*staci/o UV

*stacio

1.
Haltejo kun iaj aranĝaĵoj teĥnikaj aŭ komfortigaj: en la antikveco la gubernio servis kiel grava transŝarĝa stacio ĉe la sud-okcidenta Silka Vojo [1]; oni gloris la stacion, kiam […] Rusio pafis la unuan ISS-modulon Sarja kiel komponanton de la estonta laboratorio [2].
a)
TRA Loko, kie haltas publikaj trafikaj veturiloj, vagonoj, ŝipoj, por preni aŭ lasi la pasaĝerojn kaj varojn: trafi tramon ĉe l' stacio [3]; aŭtobusa stacio [4]; stacidomo FdO .
b)
KRI Haltejo en kalvaria vojo: ŝi staris […] ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo, ŝi pasis ankoraŭ ne pli ol du ĝiajn staciojn Marta .
2.
SCITEK Scienca establejo por esplorado, aŭ teĥnika establejo por servoj, kun la taŭga ekipo:
a)
ELE Teĥnika establejo por generado, konservo aŭ plusendo de energio: li atentigis pri troa centrado de la elektra energio de Brazilo en malmultaj stacioj [5]. VD:centralo
b)
RAD Elsendejo: ekkriis la konduktoro, elirante el la telegrafa stacio, portante paperon en la mano [6]; radioparolis stacio Semarang [7]; pluraj stacioj, kiuj dissendas samhore per la sama frekvenco [8]; televida stacio [9].
3.
(figure) Provizora haltejo en agado, en progresado: oni povis vidi en li homon, por kiu la magazeno de la juvelisto estis nur stacio sur la vojo al lokoj pli altaj kaj pli profitaj Marta . VD:etapo, fazo 1, ŝtupo 2
1. Monato, Alice Liu: Favore al turismo, 2007
2. Monato, Stefan Maul: Politika sukceso, scienca fiasko, 2009
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Nigra Tago
4. Monato, Saliko: Ĉarma urbo ĉe la Finna Golfo, 2009
5. Monato, Jozefo Lejĉ: Kuranta kurento-krizo, 2010
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, la nigra virino
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Telegramo
8. Pejno Simono: Prefere pakete, Monato, 2001/02, p. 13
9. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Listo de Sendler, 2004
afrikanse:
stasie
albane:
stacion
amhare:
መሣፈሪያ
angle:
station
arabe:
محطة
armene:
կայան
azerbajĝane:
stansiya
beloruse:
станцыя 1.a станцыя, прыпынак, прыстань
bengale:
স্টেশন
birme:
ဘူတာရုံ
bosne:
stanice
ĉeĥe:
stanice
dane:
stationen
estone:
jaama
eŭske:
geltokia
filipine:
station
france:
étape (fig.), station
galege:
estación
germane:
1.a Station, Haltestelle, Halt 1.b Station, Kreuzwegstation, Fußfallstation 2.a Kraftwerk 2. Station, Forschungsstation, Sendestation 3. Zwischenstation, Zwischenschritt, Etappe, Stufe
guĝarate:
સ્ટેશન
haitie:
estasyon
hebree:
תחנה
hinde:
स्टेशन
hispane:
estación
hungare:
állomás
igbe:
ebe
indonezie:
stasiun
irlande:
stáisiún
islande:
stöð
japane:
[えき]
jave:
stasiun
jide:
סטאַנציע
jorube:
ibudo
kanare:
ಕೇಂದ್ರ
kartvele:
სადგური
kazaĥe:
станция
kimre:
orsaf
kirgize:
бекети
kmere:
ស្ថានីយ៍
koree:
korsike:
stazione
kose:
isitishi
kroate:
kolodvor
kurde:
meydan
latine:
statio
latve:
stacija
laŭe:
ສະຖານີ
litove:
stotis
makedone:
станица
malagase:
peo
malaje:
stesen
malajalame:
സ്റ്റേഷൻ
malte:
istazzjon
maorie:
teihana
marate:
स्टेशन
monge:
chaw nres tsheb
mongole:
газар
nederlande:
1.a station 2.a station 3. statie
nepale:
स्टेशन
njanĝe:
siteshoni
okcidentfrise:
stasjon
panĝabe:
ਸਟੇਸ਼ਨ
paŝtue:
سټيشن
pole:
stacja 1.a stacja 1.b stacja drogi krzyżowej 3. stacja
portugale:
estação
ruande:
sitasiyo
rumane:
1.a stație
ruse:
1.a станция, остановка, пристань, стоянка 2.a станция 3. остановка
samoe:
taunuʻuga
sinde:
اسٽيشن
sinhale:
ස්ථානය
skotgaele:
stèisean
slovake:
stanica
slovene:
postaja
somale:
saldhiga
ŝone:
chiteshi
sote:
seteisheneng
sunde:
setasion
svahile:
kituo cha
taĝike:
истгоҳ
taje:
สถานี
tamile:
நிலையம்
tatare:
станция
telugue:
స్టేషన్
tibete:
བབ་ཚུགས་
ukraine:
станція
urdue:
اسٹیشن
uzbeke:
bekat
vjetname:
trạm
zulue:
esiteshini

akvostacio

TEK Stacio kiu konservas akvon kaj ĝin provizas en iu loko: Jim esploris la lanternon apud la akvostacio [10]; ĉe la akvostacio de la 36km-punkto mi kalkulis la restantan tempon [11].
beloruse:
ваданапорная вежа
france:
château d'eau
germane:
Zapfstelle
pole:
wieża ciśnień

akvopuriga stacio

TEK Stacio en kiu oni purigas rubakvon: mi konas homojn en entrepreno, kiu konstruas naĝbasenojn kaj akvopurigajn staciojn [12].
12. K. Kniivilä: Krimeo estas nia, 2015
beloruse:
станцыя водаачысткі
france:
station d'épuration
pole:
stacja uzdatniania wody

busstacio, aŭtobusstacio, busa stacio, aŭtobusa stacio

TRA Stacio, kie buso haltas por preni aŭ lasi la pasaĝerojn: en busstacio, lernejo aŭ plej luksa restoracio la necesejoj aĉas [13]; iam sur iu aŭtobusa stacio okazas neplanita renkontiĝo [14]; nove konstruita busa stacio en Rondonpolis, Brazilo, ricevis indikilojn en Esperanto [15].
Rim.: Temas pri busoj, kiuj veturas inter foraj urboj. La busoj, kiuj veturas inter proksimaj urboj aŭ ene de unu sama urbo, ne uzas busstacion sed bushaltejon 2.
13. B. Hekland: Kompreni ĉi-landon? Neniam!, La Ondo de Esperanto, 1999:3
14. V. Oŝlak: Kiam la silento krias, Literatura Foiro
15. Universala Esperanto-Asocio: Elstaraj agadoj 2001, Gazetaraj Komunikoj, jaro 2002a, numero 145a
beloruse:
аўтастанцыя
france:
gare routière
germane:
Bushaltestelle
indonezie:
halte, halte bus
pole:
dworzec autobusowy
portugale:
estação rodoviária

elektrostacio, elektra stacio

TEK Elektrejo: preterpasante, ni vizitas la elektrostacion, kie laboras Rudolf Metrop ; ĉirkaŭ la jaro 1890 estis instalita elektrostacio, kiu produktis elektron por lumigi la palacon kaj Vintran Ĝardenon [16]; ĉina konstruado de nuklea elektrostacio komenciĝis en la 80-jaroj de la lasta jarcento [17].
16. A. Čižikaitė: Kretinga, kongresurbo, 57a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
17. Ĉina konstruado de nuklea elektrostacio
beloruse:
электрастанцыя
ĉeĥe:
elektrárna
france:
centrale électrique
germane:
Kraftwerk
indonezie:
pembangkit listrik
pole:
elektrownia
slovake:
elektráreň

kosmostacio, kosma stacio

AVI Iom granda, longe daŭra konstruaĵo en la kosmo, eventuale loĝebla: anstataŭ en metalaj kosmostacioj astronaŭtoj povus orbiti la teron en balonoj laŭ novaj planoj anoncitaj de usona kosmagentejo NASA [18]; la internacia kosmostacio dum dek jaroj devis jam ok fojojn ŝanĝi sian itineron por eviti kolizion [19].
18. Arono kaj Karlina: Radio Verda, RV161, 2010-03-14
19. Monato, Stefan Maul: Du mil naŭ, 2009
beloruse:
касьмічная станцыя
france:
station spatiale
germane:
Raumstation
indonezie:
stasiun luar angkasa
japane:
宇宙ステーション [うちゅうステーション]
pole:
stacja kosmiczna

metrostacio, metroa stacio

TRA Stacio, kie metroo haltas por preni aŭ lasi la pasaĝerojn: iu ordenano verkis romanon „Rapsodio pri metrostacio“, kiun Piĉ priskribas [20]; ĉefe en la metrostacioj, pasaĝerojn sieĝas distribuantoj de varbfolioj [21]; kristnaska arbo en la metroa stacio Seokkye [22].
20. C. Declerck: Pliaj novaj vortoj poiradas!, Monato, Tekstaro de Esperanto
21. R. Dobrzyński: La herooj de la lingva imperiismo, La Ondo de Esperanto, jaro 2003a, numero 12a
22. B. Wennergren: Kristnaskaĵoj, BBBlogo
beloruse:
станцыя мэтро
ĉeĥe:
stanice metra
france:
station de métro
germane:
Metrostation, U-Bahnstation
indonezie:
stasiun metro, stasiun kereta bawah tanah
japane:
地下鉄駅 [ちかてつえき]
pole:
stacja metra
portugale:
estação de metrô
slovake:
stanica metra
ukraine:
станція метро

poŝtostacio

POSX Stacio de poŝtaj veturiloj: preninte ĉevalojn, ni veturis al la poŝtostacio Koori [23].
23. Basyoo, trad. Sasaki T.: Streta vojo al fora interno, [vidita en 2011]
france:
relai de poste
germane:
Poststation
pole:
stacja pocztowa

radistacio, radiostacio

RAD Stacio kiu elsendas radiofonie: informi la veterinaron […] ili faris tion multe pli rapide ol ĉiuj radiostacioj de la Nordo [24]; la radistacio elsendas Esperanto-muzikon dum 24 horoj en ĉiu tago [25].
24. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, 1. Kakume
25. L. Poshivana: eroj, fido7.esperanto.rus, 2003-04-26
beloruse:
радыёстанцыя
france:
station radiophonique
germane:
Rundfunkstation, Radiosender
hungare:
rádióállomás
indonezie:
stasiun radio
japane:
ラジオ放送局 [らじおほうそうきょく]
pole:
radiostacja, rozgłośnia

televidstacio

TEK Stacio kiu dissendas televidprogramojn: ekde 1996 ekzistas televidstacio irlandlingva [26]; la franc-germana televidstacio Arte bonŝance programis mirindan filmon de la universale koramata Charles Chaplin „La Diktatoro“ [27].
26. Vikipedio, artikolo „irlanda lingvo“, 2005-07-21
27. Monato, J.M. Parisot-Delourmel: Charles Chaplin kaj Esperanto, 2004
beloruse:
тэлестанцыя
france:
station de télévision
germane:
Fernsehsender
indonezie:
stasiun televisi
japane:
テレビ放送局 [てれびほうそうきょく]
pole:
stacja telewizyjna

veterstacio, meteorologia stacio

Stacio mezuranta diversajn parametrojn de la vetero: [ili] instalis meteorologian stacion ĉe la norda poluso [28]; la kanada veterstacio ĉe Alert, 842 kilometrojn de la Norda Poluso, registris temperaturon de 21° C [29].
28. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, La alaska stafeto
29. Baccaro-Sandrine & Philippe Descamps : Geopolitiko de la glacirompilo, Le Monde diplomatique en Esperanto, apr 2020
angle:
waether station
france:
station météorologique
germane:
Wetterstation

administraj notoj