*avar/a UV

*avara

1.
Tro ŝparema, domaĝanta elspezi aŭ fordoni ion: kvankam ne avara, ci ne estas malŝparema, kaj ci ne estus elspezinta kvin frankojn por kontentigi simplan kapricon [1]; estas mono en la komodo, prenu kiom vi bezonas por vi kaj la knabo, kaj ne estu avara, – Selma ne kontraŭdiris, kvankam estis iom malagrable al ŝi uzi monon, kiun ŝi ne ricevis salajre [2]; la simpla ĉerko, la avaraj (simplaj, malmultkostaj) kronoj, la malmultaj funebrantoj, ĉio indikis ke jene kvieta simplulino trovis sian finon [3]; vi malestiminda, sagaca aĝulo ĉielprofitema, senekzemple ŝparema kaj modele avara [4]! oni disdonis la plej mizeran manĝaĉon al la ŝipanaro, kiun avara kompanio kaj ŝipestro, kiu devas havigi al si kromajn enspezojn, iel povas aranĝi [5].
Rim.: Homo avida estas prenema, dum homo avida estas maldonema. Ne ĉiam ambaŭ koincidas.
2.
(figure) Tro ŝparema pri io: avara je helpo, pri laŭdoj; li aŭdis la molan voĉon de la juna virino kaj rememoris la grumblajn vortojn kaj avarajn okulojn de sia edzino [6]; tro avara vorttransmetado [7].
angle:
avaricious, miserly, stingy, niggardly, greedy
beloruse:
скупы, скнарлівы, прагны, хцівы
bretone:
pizh (na foran ket), skragn
bulgare:
скъпернически, стиснат
ĉeĥe:
lakomý, lakotný
ĉine:
1. 抠门 [kōumén], 摳門 [kōumén], 婪 [lán], 吝 [lìn], 悭 [qiān], 慳 [qiān], 抠 [kōu], 摳 [kōu], 抠门儿 [kōuménēr], 摳門兒 [kōuménēr], 如饑似渴 [rújīsìkě], 如饥似渴 [rújīsìkě], 啬 [sè], 嗇 [sè], 一毛不拔 [yīmáobùbá] 2. 小气 [xiǎoqì], 小氣 [xiǎoqì]
france:
avare (adj.)
germane:
geizig, knausrig, zugeknöpft
hebree:
קמצן
hispane:
avaro
hungare:
fösvény, fukar, szűkmarkú, kuporgató
itale:
avaro
japane:
欲の深い [よくのふかい], けちな
nederlande:
gierig
portugale:
avarento
ruse:
скупой
slovake:
lakomý
ukraine:
скупий

avari

(tr)
1.
Esti avara pri, agi avare pri elspezo: unu disdonas, kaj riĉiĝas ĉiam pli, alia tro avaras, kaj tamen nur malriĉiĝas [8]; ho Izido, neniam mi avaris al vi oferojn, sed hodiaŭ mi donas la plej grandan [9]; li decidis avari por tio nek monon, nek homojn [10]; onklo nenion por eduk’ avaris [11]; patroj avaras, infanoj malŝparas PrV . SIN:domaĝi, ŝpariVD:avidi
2.
Esti avara pri io nemateria: se la sango bolas, tiam lango ⫽ La ĵurojn ne avaras [12]; antaŭ nelonge ili dronis, nur por vidi la vizaĝon de lia sankteco, kaj hodiaŭ ili avaras la kriojn [13]; li ne avaris laŭdojn [14]; Petronius sciis tamen ne avari la punojn, al kiuj ilin subigis la ĝenerala moro [15].
angle:
be greedy, stint, penny-pinch
beloruse:
скупіцца, скнарыцца, прагнуць
bretone:
bezañ pizh, bezañ skragn
ĉeĥe:
lakotit, skrblit
france:
être avare (de), rationner (par avarice)
germane:
geizen
hungare:
fukarkodik, fösvénykedik, zsugorgat
itale:
lesinare
japane:
欲張る [よくばる], けちる, 出し惜しむ [だしおしむ]
nederlande:
karig zijn met
ruse:
скупиться, жалеть
slovake:
byť skúpy, žgrlošiť
ukraine:
скупитися, шкодувати (чого-н.)

*avarulo

Homo, kiu avaras: pri avarulo oni ne plu diros, ke li estas bonfaranto [16]; ili flugis internen de la kvar nudaj muroj de avarulo, kie, tute malgrasa, tremanta de malvarmo, malsata kaj soifa, la maljunulo per ĉiuj siaj pensoj kaj meditoj alkroĉiĝis al sia mono [17]; kion vi nomas honesta? depreni al riĉaj avaruloj de ilia kolo trionon de la zorgoj, [18]; avarulo, elirante el la preĝejo, kie la pastro parolis pri bonfarado, diris: — la prediko tiel min tuŝis, ke mi mem estas preta peti almozojn [19]; malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam PrV .
angle:
miser, covetous person
beloruse:
скнара, скупянда, жмінда, хцівец, заціскайла
france:
avare (subst.)
germane:
Geizhals, Knauser
hebree:
קַמצָן
japane:
けちん坊 [けちんぼう], 守銭奴 [しゅせんど]
ukraine:
скупар, скупердяга, скнара

malavara

Facile donanta: amikoj […] per malavara fondo de la Centra Oficejo donis fortikan fundamenton por ĉiuj plej gravaj laboroj [20]; la faraono faris al la dioj malavarajn oferojn kaj konstruis templojn [21]; tre plaĉis al li […] ilia malavara laŭdado kaj preskaŭ adorado [22]; viroj, junaj kaj maljunaj, tributis al la beleco kaj la lerteco de la dancistinoj la plej malavaran admiron [23]; pri havo najbara (de najbaro) oni estas malavara PrV . SIN:donemaVD:donacema, elspezema
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
22. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
23. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIII
angle:
generous
beloruse:
шчодры
bretone:
brokus
bulgare:
щедър
ĉeĥe:
štědrý
france:
généreux, large (généreux), prodigue
germane:
freigiebig, generös, spendabel
hispane:
generoso
hungare:
bőkezű, adakozó, tékozló
itale:
generoso, prodigo, munifico
japane:
気前のよい [きまえのいい], 物惜しみしない [ものおしみしない]
nederlande:
vrijgevig, gul
ruse:
щедрый
slovake:
radodajný, štedrý
tibete:
ལག་པ་ཤོག་པོ་
ukraine:
щедрий

administraj notoj