1aksiom/o JED
aksiomo
- 1.
Aserto nedemonstrita, sed evidenta per si mem:
ili agas kvazaŭ ili scias ĉion ĉi, nomante ilin aksiomoj, ili supozas ke ne
necesas pruvi tiujn aksiomojn […], ke temas pri evidentaĵoj
[1].
postulato,
dogmo- 2.
[2]
Aserto nedemonstrita, sed akceptata kiel bazo por
konstrui teorion per rezonado:
aksiomo pri apartigeco (la karakteriza eco de
apartiga spaco);
[ili] uzas kiel aksiomon ke numeroj estas paraj kaj neparaj
[3].
konjekto,
postulato,
premiso,
teoremo- 3.
- (figure)
Ĝenerale akceptata aserto:
la tre malnova aksiomo, ke ekzistas nenio certa en la mondo, efektiviĝis sur ŝi
en tiu mezuro, en kiu ĝi estas vera
Marta
;
la juĝisto ne povis deteni miran ekkrion – ho! ho! […] estas ĉiam
vera la aksiomo, kiu diras: „serĉu la virinon“
[4];
grandigo de la genta kaj lingva problemo […] estis la ĉefideo, kiun
kun la lingvo akceptis kiel aksiomon la unuaj pioniroj de la nova lingvo
[5];
vivo, onidire, povas ekzisti en neniu alia loko de la universo, kiom ajn vasta
ĝi estas, tiu ĉi estas aksiomo, kvazaŭ laika dogmo, kiun neniu kaj nenio
povas ŝanĝi
[6].
maksimo,
principo,
sentenco
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru aserto, evidenta aserto, baza
supozo.
1.
Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ses
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 6
3. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ses
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
5. Ernest Drezen: Zamenhof, La interna ideo de esperantismo
6. Monato, Roberto Pigro: Kiel vi fartas, alimondanoj?, 2012
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 6
3. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ses
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
5. Ernest Drezen: Zamenhof, La interna ideo de esperantismo
6. Monato, Roberto Pigro: Kiel vi fartas, alimondanoj?, 2012
- angle:
- axiom
- beloruse:
- аксыёма
- bulgare:
- аксиома
- ĉeĥe:
- axiom, axioma, nepochybný předpoklad
- ĉine:
- 1. 公理 [gōnglǐ] 2. 公理 [gōnglǐ], 公理系統 [gōnglǐxìtǒng], 公理系统 [gōnglǐxìtǒng]
- france:
- axiome
- germane:
- Axiom 1. unbewiesene Behauptung 2. Axiom 3. Annahme, allgemein anerkannte Tatsache
- hebree:
- אַקסִיוֹמָה
- hispane:
- axioma
- itale:
- assioma
- japane:
- 公理 [こうり]
- katalune:
- axioma
- makedone:
- аксиома
- nederlande:
- axioma
- perse:
- اصل موضوع، بُنداشت
- pole:
- 1. aksjomat 2. aksjomat, pewnik 3. pewnik
- portugale:
- axioma
- ruse:
- аксиома
- slovake:
- axióma, axióma, evidentná pravda, predpoklad
- svede:
- axiom
- ukraine:
- аксіома
aksiomaro
Tuto de aksiomoj kunfunkciantaj kiel bazo de teorio:
la aksiomaro de arteorio;
aksiomaro devas esti nedependa (neniu aksiomo rajtas esti
logika konsekvenco de aliaj aksiomoj) kaj ne kontraŭdira
(du malsamaj konsekvencoj de la aksiomoj ne rajtas esti
inter si kontraŭdiraj).
- angle:
- axiomatic system, axiom system
- france:
- axiomatique (subst.), système d'axiomes
- germane:
- Axiomensystem
- katalune:
- conjunt d'axiomes
- pole:
- aksjomatyka, układ aksjomatów
- ruse:
- система аксиом