anamnez/o PVEF
anamnezo
- 1.
Malsanhistorio
de paciento, resp. ties eldemandado:
„demandoj por kuracistoj pri anamnezo kaj diagnozo
en 17 lingvoj“
[1];
andrologoj kaj iliaj pacientoj – kadre de ordinara anamnezo – povos klopodi
konsideri tiun aspekton por klarigi la kialojn de ekzistantaj erektiĝaj
problemoj
[2];
la terapioj estu rezervitaj nur al unuopaj, apartaj situacioj, kaj kompreneble
post tre atenta analizo de la anamnezo de la pacientoj
[3].
- 2.
Metodo por reakiri puran konon pri la puraj ideoj,
premisante la antaŭekziston kaj la senmortecon de la animo
laŭ doktrino de
pitagoranoj kaj de
Platono.
1.
G. Hoyer, U. Hoyer: Ärztlicher Dolmetscher, Johann Ambrosius Barth, 1980
2. Monato, Roberto Pigro: Armitaj ĝis la dentoj kontraŭ impotenteco
3. Monato, Roberto Pigro: Troa zorgemo pri la ĝena geno
2. Monato, Roberto Pigro: Armitaj ĝis la dentoj kontraŭ impotenteco
3. Monato, Roberto Pigro: Troa zorgemo pri la ĝena geno
- angle:
- anamnesis 1. medical history
- beloruse:
- анамнэз
- bulgare:
- анамнеза
- ĉeĥe:
- anamnéza, anamnéze, předchorobí
- ĉine:
- 2. 問診 [wènzhěn], 问诊 [wènzhěn], 病史 [bìngshǐ]
- france:
- anamnèse
- germane:
- Anamnese
- itale:
- anamnesi
- nederlande:
- anamnese
- perse:
- شرح حال (پزشکی)
- pole:
- anamneza
- rumane:
- anamneză
- slovake:
- anamnéza
- ukraine:
- анамнез