aŭror/o PV

aŭroro

1.
KAL Matena krepusko, matenruĝo: aŭroro kun rozkoloraj fingroj (konsiderata kiel manifestiĝo de la samnoma diino, beletra metaforo); ni sanktigos la hodiaŭan nokton kaj la aŭroron, kiu ĝin sekvos [1]; en la oriento super la horizonto ekludis la unuaj subtilaj perlamotkoloroj de la aŭroro [2].
2.
(figure) Esperiga komenciĝo: la plej gravaj vunditoj jam finis sian vivon kaj tiu ĉi silenta nokto promesis iel la aŭroron de la vivo [3]; la aŭroro de mia esperanta verkado [4]; la verduloj fervore apogas la lingvon kaj uzas ĝin je ĉiu eblo, ĉu nova aŭroro por la irlanda [5]? post jardekoj da ekonomia stagnado nun malmultekosta fonto de energio krepuskas kiel la aŭroro de nova erao [6].
3.
AST=polusa lumoSUB:arkta aŭroro, antarkta aŭroro
Rim.: Estas nekomprenebla, kial oni tiel konfuze kaj misgvide nomu fenomenon, kiu nek ekstere nek fizike similas la komunsencan aŭroron. [S. Pokrovskij]
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj
3. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
4. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, II
5. Garvan Makaj: Nova ĉefo, nova aŭroro, Monato, 2008
6. Lenio Marobin: Frakasado igos Usonon energio-sendependa, Monato, 2013
angle:
aurora 3. polar lights
beloruse:
1. золак, сьвітаньне 2. пачатак 3. палярнае зьзяньне
ĉine:
1. 曙光 [shùguāng], 早霞 [zǎoxiá], 朝霞 [zhāoxiá] 3. 极光 [jíguāng], 極光 [jíguāng]
france:
1. aurore, lever du jour 2. aurore, aube 3. aurore polaire
germane:
1. Morgenrot, Morgenröte 2. Zauber, Reiz des Neuen 3. Polarlicht
hispane:
aurora
hungare:
1. hajnal, pirkadat 2. hajnal 3. sarki fény
itale:
1. aurora, alba 2. alba (fig.) 3. aurora (polare)
pole:
1. brzask, jutrzenka, świt, zorza 2. brzask, jutrzenka, świt, zorza 3. zorza polarna
rumane:
auroră
ruse:
1.  (утренняя) заря 2. заря 3. полярное сияние

Aŭroro

MIT
Diino de la mateno en antikva greka mitaro: tiel povus aspekti Aŭroro – kaj, kiel spertulo, li ekkomprenis, ke estas en ŝi io eksterordinara [7].
angle:
Aurora
beloruse:
Аўрора
france:
Aurore
germane:
Eos, Aurora
hebree:
שחר
hispane:
Aurora
hungare:
Auróra
itale:
Aurora
pole:
Aurora
ruse:
Аврора
ukraine:
(ранкова) зоря

aŭrori

(ntr)
1.
(ntr, ofte sensubjekte)
Esti la momento de aŭroro: en Moskvo aŭroras, […] de sube priradiate, ore brilas nubo [8]; eliru, dum palpe mateno aŭroras, / tra l' ombra ĝardeno senbrua [9]; la tagoj grize aŭroris, fulikoj kaj anasoj sulkis la kanalon fronte sub la fenestro [10]. VD:krepuski1
2.
Eklumi, kiel aŭroro: (figure) aŭroras nova epoko.
beloruse:
1. сьвітаць, днець, займацца на золак 2. пачынацца, нараджацца, надыходзіць
france:
2. poindre, percer, émerger
hispane:
1. amanecer
hungare:
hajnalodik
itale:
albeggiare
pole:
1. świtać, dnieć 2. świtać

antarkta aŭroro

AST Aŭroro, okazanta ĉe la suda poluso.
angle:
southern lights, aurora australis
beloruse:
паўднёвае зьзяньне
france:
aurore australe
germane:
Südlicht
hebree:
שחר אנטארקטיקה
itale:
aurora australe
pole:
zorza południowa (polarna)

arkta aŭroro, boreala aŭroro

AST Nordlumo: Máire esperis spekti la borealan aŭroron, sed, kvankam ni dufoje eliris dumnokte kun grupeto da turistoj, ni ne sukcesis vidi ĝin [11].
angle:
northern lights, aurora borealis
beloruse:
паўночнае зьзяньне
france:
aurore boréale
germane:
Nordlicht
itale:
aurora boreale
pole:
zorza północna (polarna)

polusa aŭroro

angle:
polar lights, aurora polaris
beloruse:
палярнае зьзяньне
france:
aurore polaire
germane:
Polarlicht
itale:
aurora polare
pole:
zorza polarna

administraj notoj

antarkta ~o: Mankas dua fontindiko.
antarkta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
polusa ~o: Mankas dua fontindiko.
polusa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.