3hezit/i

heziti

(ntr)
Pro dubo ŝanceliĝi, halti; ne scii certe, ĉu fari aŭ diri ion, aŭ ne: mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj, tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion [1]; mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon [2]; la nepreco kaj la simpla prudento subtenis la kaŝitan tenton, ŝi ĉesis heziti [3]; „vi ricevus 100 […] spesmilojn por jaro“, Marta ne hezitis eĉ unu momenton Marta ; ŝi hezitis kun la finado de la demando, sed Marta divenis ŝian penson Marta ; la vicreĝo hezitis fidi al la renegato kaj konfidi al li la kristanojn [4]; se li ne hezitis antaŭ tia krimo, pensu, kio ankoraŭ povas okazi [5]; li hezitis pro granda embaraso [6]; longe li hezitis, sed fine, […] li venkiĝis [7]; ŝi konsciiĝas pri la nedezirata akompananto, ŝi konsterniĝas, hezitas kaj rerigardas, poste ŝi daŭrigas la rapidan iron [8]; [ili] devis ankoraŭ unufoje preni lokon en longa viclinio por havigi biletojn ĉe unu el la du biletejoj, ili momente hezitis por vidi je kiu el la du ili havus la plibonan ŝancon [9]; en Berlino ankaŭ oni multe hezitis kaj prokrastadis konstruon de la metropoliteno Metrop . VD:dubi, embarasiĝi, halti, perpleksiĝi, prokrasti, ŝanceliĝi, timi
angle:
 hesitate
beloruse:
 вагацца, хістацца, быць у нерашучасьці
bulgare:
 бавя се
ĉeĥe:
 být na rozpacích, kolísat, otálet, rozpakovat se, váhat
france:
 hésiter
germane:
 zögern, zaudern
greke:
 διστάζω
hispane:
 titubear, vacilar
itale:
 esitare, titubare
nederlande:
 aarzelen
pole:
 wahać się
portugale:
 hesitar, vacilar
ruse:
 колебаться, не решаться
slovake:
 otáľať, váhať, zdráhať sa
svede:
 tveka
ukraine:
 вагатися, бути в нерішучості

hezita

Hezitanta; esprimanta hezitadon: kun hezita demando en la okuloj li ree rigardis al la patrino, sed ŝi kurbiĝis super sia laboro kaj eĉ ne rimarkis lin [10]; Alda atente rigardis Alekson, kaj ŝia vizaĝesprimo nuanciĝis de hezita parolemo [11]; ĉu estis hezita paŭzo aŭ nur la normala tempospaco inter demando kaj respondo [12]? virinoj puŝadis sian ĉareton de sekcio al sekcio, haltante tie kaj ĉi tie, farante jen kaj jen hezitan dancon, kvazaŭ abeloj flugantaj de floro al floro por elekti la plej taŭgan nektaron [13]. VD:sinĝena2, hontema, timida
france:
 hésitant
germane:
 zögernd, zögerlich, unschlüssig
hispane:
 vacilante

hezito

Nepovo decidi, alterna prefero al iu aŭ alia eblo, kaŭzanta prokraston de ago: la mastrino, penetrema kaj vigla, tuj kaptis la momenton de embarasiĝo kaj hezito de la kolegino Marta ; diru al mi sincere kaj sen hezito […] Marta ; post hezito ŝi daŭrigis: – ĉu vi ne revis pri kisoj, sentis deziron [14]; kun la sama komuna iniciato en la sama momento, sen hezito kaj sen ĝeno kaj sentante nur ian mirindan fratecon simple ili interkisiĝis [15]; stranga sento de hezito kaj honteto ekkaptis lin [16]. VD:momento, paŭzo, rezervo1
beloruse:
 ваганьне, хістаньне, нерашучасьць
ĉeĥe:
 okolky, váhání
france:
 hésitation
germane:
 Zögern
hispane:
 duda, vacilación
itale:
 esitazione
portugale:
 hesitação
ruse:
 колебание, нерешительность
slovake:
 okolky, váhanie
ukraine:
 вагання, нерішучість

hezitema

Inklina prokrasti decidon, faron pro necerteco, malfacila elekto ks: ŝteliris junulo kaj junulino al la silenta bosko kun la plaŭdanta fonteto por flustri unu al la alia la hezitemajn vortojn, kiujn fortimigis la akra lumo de la tago [17]; li estis pala kaj hezitema ankoraŭ kaj la rerideto de la knabino estis tre malgaja [18]; Ilu-ulba divenis iom el la pensoj de la hezitema reĝo [19].
beloruse:
 нерашучы
ĉeĥe:
 váhavý
france:
 hésitant, irrésolu
germane:
 zögerlich, zaudernd, unschlüssig
hispane:
 indeciso
itale:
 incerto, irresoluto
portugale:
 hesitante
ruse:
 нерешительный
slovake:
 váhavý
ukraine:
 нерішучий

senhezita

Agpreta, klare scianta kiel agi, paroli, konduti: ja mi ordonis al vi, [do] estu senhezitaj kaj kuraĝaj [20]; flegma kaj senhezita torturisto [21]; la ĉefjuĝisto de la Supera Kortumo kun senhezita mieno akceptis la prezidantan ĵuron [22]. VD:rekta2, senpera, spontanea, tuja
france:
 décidé (résolu)
germane:
 unmittelbar, anstandslos, ohne zu zögern
hispane:
 decidido, resuelto
itale:
 sicuro (risoluto)
portugale:
 decidido
ruse:
 решительный

senhezite

Tuj agante, kun klarmensa decido: senhezite ĝi tuj komencis paroli, kvazaŭ oni nur ĝin atendis [23]; mi volas labori, tiu senhezite respondis, kaj mi volas havi bonan hejmon [24]; ŝi bone komprenis lin kaj ĉiam akceptis liajn proponojn senhezite kaj ilin afable plenumis [25]; mi senhezite tuj mendis „La Novan PIV“-on, mallonge „PIV2“ [26]. VD:senpere, tuj1
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
24. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
25. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 1
26. Bertilo Wennergren: Heroa verko – kun mankoj (Michel Duc Goninaz, La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto), Monato, jaro 2002a, numero 10a, p. 25a
ĉeĥe:
 bez váhání
france:
 sans hésitation
germane:
 ohne zu zögern, unmittelbar, anstandslos
hispane:
 decididamente
itale:
 decisamente, senza esitazione
portugale:
 sem hesitar (adv.)
ruse:
 решительно, без колебаний
slovake:
 bez váhania
ukraine:
 без вагання, не вагаючись, рішуче

administraj notoj