1aŭtomat/o JED

aŭtomato

1.
MAS Maŝino kapabla mem regi ĉiujn, aŭ almenaŭ iujn, siajn funkciojn: biletvenda aŭtomato [1]; vetaŭtomato [2]; la aŭtomato elkraĉis al mi en la manojn la biletojn Metrop ; la movoj […] estis tiel ritmaj, ke homoj, kiuj plenumis ilin, ŝajnis aŭtomatoj [3]; trian fojon ŝi venis al la trinkejo por resti tutan tagon, malpli por konsumi ol por konsumiĝi ĉe la aŭtomato ĉiam mongluta, foje monŝuta [4]; librotena aŭtomato kun kontrolita aŭtomata saldo-kalkulado [5]; SUB:roboto
2.
KOMPMAT (En teoria komputiko:) Abstrakta meĥanismo havanta finian nombron da „statoj“; „eksteran memoron“; kaj funkciadon regatan de finia aro da „reguloj“: finia aŭtomato; staka aŭtomato; turinga aŭtomato;
angle:
1. automat 2. automaton finia ~o: finite automaton. staka ~o: stack automaton. turinga ~o: Turing machine.
beloruse:
аўтамат
ĉeĥe:
automat
ĉine:
2. 图灵机 [túlíngjī], 圖靈機 [túlíngjī]
france:
automate
germane:
Automat biletvenda ~o: Fahrkartenautomat. finia ~o: endlicher Automat, Zustandsautomat. staka ~o: Kellerautomat. turinga ~o: Turing-Automat, Turingscher Automat, Turing-Maschine.
hebree:
אוֹטוֹמָט
hispane:
autómata finia ~o: autómata finito. staka ~o: autómata de pila. turinga ~o: Máquina de Turing.
hungare:
automata finia ~o: véges automata. staka ~o: veremautomata. turinga ~o: Turing-féle automata.
indonezie:
automaton 1. otomat finia ~o: automaton finite-state, mesin finite-state. staka ~o: automaton tumpuk. turinga ~o: mesin Turing.
itale:
1. automa 2. macchina (inf.), automa finia ~o: automa a stati finiti. staka ~o: automa a pila. turinga ~o: macchina di Turing.
nederlande:
automaat
pole:
automat 1. automat 2. automat finia ~o: automat skończony. turinga ~o: maszyna Turinga.
portugale:
autômato
rumane:
1. automat
ruse:
автомат finia ~o: конечный автомат. staka ~o: автомат с магазинной памятью, стэковый автомат. turinga ~o: машина Тьюринга.
slovake:
automat staka ~o: zásobníkový automat. turinga ~o: Turingov stroj.
svede:
automat
ukraine:
автомат

aŭtomata

1.
Funkcianta per meĥanismo aŭ programo sen homa direktado: aŭtomata aparato; ni elvagoniĝis kaj per aŭtomata ŝtuparo malsupreniĝis [6]; ebligi […] aŭtomatan traserĉadon je citaĵoj [7]; aŭtomata administra sistemo [8]; aŭtomata lavmaŝino [9]; sin distri per aŭtomataj ludmaŝinoj [10]; aŭtomata pafilo (vd mitralo) [11]; aŭtomata ĝisdatigo de la indekso ne eblas [12]; renomaj firmaoj sendis (aŭtomatajn) retleterojn por averti nin [13]; la utila funkcio de la internacia lingvo por la estonteco, ekz-e por la aŭtomata traduko kaj informprilaborado [14]. VD:meĥanika
2.
(figure) Farita kvazaŭ meĥanike, sen influo de la konscia volo: aŭtomata movo, laboro. aŭtomata membreco (sen eksplicita aliĝo) [15]; ekmovo bruta, aŭtomata, pli forta al ŝia volo [16]; per aŭtomata ekmovo, ŝi […] sin ĵetis sur sian liton [17]. VD:meĥanika4, refleksa, spontanea
6. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro
7. W. Diestel: Noto pri XML-igo de la Zamenhofa-Andersenaj „Fabeloj“.
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La rilatoj kun la „interreta“ movado
9. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 1. Kiu Sin Enjungis, Devas Tiri.
10. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 24. Per Flugiloj De Facila Vento.
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Junulara E-Semajno en Burg, Germanio.
12. Monato, Roland Rotsaert: Novaj versioj iĝis pli bonaj, sed restas mankoj, 2006
13. Monato, Paul Peeraerts: Sobig-F, 2003
14. V. Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, §5.2
15. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
16. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
17. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Unua
angle:
automatic
beloruse:
1. аўтаматычны 2. аўтаматычны, машынальны
ĉeĥe:
automatický
ĉine:
1. 全自动 [quánzìdòng], 全自動 [quánzìdòng] 2. 自然而然 [zìránérrán]
france:
automatique
germane:
automatisch 2. mechanisch, unwillkürlich, reflexhaft, spontan
hebree:
אוֹטוֹמָטִי
hispane:
automático
hungare:
automatikus, önműködő
indonezie:
1. otomatis 2. mekanis
itale:
automatico
nederlande:
automatisch
pole:
1. automatyczny 2. automatyczny
portugale:
automático
rumane:
1. automat
ruse:
автоматический
slovake:
automatický
svede:
automatisk
tibete:
རང་&t_-a;གུལ་
ukraine:
автоматичний, механічний

aŭtomate

Laŭ maniero aŭtomata, meĥanika: flanka pordo aŭtomate malfermiĝis [18]; ŝi aŭtomate sin apogis sur la brakon de Arturo [19]; ŝi mem estas kvazaŭ horloĝo, ĉion farante aŭtomate [20]; aŭtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko [21]; li aŭtomate etendis la manon al la glavo [22]; ĉiuj tri ekgenuis antaŭ la ĉefpastro, kiu aŭtomate levis la manon, kvazaŭ por beni ilin [23]; mi aŭtomate iĝus ano de diasporo [24]. VD:maŝine, tuj
angle:
automatically
beloruse:
аўтаматычна, машынальна
ĉeĥe:
automaticky
france:
automatiquement
germane:
automatisch
hispane:
automáticamente
hungare:
automatikusan, önműködően
indonezie:
secara otomatis, secara mekanis, dengan otomatis, dengan mekanis
itale:
automaticamente
nederlande:
automatisch
pole:
automatycznie
portugale:
automaticamente
ruse:
автоматически, машинально
slovake:
automaticky
svede:
automatiskt
ukraine:
автоматично

aŭtomatigi

Aranĝi de procezo tiel, ke ĝi funkcias aŭtomate, ordinare ĉenigante aŭtomatojn: procesoroj estas produktitaj en nombregoj pere de tre aŭtomatigitaj procezoj rezultigantaj en malalta kosto por unuo [25]; la mekanika kotonplukilo estas maŝino kiu aŭtomatigas rikoltadon de kotono en maniero kiu reduktas rikoltadan tempon kaj maksimumigas efikecon. [26].
angle:
automate
beloruse:
аўтаматызаваць
ĉeĥe:
automatizovat
germane:
automatisieren
indonezie:
mengautomasi, mengotomatiskan, mengotomatisasikan
pole:
automatyzować, zmechanizować
portugale:
automatizar
ukraine:
автоматизувати

aŭtomatigo

La ago aŭtomatigi: dum la 20a jarcento […] aŭtomatigo forigis iom post iom la laboristojn [27]; en landoj kun malgranda laborkosto la grado de aŭtomatigo kutime estas pli malgranda kaj multaj taskoprocezoj estas faritaj mane [28].
angle:
automation
beloruse:
аўтаматызацыя
ĉeĥe:
automatizace
france:
automation
germane:
Automatisierung
hebree:
אוטומציה
indonezie:
automasi, pengotomatisan, otomatisasi
pole:
automatyzacja
portugale:
automação
rumane:
automatizare

bankaŭtomato, monaŭtomato, elpagaŭtomato

Aŭtomato provizanta al identigita kliento bankajn servojn: bankbiletojn, konteltirojn...: en oktobro [1993] estis solene inaŭgurita en moskva hotelo Metropolj la unua rusa monaŭtomato [29]; ni […] elprenis iom da polaj zlotoj el la bankaŭtomato [30]; mia banko afable afiŝas ĉe la elpagaŭtomato, ke „pro via sekureco“ oni filmas min [31]; kelkaj monaŭtomatoj ne plu funkcias, kaj antaŭ aliaj staras longaj homvicoj [32]; estas ebleco ŝanĝi vian valuton (eŭrojn, dolarojn, ktp) en bankoj kaj monaŭtomatoj [33].
29. div.: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 4
30. C. Smith: Lech Wałęsa renkontis..., libera folio, 2012-01-08
31. Monato, Stefan Maul: Fratego fiaskas, 2008
32. Monato, D. Cibulevskij: Lando senregada
33. UEA: 90-a Universala Kongreso, dua bulteno, 2005
angle:
ATM, hole in the wall, cashpoint
beloruse:
банкамат
ĉeĥe:
bankomat, peněžní automat
ĉine:
取款机 [qǔkuǎnjī], 取款機 [qǔkuǎnjī], 去款机 [qùkuǎnjī], 去款機 [qùkuǎnjī], 提款机 [tíkuǎnjī], 提款機 [tíkuǎnjī], 自动柜员机 [zìdòngguìyuánjī], 自動櫃員機 [zìdòngguìyuánjī], 自动取款机 [zìdòngqǔkuǎnjī], 自動取款機 [zìdòngqǔkuǎnjī], 自动提款机 [zìdòngtíkuǎnjī], 自動提款機 [zìdòngtíkuǎnjī]
france:
distributeur de billets
germane:
Geldautomat
hispane:
cajero automático
indonezie:
ATM, anjungan tunai mandiri, mesin ATM
nederlande:
geldautomaat
pole:
bankomat
portugale:
caixa eletrônico
rumane:
bancomat

vendoaŭtomato

Aŭtomato, kiu eldonas varojn kontraŭ pago: ni vidis en Japanio vendoaŭtomatojn por ĉio, eĉ kravatoj [34].
angle:
vending machine
france:
distributeur automatique
germane:
Verkaufsautomat
ruse:
торговый автомат

administraj notoj