3arĥaik/a, 3arkaik/a

arĥaika, arkaika

Malnoviĝinta, ne estanta plu en uzado; ekstempa: arĥaika klas-sistemo [1]; la eventoj estas rakontitaj […] en iom arĥaika „di-okula“ stilo [2]; iuj arĥaikaj vortoj tie troveblas, kaj aliaj anglaj vortoj ŝanĝis siajn signifojn aŭ uzmanierojn tra la intervenintaj jarcentoj [3]; tie talibanoj (koran-disĉiploj) establis obskuran reĝimon, arkaikan teokration [4]. VD:eksmoda
1. W. H. Simcock: Ĉu en Britio?, Monato, 1997:4, p. 9a
2. Familio Macgill: June, nejune, pretertempe, Monato, 2001:7, p. 26a
3. Monato, Stefan MacGill: Irigu vin tra intrigo vintra
4. Stefan Maul: Murdi je nomo de dio, Monato, 2001:10, p. 5a
angle:
archaic
beloruse:
архаічны
ĉine:
已废弃 [yǐfèiqì], 已廢棄 [yǐfèiqì]
france:
archaïque
germane:
archaisch, veraltet, unzeitgemäß
hebree:
אַרְכָאִי
hispane:
arcáico
hungare:
archaikus, ősrégi
japane:
古風な [こふうな], 廃れた [すたれた]
katalune:
arcaic
pole:
archaiczny, przestarzały
portugale:
arcaico
ruse:
архаичный, архаический, устаревший
slovake:
zastaraný, archaický
ukraine:
архаїчний

arĥaikaĵo, arkaikaĵo

Io arĥaika: mapoj de Frankfurto, Hanovro […] ekestintaj el krajona desegno ‐ kiel povas konkurenci tia arkaikaĵo kun ret-modernaj bildigoj de nia mondo? [5] SUB:arĥaismo
beloruse:
архаічнае (нешта)

administraj notoj

~aĵo, ~aĵo: Mankas dua fontindiko.