Bizanci/o

Bizancio

HIS Malfrua Romio kun la ĉefurbo en la eksa Bizanco, en la jaroj 330 – 1453: post kvardekmonata aktivado en la Grandmoravia Regno ... Konstanteno kaj Metodio volis reveni en Bizancion, de kie ilin elsendis la imperiestro Miĥaelo la Tria [1].
Rim. 1: La anakronisma maniero nomi Konstantinopolon (kiu post la ĉefurbiĝo ricevis krome la oficialan nomon Nov-Romo) per la eksa nomo „Bizanco“ aperis en la 14a jarcento en la Okcidenta Eŭropo kun insulta intenco. Nun oni uzas ĝin neŭtrale, ne plu konsciante tiun intencon.
Rim. 2: Oni ankaŭ uzas la terminon „Orienta Imperio“; ankaŭ tio estas anakronisma, ĉar laŭ la romianoj la Imperio estas unikaĵo; imperiestroj povis esti multaj, Imperio povis esti nur unu. Tamen reale kaj historie ja temis pri apartaj ŝtatoj.
1. S. Košecký: La grandmoravia tradicio daŭre viva, Esperantisto Slovaka, 1985:04, p. 3a
angle:
Byzantium
beloruse:
Бізантыя
france:
Empire byzantin
germane:
Byzanz, Byzantinisches Reich
hebree:
ביזנטיון
hungare:
Bizánc (állam), Bizánci Birodalom
nederlande:
Byzantium
pole:
Bizancjum
portugale:
Império Bizantino
ruse:
Византия

bizancia

Rilata al Bizancio, al ĝia historio kaj kulturo: Fotio estis la plej brila reprezentanto de tiu parto de la bizancia intelektularo, kiu volis harmoniigi la rilatojn inter la profana scienco kaj teologio [2]; la spaco de la bizanciaj mozaikoj ne estas la bone konata spaco geometria de la eŭropa Renesanco [3].
Rim.: Samsence oni trovas kelkajn uzojn de malnecese aparta radikformo „bizantina“: li ... bedaŭris, ke Francujo subtenas la bizantinan imperion de la caroj [4].
2. S. Pokrovskij: Slavonaj skriboj, N-ro 51 (1:1999)
3. M. de Zilah: Mozaikoj en Bizancio, La Gazeto, n-ro 119, 2005-07-15, p. 4a
4. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 25a, p. 63a
angle:
Byzantine
beloruse:
бізантыйскі
france:
byzantin (adj.)
germane:
byzantinisch
hungare:
bizánci
nederlande:
Byzantijns
pole:
bizantyjski, bizantyński
portugale:
bizantino (adj.)
ruse:
византийский

bizanciano

HIS Regnano de Bizancio: dum la 6a jc Italio estis dividita inter longobardoj ... kaj bizancianoj [5].
angle:
Byzantine
beloruse:
бізантыец
france:
Byzantin (subst.)
germane:
Byzantiner
hungare:
bizánci (lakos)
nederlande:
Byzantijn
pole:
Bizantyjczyk
portugale:
bizantino (subst.)
ruse:
византиец, ромей

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
b~ano: Mankas dua fontindiko.