:
1. konik polny, szarańcza 2. szarańcza
portugale:
1. gafanhoto, grilo
ruse:
саранча
slovake:
kobylka, kobylka (hmyz), saranča
svede:
1. gräshoppa
ukraine:
сарана

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.