*tujPV

*tuj

1.
Senprokraste post tiu momento: li tuj faris, kion mi volis [1]; iru tuj [2]; se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus [3]; la plej nekredeblajn aferojn […] li tuj kredas [4]; tuj matene, komenciĝis tondroj kaj fulmoj [5]; donu tuj, alie mi prenos per forto [6]; tuj kiam naskiĝis la infano, la reĝino mortis [7]; kiam la pomoj maturiĝis, oni kalkulis ilin, sed tuj en la posta tago unu mankis [8]; vi devas tuj foriri, antaŭ ol homoj vidos vin [9]; tuj alveninte al la puto, li ekaŭdis vokon de la onklino el la dometo [10]; tuj en la komenco de nia movado mi deklaris, ke mi ne volas esti mastro de Esperanto [11]; la tuj de sinjoroj estas multe da horoj PrV ; pli valoras tuj ovo ol poste bovo PrV . VD:sammomente, senhezite, senpere
2.
Tute proksime, tute apude: [ili] loĝis kune en malnova budo tuj apud la maro [12]; se tio tuj en la komenco de la libro estus skribita kaj presita, tiam verŝajne kelkaj legantoj metus la libron flanken [13]; mi estis tie ĉi proksime tuj post la pordego [14]; tuj sur la unua stacio de tiu nekonata vojo, ŝi komencis diveni la ekzistadon de aferoj teruraj Marta ; la cikonioj flugis unu tuj post la alia [15]; urbo […] sin trovas tuj sur la bordo de la maro [16]; tuj sub li la flanko de l' monto estis krutega [17].
angle:
immediately, right away, promptly, at once
beloruse:
1. адразу, неадкладна, тут жа (пра час) 2. тут жа (пра месца)
bulgare:
веднага
ĉeĥe:
bezodkladně, hned, ihned, neprodleně, obratem, okamžitě
finne:
1. heti, viipymättä 2. heti, aivan (lähellä) unu ~ post la alia: aivan peräkkäin.
france:
aussitôt, tout de suite, immédiatement, juste (lieu)
germane:
sofort, unmittelbar, gleich
hispane:
inmediatamente
hungare:
1. rögtön, azonnal, nyomban pli valoras ~ ovo ol poste bovo: jobb ma egy veréb, mint holnap egy túzok. 2. közvetlenül, mindjárt
japane:
すぐ, すぐに, 直ちに [ただちに], すぐそばに, すぐ近くに [すぐちかくに]
nederlande:
onmiddellijk, meteen, direct, dadelijk (onmiddelijk)
nepale:
तत्काल
pole:
natychmiast, zaraz
rumane:
imediat, îndată, numaidecât
ruse:
1. тотчас, сразу, сейчас же, немедленно, тут же (о времени) 2. как раз, тут же (о месте)
slovake:
hneď, ihneď, obratom, okamžite, zaraz
tibete:
ལམ་སེང་
turke:
hemen , çar çabuk
ukraine:
зараз, зразу ж, негайно, саме, якраз, точно (про місце)

tuja

Tuj okazonta, tuj fariĝonta, senprokrasta: mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro [18]; ĉiu tuja danĝero ŝajnis provizore malaperinta [19]; profunda malespero, kun soifo al tuja venĝo [20]; tiu rigardo […] ŝajnis postuli tujan respondon [21]; tiun tujan ŝanĝon nenio klarigis [22]; tio ne donis tujan rezulton, li devis plurfoje reiri [23]; ŝi volas neniel, per tuja reveno, malkvietigi [24].
angle:
immediate, prompt
beloruse:
неадкладны
ĉeĥe:
bezodkladný, okamžitý
finne:
pikainen, pika-, heti tapahtuva
france:
immédiat
germane:
sofortig, unmittelbar
hungare:
azonnali, közvetlen
japane:
すぐの, 即時の [そくじの]
nederlande:
onmiddellijk
pole:
bezzwłoczny, natychmiastowy
ruse:
немедленный
slovake:
okamžitý
ukraine:
негайний

tujtuj, tujtuje

Sen eĉ plej eta atendo: tujtuj ni ekbruligis la fuzeon de longa vico de artfajraĵoj [25].
25. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
beloruse:
адразу ж, без аніякай затрымкі
ĉeĥe:
bez prodlení
france:
sur le champ
germane:
sofortigst, schnellstens
slovake:
bez oneskorenia

tujpreta

KUI(pri manĝaĵo aŭ trinkaĵo) Kiu postulas nur mallongan preparadon: tujpreta kafo HejmVort ; tujpreta vermiĉelo HejmVort .
angle:
instant ~preta kafo: instant coffee.
beloruse:
хуткага прыгатаваньня (пра ежу), распушчальны (пра напітак)
finne:
pika-, instant-
france:
instantané
germane:
Fertig-
hispane:
instantáneo
hungare:
konyhakész, azonnal oldódó, instant ~preta kafo: azonnal oldódó kávé, nescafé.
japane:
即席の [そくせきの], インスタントの [いんすたんとの]
nederlande:
instant- ~preta kafo: instantkoffie.
pole:
ekspresowe (danie), instant
portugale:
instantâneo
ruse:
быстрого приготовления (о еде)

administraj notoj

~preta: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.