*mod/o PV

*modo

TEKS Nedaŭra, kaprica kutimo, moro aŭ maniero, koncernanta precipe vestadon: vestita laŭ la plej nova pariza modo; vestitaj laŭ la tiuepoka modo [1]; vestita laŭ la lasta modo Marta ; ĝi estas la lasta modo Marta ; mallongaj roboj estas nun en modo; ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge pasinta modo Marta ; homoj, kiuj okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencaĵo, se ĝi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso EE ; estas nun modo interesiĝi pri sporto; mezuri ĉion per mezurilo de la modo EE ; en ĉiu urbo naskiĝis modo trakuri la stratojn kun torĉoj, muziko, kaj antaŭ ĉio kun plenaj kruĉoj [2]; pri tiuj ĉi ideoj estas modo paroli ne alie, ol kun ironia kaj malestima rideto EE . VD:furoro, sensacio
Rim.: Vd modo (gramatiko).
angle:
fashion
beloruse:
мода
bretone:
giz
ĉeĥe:
modus, nejčastější hodnota statistického souboru
ĉine:
时装 [shízhuāng], 時裝 [shízhuāng], 流行式样 [liúxíngshìyàng], 流行式樣 [liúxíngshìyàng], 趋势 [qūshì], 趨勢 [qūshì]
france:
mode (vest. etc.)
germane:
Mode
hispane:
moda
ide:
modo
japane:
ファッション [ふぁっしょん], 流行 [りゅうこう], はやり
nederlande:
mode, fashion
pole:
moda
ruse:
мода
slovake:
modus, najčastejšia hodnota štatistického súboru
ukraine:
мода

moda

Rilata al la modo 1.
a)
Prezentanta, priparolanta la modon: (pri)moda gazeto.
b)
Laŭmoda: en la alta societo plej modaj estis la interparoladoj pri la ĝenerala malĝojo, kiu ekregis eĉ la naturon [3]; [li] ĉiam ankoraŭ portis la malnovamodajn ĝisgenuajn pantalonojn, surtuton kun grandaj latunaj butonoj kaj perukon [4]; malnovmoda kaleŝo [5], ŝranko [6], florpotoj [7], Franca ĝardeno [8], poet' [9]; anstataŭ ekpensi pri tio, kion ili parolas, [ili] preferas blinde ĵetadi dekstren kaj maldekstren laŭtajn kaj modajn sed sensencajn frazojn EE ; ĝi estas nova kaj ankoraŭ ne moda EE ; modaj doktrinoj Homaranismo .
beloruse:
модны
bretone:
1.b diouzh ar c'hiz
ĉeĥe:
módní
france:
1.b à la mode, en vogue
germane:
1.b modisch, zeitgemäß
japane:
流行の [りゅうこうの], はやりの
nederlande:
1.b modieus
pole:
1.b modny
ruse:
1.b модный
slovake:
módny
ukraine:
модний

modemulo

Viro fervore sekvanta la modon: La personeco de Liszt oscilas inter monduma modemulo, altira amanto, pia subpastro kaj aliaj roloj [10].
SUB:dando
10. Franz-Georg Rössler: Geniulo mondcivitanaMonato
beloruse:
моднік
ruse:
модник

modistino

TEKS Virino, kiu faras, rekomendas aŭ vendas modaĵojn por virinoj: li kolizias kun dikaj urbaninoj kaj ridemaj modistinoj [11]; inter ni homoj ekzistas kategorio da personoj, kiujn oni nomas emancipitaj virinoj, al tiu kategorio apartenas pensionestrinoj, akuŝistinoj, dancistinoj, […] modistinoj kaj vartistinoj [12]; ĉiu volas posedi kiel eble plej multe da ĉambristinoj, modistinoj, frizistoj, sklavoj por la portiloj, sklavoj por la ĉambroj, ĉevaloj […] [13]; mi estis disportanto ĉe modistino, kaj en tiu ĉi ofico mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompaĵo BdV ; ŝi estas tre bona, ora koro [sed] ŝi ne amas kudradon, tamen ŝi nepre devas ellerni metion [do laŭ nia decido] ŝi estu modistino IK .
11. F. Kožík, trad. J. Karen kaj J. Vondroušek: La plej eminenta inter Pierotoj, 2001
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Du pavimbatiloj
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
beloruse:
мадыстка
bretone:
kabellerez
ĉeĥe:
modistka
france:
modiste
germane:
Modistin
hispane:
modista
nederlande:
modiste
pole:
modystka
ruse:
модистка
slovake:
modistka
ukraine:
кравчиня, модистка

eksmoda

Kiu ne plu estas laŭmoda, iam estis ĝenerale ŝatata, sed jam ne: se fotojn oni vidas pri Lidia Zamenhof, ĝene povas malhelpi nin bone rigardi la tiama modo: virinon ni vidas en ege eksmodaj vestaĵoj ‐ kiuj ja supozeble estis tre laŭmodaj tiutempe [14]; mi trovas ĝin iom eksmoda, almenaŭ por rokemaj kaj popemaj oreloj [15]; Germanio reformas sian impost-leĝaron, kiu jam de multaj jaroj estis eksmoda, malekvilibra, ĥaosa, tro komplika kaj precipe nejusta [16]; kasedoj ja iĝas pli kaj pli eksmodaj [17]; la tria generacio de komputiloj fariĝis eksmoda [18].
angle:
out of fashion
beloruse:
старамодны, нямодны, які выйшаў з моды
bretone:
e-maez a c'hiz
ĉeĥe:
staromódní, vyšlý z módy, zastaralý
ĉine:
老式 [lǎoshì], 过时 [guòshí], 過時 [guòshí]
france:
démodé
germane:
altmodisch, nicht mehr in Mode
ide:
ekmoda
japane:
流行遅れの [りゅうこうおくれの], すたれた
pole:
niemodny
ruse:
вышедший из моды
slovake:
vyšlý z módy, zastaraný
ukraine:
немодний, старомодний, який вийшов із моди

elmodiĝi, eksmodiĝi

(ntr)
Iĝi eksmoda: kelkaj vortoj elmodiĝis, forpelitaj de pli taŭgaj formoj [19]; kompletoj funebraĵe same eksmodiĝis kiel surrele vaporlokomotivoj [20]; eksmodiĝinta aŭ tute forgesita ludo el la propra infanaĝo [21].
19. G. Waringhien: Plena Ilustrita Vortaro, ĝenerala antaŭparolo
20. Monato, Paul Gubbins: Komplete konfuzita
21. Monato, Roberto Pigro: Ludema Italio
angle:
go out of fashion
beloruse:
выйсьці з моды
bretone:
mont e-maez a c'hiz
france:
se démoder
germane:
aus der Mode kommen
hispane:
pasar de moda
ide:
ekmodeskar
japane:
すたれる, 流行遅れになる [りゅうこうおくれになる]
nederlande:
uit de mode raken
pole:
wychodzić z mody
ruse:
выйти из моды

enmodiĝi

(ntr)
Esti ekŝatata de la publiko, populariĝi: longe antaŭ ol la vintraj sportoj enmodiĝis ... [22]; en la angla enmodiĝis la esprimo „big data” por priskribi datumarojn tiel grandajn kaj kompleksajn, ke ne eblas pritrakti ilin per la tradiciaj rimedoj [23].
22. R. Frison-Roche, trad. R. Bernard: La neĝo estas ĝojo!, Nica Literatura Revuo, 1958-03 ĝis 04 (3-4), p. 140a-142a
23. Monato, Lenio Marobin: La Granda Datumaro
angle:
become fashionable, get popular
beloruse:
увайсьці ў моду
france:
devenir à la mode
germane:
in Mode kommen
nederlande:
populair worden

laŭmoda

Konforma al la modo 1: laŭmoda fasono; laŭmode vestita; esti laŭmoda kaj por kapti la atenton de la junularo [24]; magazeno de laŭmodaj vestaĵoj [25]; pli kaj pli laŭmodas luksaj aŭtoj [26]; laŭmoda ideologio de „postmodernismo” ĝenerale egaligas ĉiujn mondperceptojn, ĉu religiajn, ĉu sciencajn, ĉu eksterraciajn, neante la eblon rilatigi iujn el ili al la objektiva vero [27]. VD:dando
24. Marteno Ecott: Invadas la angla, Monato, 2001/02, p. 15
25. Monato, Garbhan MacAoidh: Fina fakturo
26. Monato, Henriel Fidilalao: Vojoj al bonaj profitoj
27. Monato, Nikolao Gudskov: Ateismo eksterscience
angle:
fashionable, in fashion, trendy
beloruse:
модны, трэндавы
bretone:
diouzh ar c'hiz
ĉine:
时尚 [shíshàng], 時尚 [shíshàng], 新潮 [xīncháo], 風靡 [fēngmǐ], 风靡 [fēngmǐ], 髦 [máo], 洋气 [yángqì], 洋氣 [yángqì], 时髦 [shímáo], 時髦 [shímáo], 流行 [liúxíng], 摩登 [módēng], 时兴 [shíxīng], 時興 [shíxīng], 髳 [máo], 热门 [rèmén], 熱門 [rèmén], 入时 [rùshí], 入時 [rùshí]
france:
à la mode, en vogue
germane:
modisch, zeitgemäß
ide:
segun la modo
nederlande:
modieus, in de mode, trendy
pole:
modny
ruse:
модный
ukraine:
модний, за останньою модою

administraj notoj