*bret/o PV

*breto  

Horizontala tabulo por surmeti objektojn: bretoj de ŝranko, bufedo; li montris al la librobreto, sur kiu kuŝis malnovaj libroj [1]; ĉu vi estis jam en la provizejo, kie fromaĝoj kuŝas sur la bretoj? [2]. VD:rako
angle:
shelf
beloruse:
паліца
ĉeĥe:
polička, přihrádka ve skříni
france:
rayon (tablette), tablette
germane:
Brett
hebree:
מַדָף
hispane:
balda, estante
hungare:
polc
nederlande:
plank (schab), schab, schap
perse:
تخته
pole:
półka
portugale:
prateleira
ruse:
полка
slovake:
polička, priehradka v skrini
svede:
hyllplan

bretaro  

Meblo surplanka aŭ surmura, konsistanta el pluraj bretoj aranĝitaj unu super aliaj: knabo, kiu aranĝis dosierojn ĉe bretaro, plenumis la ordonon [3].
3. W. Fernández-Flórez, trad. F. de Diego: La malica komizo, 1993
angle:
bookcase, shelves, shelving, etagere
beloruse:
стэляж
bulgare:
етажерка
ĉeĥe:
etažér, regál
france:
étagère, rayonnage
germane:
Regal
hebree:
כוננית
hispane:
estantería
hungare:
polcos állvány, könyvespolc
nederlande:
rek
perse:
قفسه
pole:
regał
ruse:
стеллаж
slovake:
regál
svede:
hylla

librobretaro  

Bretaro destinita por teni librojn sur la bretoj: la altaj librobretaroj de publika biblioteko; se vi volas viziti la antikvan Romon, tiam vi iru ne al la fervojo, sed iru al via librobretaro […], elektu unu aŭ du volumojn de antikvaj verkistoj kaj eklegu [4]. VD:libroŝranko
4. W. Rohloff: Vojaĝante kun Marko Polo, Monato, 2002:12
angle:
bookcase
beloruse:
стэляж (кніжны)
ĉeĥe:
regál na knihy
france:
rayonnage à livres
germane:
Bücherregal
hispane:
estantería para libros
nederlande:
boekenrek
perse:
قفسهٔ‌ کتاب
pole:
biblioteczka
ruse:
стеллаж
slovake:
regál na knihy
svede:
bokhylla

fenestrobreto  

ARKI Tabulo muntita horizontale sur la fundo de fenestra embrazuro internen en la ĉambron: sur la fenestrobreto staras floroj; oni vidis nigran katon sidi sur fenestrobreto kaj sin varmigi ĉe la suno [5].
angle:
window sill, window-sill
beloruse:
падваконьне, падаконьнік
ĉeĥe:
okenní parapet
france:
appui de fenêtre
germane:
Fensterbrett
hispane:
alféizar de la ventana
nederlande:
vensterbank
perse:
کف پنجره
pole:
parapet
ruse:
подоконник
slovake:
parapet
svede:
fönsterbräde

kontinentobreto, kontinentbreto

GEOL Malprofundaĵo laŭlonge de marbordo, kiu estas subakva daŭrigo de la kontinento: la internacia leĝaro agnoskas la suverenecon de ŝtatoj sur kontinentbretoj ĝis 200 marmejloj (ĉ. 370 kilometroj) preter la marborda linio, ene de la maro [6].
france:
plateau continental

administraj notoj