postulat/o PV

postulato

1.
FIL Tezo, pri kiu oni postulas, ke ĝi estu akceptata kiel vera, kvankam ne demonstrita kaj ne evidenta per si mem: la postulato pri la ekzisto de Dio. VD:aksiomo
2.
MAT Aksiomo: la eŭklida postulato pri paraleloj; la Kvina Eŭklida Postulato [1].
Rim.: La vorto postulato en matematiko iĝas malpli kaj malpli uzata, krom en kelkaj historiaj esprimoj. La distingo, kiu iam ekzistis inter la neevidenta postulato kaj la memevidenta aksiomo, ĉesis esti senchava en la moderna matematiko. Gravas nur, ke la nepruvita aserto ne veku kontraŭdirojn en la teorio.
3.
Principo: Kant […] diris, ke ekzistas postulatoj de la racio kaj postulatoj de la historio [2]; la universalismo estas postulato racia, ĉar ĝi estas postulato de la historia evoluo de la homaro [3]; la Kongresa Regularo estis plurfoje ŝanĝita, ĉiam kun la celo plibonigi la organizon kaj adapti la kongresojn al la postulatoj de la moderna vivo [4]; ago kontraŭa al la demokrata postulato de memdisciplino [5]; la kvakero malobservis la plej sanktan postulaton de sia religio [6]; eĉ por la plej ĝenerala feliĉo oni ne rajtas oferi eĉ unu vivon […], neniu kuraĝis kontesti tiun etikan postulaton [7].
VD:premiso
angle:
postulate
beloruse:
пастулят
france:
postulat
germane:
Postulat, Forderung
hungare:
sarktétel, posztulátum
japane:
要請 [ようせい], 公準 [こうじゅん]
katalune:
postulat
nederlande:
postulaat
pole:
postulat
portugale:
postulado, axioma
ruse:
постулат
slovake:
postulát
ukraine:
постулат

administraj notoj