*halt/i MT

*halti

(ntr)
Ĉesi agi, iri, moviĝi ktp: la soldatoj haltis post longa marŝado; la vagonaro haltas dek minutojn ĉe tiu stacio; hoko eksaltis, afero haltis PrV ; laboro ne estas leporo ‐ ĝi haltos, ne forsaltos PrV ; ne rigardu malantaŭen kaj haltu nenie [1]; haltu! (ne iru plue); jam de hieraŭ mia horloĝo haltis; kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltasPrV ; (figure) ŝia rigardo haltis sur unu el ili. VD:frostiĝi, intermiti, paŭzi, ripozi, striki
afrikanse:
stop
albane:
ndal
amhare:
ተወ
angle:
halt
arabe:
توقف
armene:
կանգ առնել
azerbajĝane:
dayandırmaq
beloruse:
спыніцца ~u!: стоп!, стой!.
bengale:
বন্ধ
birme:
ရပ်
bosne:
zaustaviti
ĉeĥe:
zastavit se
ĉine:
停車 [tíngchē], 停止 [tíngzhǐ], 停下來 [tíngxialai], 止 [zhǐ], 煞 [shā]
dane:
stoppe
estone:
peatus
eŭske:
gelditzeko
filipine:
itigil
france:
s'arrêter, cesser, faire une halte, stopper (faire un arrêt) ~u!: halte!.
galege:
pare
germane:
(an)halten, anhalten ~u!: Halt!, Stopp!, Stop!.
guĝarate:
બંધ
haitie:
sispann
haŭse:
daina
hinde:
रोक
hispane:
pararse, cesar, hacer una parada, descansar (hacer una pausa) ~u!: ¡alto!, ¡para!, ¡pare!.
hungare:
megállít, leállít ~u!: állj!, stop!.
igbe:
kwụsị
indonezie:
berhenti ~u!: berhenti!, stop!.
irlande:
stad
islande:
hætta
japane:
停止 [ていし]
jave:
mungkasi
jide:
האַלטן
jorube:
duro
kanare:
ನಿಲ್ಲಿಸಲು
kartvele:
შეჩერება
katalune:
aturar-se, parar-se
kazaĥe:
тоқта
kimre:
rhoi’r gorau i
kirgize:
токтотуу
kmere:
បញ្ឈប់
koree:
중지
korsike:
firmavanu
kose:
yeka
kroate:
zaustaviti
kurde:
rawestan
latine:
subsisto
latve:
apstāties
laŭe:
ຢຸດເຊົາການ
litove:
sustabdyti
makedone:
престанат
malagase:
mijanòna
malaje:
berhenti
malajalame:
നിർത്തുക
malte:
tieqaf
maorie:
mutu
marate:
थांबा
monge:
nres
mongole:
зогсоох
nederlande:
stoppen, halt houden, stilstaan ~u!: halt!.
nepale:
बन्द
njanĝe:
imani
okcidentfrise:
ophâlde
okcitane:
s'arrestar
panĝabe:
ਰੂਕੋ
paŝtue:
درېدل
pole:
zatrzymać się
portugale:
parar, deter-se
ruande:
hagarara
rumane:
se opri
ruse:
остановиться ~u!: стоп!, стой!.
samoe:
taofia
sinde:
بند
sinhale:
නවත්වන්න
skotgaele:
stad
slovake:
zastaviť sa
slovene:
ustaviti
somale:
joojin
ŝone:
mira
sote:
ema
sunde:
eureun
svahile:
kuacha
taĝike:
ист
taje:
หยุด
tamile:
நிறுத்த
tatare:
Тукта
telugue:
ఆపడానికి
tibete:
འགོག དགག བཀག ཁོགས་
ukraine:
зупинити
urdue:
کو روکنے کے
vjetname:
ngăn chặn
volapuke:
stopön
zulue:
ima

halt!

(ekkrio)
Haltu, ne iru plu, ne faru: halt'!“ — „kio estas?“ — „risorto rompiĝis“ [2]; li, kun du pistoloj en la mano, antaŭ ni alsaltis al la kaleŝo kaj kun tondra voĉo ekkriis: halt! la veturigisto, kiu ne volis halti, devis danci malsupren de sia loko [3].
Rim.: halt/ estas ordinara radiko normale uzata kiel verbo: halt’! ne kuraĝu permesi al vi! [4] = haltu! ne kuraĝu... Ĉi tie Z. uzis ĝin kiel ekkrian vorton, kaj skribis apostrofon, kvazaŭ temus pri ellasita O-finaĵo. Pli bone estas skribi halt! (sen apostrofo), ĉar temas pri ekkria uzo de nuda radiko PMEG.
2. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
4. F. Schiller, trad. L. L. Zmaenhof: La rabistoj
beloruse:
стой!, стаяць!, хальт!
france:
arrêtez !, holà !, stop !
germane:
halt!, stopp!
indonezie:
berhenti!, stop!
pole:
stój!
rumane:
stop!

halto

Ago halti, stato de haltinto; momento, kiam oni ne plu agas, iras, moviĝas ktp: doni furaĝon al sia azeno dum la nokta halto [5]; [k]iom estos necese […] oni donadu al ili ĉiutage sen halto [6]; sen halto kaj staro [7]; por ŝi ne ekzistis ripozo nek halto [8]; oni devis plifruigi la halton, dismeti la tendojn kaj aranĝi […] festenon [9]; [ŝi] eldiris tiun torenton da vortoj rapide, preskaŭ sen spirhalto Marta .
beloruse:
спыненьне
ĉeĥe:
zadržení, zastavení, zástava
ĉine:
小站 [xiǎozhàn], 拿着 [názhe], 停頓 [tíngdùn], 頑固 [wángù]
france:
halte (action, état, moment)
germane:
Halten, Stoppen
hispane:
alto, parada
hungare:
megállás
indonezie:
perhentian
japane:
停止 [ていし], 休止 [きゅうし]
pole:
postój
portugale:
parada (ação)
rumane:
oprire, reținere temporară, staționare
ruse:
остановка (действие, состояние, момент)
slovake:
pokoj, ustálenie, zastavenie
ukraine:
зупинка (припинення руху)

haltadi

Restadi haltante: la policanoj kriis al la homamaso: ne haltadu! la reĝido ofte haltadis kaj aŭskultadis [10]; sur la loko, kie haltadis la nubo, tie starigadis sian tendaron la Izraelidoj [11].
beloruse:
стаяць (спыніўшыся)
ĉeĥe:
zastavovat se
france:
stationner (intr., rester un certain temps)
germane:
Halten, Stehen
hispane:
estacionar (intr., permanecer un cierto tiempo)
hungare:
áll (egy ideig), tartózkodik
japane:
立ち止まっている [たちどまっている], 停止している [ていししている]
pole:
przystawać
rumane:
opri
ruse:
стоять (остановившись)
slovake:
zastavovať sa

haltejo

Loko, kie oni haltas: ni venis al la noktohaltejo [12]; mia kriado ne trovu haltejon [13]; fervoja haltejo [14]; se li iros per buso, […] ni devos kune atendi ĉe la haltejo [15]; la finhaltejo de la linio estas […] en Wolfsthal [16]. VD:etapo, stacio
beloruse:
прыпынак, стаянка
ĉeĥe:
zastávka
ĉine:
[zhàn], 停靠站 [tíngkàozhàn], 巴士站 [bāshìzhàn], 泊車場所 [bóchēchǎngsuǒ], 出租車候車處 [chūzūchēhòuchēchù], 停車場 [tíngchēchǎng], 断点 [duàndiǎn]
france:
halte (lieu de halte)
germane:
Haltestelle, Haltepunkt, Halteplatz
hispane:
parada, lugar de parada
hungare:
megálló, megállóhely
indonezie:
halte
japane:
停留所 [ていりゅうじょ]
nederlande:
halte
pole:
przystanek
portugale:
parada (lugar)
rumane:
stație
ruse:
остановка (место), стоянка
slovake:
zastávka
ukraine:
виходити на наступній зупинці

haltigi

(tr)
1.
Ĉesigi agi, iri, moviĝi ktp: haltigi veturilon, vagonaron, trupon, ĉevalon, maŝinon, larmojn, propagandon; li haltigis iun pasanton, por demandi lin pri la vojo; la ekkrioj haltigis la oratoron; li kuris al la abismo kaj oni ne haltigis lin. la maljunulo, kiun haltigis la gardistoj, estis la fenicia princo [17]; per siaj vortoj ŝi estis haltiginta ĉiujn dezirojn en lia koro lasinte nur unu solan, superpotencan, tiun je dormo [18].
2.
Senmovigi, fiksi: haltigi sian rigardon sur iu, io; haltigi la spiron; Marta [...] haltigis la rigardon sur la pala infano Marta . VD:paralizi
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
18. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, 1997
beloruse:
спыніць
ĉeĥe:
podržet, pozastavit, stavět, zadržet (někoho,něco), zastavit
ĉine:
捉拿 [zhuōná]
france:
arrêter, fixer, immobiliser, stopper (tr.)
germane:
(jmd.) anhalten, (jmd.) stoppen, (jmd.) unterbrechen
hispane:
detener, fijar, inmovilizar, parar
hungare:
megállít, leállít
indonezie:
menghentikan
japane:
止める [とどめる]
katalune:
aturar, parar
nederlande:
stopzetten, doen stoppen
okcitane:
arrestar
pole:
wstrzymać, zatrzymać
portugale:
parar, fazer parar
rumane:
opri
ruse:
остановить
slovake:
zadržať (niekoho, niečo), zastaviť
tibete:
རྫོགས་
ukraine:
зупиняти, стримувати

haltigilo

1.
Ilo por haltigi: (figure) la estimo estas haltigilo de la amo IK ; (figure) tio estis haltigilo por lia fervoro. VD:brido, reteni
2.
(de veturilo)=bremso
beloruse:
тормаз
ĉeĥe:
kolejová zábrana
ĉine:
刹挚 [chàzhì], 刹车闸 [shāchēzhá], 制动机构 [zhìdòngjīgòu], 牛蝇 [niúyíng], 牛虻 [niúméng], 蜚 [fěi], 制动器 [zhìdòngqì]
france:
frein, entrave
germane:
Bremse
hispane:
freno, traba
hungare:
fék
indonezie:
rem
japane:
制動装置 [せいどうそうち], ブレーキ [ぶれーき]
nederlande:
rem
pole:
hamulec
portugale:
freio
rumane:
frână
ruse:
тормоз
slovake:
koľajová zábrana
ukraine:
собачка, защіпка, заскочка, гальмо

antaŭhaltigi

Malhelpi, ke iu evitindaĵo okazu: antaŭhaltigi la revenon de malsano; Marta volis ion diri, sed Klaro ektiris facile la manikon de ŝia supervesto kaj rapide antaŭhaltigis ŝian parolon Marta . VD: Preskaŭaj sinonimoj: antaŭforigi, antaŭmalhelpi
beloruse:
прадухіліць, папярэдзіць
ĉine:
[bì], 杜 [dù]
france:
empêcher (prévenir), prévenir (éviter)
germane:
verhüten
hispane:
impedir (prevenir), prevenir (evitar)
hungare:
megelőz (rosszat), időben leállít
indonezie:
mencegah
nederlande:
voorkómen
pole:
powstrzymać, zapobiegać
portugale:
prevenir
rumane:
preveni, împiedica
ruse:
предотвратить
ukraine:
запобігати, стримувати, не допускати

aŭtobushaltejo, aŭtobusa haltejo

(malofte)
TRA Bushaltejo: la aŭtobushaltejo „Velbert, Willy-Brandt-Platz“ estas unu el la plej gravaj de la urbo [19]; ĉe mia aŭtobusa haltejo estis strange vidi novan viron apud mi [20]; piediri ĝis la [...] aŭtobusa haltejo [21].
19. Vikipedio, Velbert
20. S. Ŝtimec: Ombro sur interna pejzaĝo, 1996
21. V. Kudrjavcev: Kiel atingi la bazejon de "EsPrimo-7" en Tobolsk
beloruse:
прыпынак (аўтобусны)
ĉine:
停站 [tíngzhàn], 汽車站 [qìchēzhàn], 公共汽車站 [gōnggòngqìchēzhàn], 車站 [chēzhàn]
france:
arrêt d'autobus
germane:
Bushaltestelle
hispane:
parada de autobús
indonezie:
halte bus
pole:
przystanek autobusowy
portugale:
parada de ônibus
rumane:
stație de autobuz

bushaltejo, busa haltejo

1.
Haltejo, kie buso haltas: estis specialaj benkoj en busa haltejo [22]; mi iras al bushaltejo, atendas dek minutojn, veturas kvar haltejojn [23].
2.
TRA Haltejo difinita laŭ itinero, kie buso haltas por preni aŭ lasi la pasaĝerojn: mi iras kune kun la aliaj al la bushaltejo, kaj ni enbusiĝas [24].
Rim.: Temas pri busoj, kiuj veturas ene de unu sama urbo aŭ inter proksimaj urboj. La busoj, kiuj veturas inter foraj urboj, ne uzas bushaltejon sed busstacion.
22. I. Ilf, E. Petrov, trad. V. Okc: Unuetaĝa Usono, 2003
23. Monato, Walter Klag: La lasta kilometro aŭ ... nia nova poŝto, 2014
24. U. Matthias: Fajron sentas mi interne, 1990
beloruse:
прыпынак (аўтобусны)
ĉine:
停站 [tíngzhàn], 汽車站 [qìchēzhàn], 公共汽車站 [gōnggòngqìchēzhàn], 車站 [chēzhàn]
france:
arrêt de bus
germane:
Bushaltestelle
hispane:
parada de autobús
indonezie:
halte bus
japane:
バス停 [バスてい]
pole:
przystanek autobusowy
portugale:
parada de ônibus 2. ponto de ônibus
rumane:
stație de autobuz

metrohaltejo, metroa haltejo

(malofte)
TRA Metrostacio: en ĉiu metrohaltejo kaj en preskaŭ ĉiu vendejo staras ornamita Kristnaska arbo [25]; la plej proksima metrohaltejo estas Quincy [26]; situanta 100 m sude de la indikita metroa haltejo [27].
Rim.: Teorie povas ekzisti senca diferenco inter „metrohaltejo“ kaj „metrostacio“, sed praktike, ĉiuj metroaj haltejoj estas stacioj; la uz-ekzemploj malmultas.
25. B. Wennergren: Kristnaskaĵoj, BBBlogo
26. Esperanto Society of Chicago: Bonvenon en Ĉikago!, Bonvenon en Ĉikago!
27. Vancouver Esperanto Society: Grupo en Vancouver, BC (Kanado), Esperanto-grupoj
beloruse:
станцыя мэтро
ĉine:
地鐵車站 [dìtiěchēzhàn], 地鐵站 [dìtiězhàn]
germane:
U-Bahnhof, U-Bahn-Station
hispane:
estación de metro
indonezie:
stasiun metro
pole:
stacja metra
portugale:
parada de metrô
rumane:
stație de metrou

nehaltigebla

Kiun oni ne povas haltigi, kiu nerezisteble plu iras: ŝi ekaŭdis kvazaŭ en dormo ronkan, nehaltigeblan tusadon Marta ; ie-tie jam griziĝas ja viaj bukloj ĉe la tempioj… la tempo pasas nehaltigeble! [28].
28. J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002
beloruse:
нястрымны, няўтрымны
ĉine:
势不可挡 [shìbùkědàng], 銳不可當 [ruìbùkědāng], 不能抵抗 [bùnéngdǐkàng], 不可阻挡 [bùkězǔdǎng], 留不住 [liúbúzhù], 好玩儿 [hǎowánr]
france:
inéluctable, irréfrénable
indonezie:
tak terhentikan
pole:
niepohamowany, niepowstrzymany
rumane:
nestopabil, de neoprit
ukraine:
неспинний, нестримний

senhalta

Senĉesa, seninterrompa: senhalta laborado; senhalta vagonaro (kiu iras rekte al la destinita loko, ne haltante dumvoje); senhalte propagandi; eksalte senhalte PrV ; ili maltrankvile ruliĝadis tien kaj reen senhalte kaj senripoze [29]; ŝi dancis senhalte [30]; la patrino estis senhalta fonto de demandoj [31]; senhalte brulis la suno, la terura suno de la dezerto [32]; nia afero kreskas regule kaj senhalte Paroloj . VD:daŭra, konstanta, kontinua
beloruse:
бесьперапынны, безупынны, пастаянны
ĉeĥe:
nepřetržitý, neutuchající, nezastavující
ĉine:
一口气地 [yīkǒuqìde], 不輟 [bùchuò], 寻 [xún], 接二连三 [jiēèrliánsān]
france:
sans arrêt, continuel, incessant, sans interruption
germane:
ununterbrochen, ohne Unterbrechung, durchgehend
hispane:
continuo, ininterrumpido
hungare:
megállás nélküli, szakadatlan
indonezie:
kontinu, tanpa henti
japane:
休みのない [やすみのない]
nederlande:
ononderbroken
pole:
bezustanny, nieustanny
portugale:
direto (que não faz parada; adj.)
rumane:
fără oprire
ruse:
безостановочный
slovake:
nezadržateľný, nezastaviteľný
ukraine:
безперестанний, невпинний, неспинний, безупинний, безустанний, без зупинок

administraj notoj

pri ~igi 2.:
Mi ne vidas esencan diferencon inter tiu senco kaj la antaŭa
    [WD]