*moment/o

*momento

Tre mallonga nedifinita daŭro de tempo; tempero: atendu unu momenton FK ! antaŭ momento subiris la suno FK ; en tiu sama momento, kiam ĉiu retenis la spiron en atendado, oni ekaŭdis la bruon de vesto FK ; oni aplaŭdadis al ŝi, kaj por unu momento ŝi sentis ĝojon en la koro FK ; mi metis la ringon sur la fingron, kaj de tiu ĉi momento ĉio estas freneza FK ; ĉiun momenton la sorĉistino metis novajn objektojn en la kaldronon FK ; momenton post la eliro de Stella Fanny eniris FK ; nun mi venis al la plej terura momento de mia vivo FK ! kaŝu vin por mallonga momento, ĝis pasos la kolero [1]; de la momento de sia naskiĝo la malvirtuloj devojiĝis [2]; Mi ekstermos ilin en momento [3]; li mortis en la momento de la malleviĝo de la suno [4]; la ombro eniris […] rekte en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris en sian ĉambron kaj mallevis post si la longan kurtenon DL ; aperas prudento, kiam pasis la momento (ĝusta tempo) PrV ; vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento PrV .
Rim.: Neĝusta kaj evitinda estas la uzo de momento en alia senco (motivo, punkto) ol la supre difinita: la plimulto de ni ne ĝisvivos tiun momenton, kiam montriĝos la fruktoj de nia agado FK ; la kuracado devas antaŭ ĉio turni atenton al la kaŭza momento, per konforma reguligo de la komunaj kondiĉoj de la vivo FK ;
angle:
moment
beloruse:
момант, імгненьне
bulgare:
момент
ĉeĥe:
chvíle, moment, okamžik
france:
instant, moment
germane:
Moment, Augenblick
hispane:
momento
hungare:
pillanat
katalune:
moment
nederlande:
ogenblik, moment
perse:
لحظه، آن
pole:
chwila, moment
portugale:
momento, instante
rumane:
clipă, moment
ruse:
момент, мгновение, миг
slovake:
chvíľa, okamih

momenta

1.
Daŭranta nelonge, sendaŭra, trapasa, provizora: post la silento momenta FK ; post momenta ŝanceliĝo ŝi donis al li la libron IK ; post momenta konsidero Hiram komencis […] [5]; el la momenta embaraso savis ilin Istubar, ĝis nun silenta [6]; la ĝojo de hipokritulo estas nur momenta [7]; malpeza kaj momenta sufero [8]; lia momenta malespero ŝajnis al li nun ridinda [9].
2.
Fariĝanta dum mallonga tempo: edziĝo tro momenta (spontanea) estas longapenta PrV . VD:arbitra, kaprica
3.
FON Kies teno estas sendaŭra kaj ne povas esti daŭrigata: plosivoj estas momentaj sonoj. SIN:daŭra2
angle:
momentary
beloruse:
мамэнтальны, імгненны
bulgare:
моментален
ĉeĥe:
momentální, okamžitý
france:
instantané, momentané
germane:
vorübergehend
hispane:
momentáneo
hungare:
pillantnyi
katalune:
momentani
nederlande:
kortstondig
perse:
آنی، لحظه‌ای
pole:
chwilowy
rumane:
momentan
ruse:
моментальный, мгновенный
slovake:
momentálny, okamžitý

momente

1.
En unu momento; subite: momente ili mortas […] kaj malaperas [10]; kiel momente ili ruiniĝis [11]! Marta per eĉ momente ne fermiĝantaj okuloj rigardis en la mallumon Marta ; la sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj momente sidiĝas FK ; la muziko silentiĝis momente, la pordokurteno ekĵetiĝis flanken, kaj sur la sojlo de la pordo sin montris alta, gracia virina figuro FK .
2.
Nun, en la nuna momento, ĉi-momente: pro ŝia nova funebro, ŝi rifuzas momente ĉian interparoladon kun iu ajn KPr ; mi opinias, ke momente kaj por tiu sola cirkonstanco taŭgus, se ni ambaŭ reprenus nian iaman personecon ChL ; en tiu ĉi regimento estas momente ĉirkaŭ mil junuloj Tor ; momente supozante, tamen, ke[…] [12]; la alveno de la […] vino momente interrompis nian konversacion [13].
germane:
für einen Moment, in einem Augenblick, plötzlich 2. momentan

ĉi-momente, ĉimomente

En la nuna momento: jes, certe, ĉi-momente tio estis ĝusta Metrop ; ŝi povis ĉi-momente savi sin per forkuro QuV ; Usona konsulo, eĉ se ĉimomente ankoraŭ ne la Unua, mi efektive estas MortulŜip ; ĝuste ĉimomente li estis ekrompiĝonta KKr ; ĉi-momente en la mondo suferas 300 milionoj da homoj pro akvomanko [14]. SIN:nune, pase
angle:
currently
germane:
momentan, gerade eben

ĉiumomente

1.
En ĉiu ajn momento: ĉiumomente minacis lin la danĝero fali en la akvon [15]; pretigante sin ĉiumomente saltegi kontraŭ la atakanton Iŝtar ; ĉiumomente mi povas lin renkonti QuV .
2.
(hiperbole) Ripete post nur mallongaj intertempoj: li nur pene paŝis kaj ĉiumomente haltis [16]; ĉiumomente el la pli malproksimaj salonoj alkuris iu pastro aŭ oficisto, komunikante detalojn pri la diservo [17]; ĉiumomente iu ŝipeto tuŝegis aŭ renversis alian kaj iu falis en la akvon [18]; li sidiĝis sur la benko […] kaj ĉiumomente levis la okulojn, rigardante la najbaran ĝardenon IK . VD:daŭre, intermite, senĉese, senhalte
germane:
ständig, dauernd, alle Augenblicke

de momento al momento

(frazaĵo)
Subite: de momento al momento la ĉielo mallumiĝis de nuboj kaj vento, kaj fariĝis granda pluvo [19]; ŝia pozicio fariĝis de momento al momento pli turmenta Iŝtar ; ŝia beleco aliiĝas kaj renaskiĝas de momento al momento LGA . VD:iom post iom, paŝon post paŝo
germane:
von einem Moment auf den anderen

ĝustamomente, en la ĝusta momento

En la taŭga, konvena aŭ planita momento: la sorto […] alvenigas en la ĝusta momento la juĝantojn, kiujn mi bezonis [20]; vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento PrV ; venas prudento post la ĝusta momento PrV ; ili eĉ proponis sin, kiam venos ĝusta momento, por ribeligi Aziajn gentojn, kio donos al ni pretekston transpaŝi la limojn [21]; ĝis tiam silenta piano ĝustamomente respondas al la ĵus soninta violonĉelo [22]. SIN:akurate1, ĝustatempe
20. Molière, trad. L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, 1908
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
22. M. Proust, trad. Ĵ Vaŝe: En Ombro de Florantaj Junulinoj, 2017-
france:
au bon moment
germane:
im richtigen Moment, im rechten Augenblick

lastmomente

En la lasta ebla momento (por eviti ion): li lastmomente subpremis tiun inklinon por eviti, ke ŝi […] ekrifuzu paroli ChR ; kiam ni atingis la kulminon de la ceremonio, li komencis eligi orelŝirajn kriojn de teruro kaj provis lastmomente fuĝi tra la homamaso [23]; lastmomente feliĉa hazardo ilin savis [24]. VD:ĵus, apenaŭ3
23. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
24. Monato, Kosovo ― Vojaĝimpresoj, somero 2000
angle:
just in time
germane:
im letzten Moment, auf den letzten Drücker

sammomente

En unu sama momento kiel alia okazaĵo: li trovis ŝin tiel bela, ke li sammomente enamiĝis en ŝin [25]; [ili] sammomente ekparolis VaK ; la nomoj eliĝis sammomente kaj laŭ maniero, kiu ambaŭflanke esprimis ne nur grandan surprizon, sed ankaŭ grandan ĝojon Iŝtar ; Vinicius konfuziĝis, sed Petronius sammomente rapidis lin helpi QuV ; Johano tuj eligis kelkajn fortajn vortojn, kaj preskaŭ sammomente li ekpensis, ke li ne devas fari tion InfanTorent2 . VD:koincide kun, VD:tuj1
germane:
im gleichen Augenblick, zur selben Zeit

administraj notoj