*ŝild/o
*ŝildo
- 1.
Malmola ŝirmilo, ofte kun insigno, kiun antikvaj militantoj portis per maldekstra brako kontraŭ batoj kaj ĵetoj: la fero de lia lanco havis la pezon de sescent sikloj da fero kaj antaŭ li iris ŝildoportisto [1]; vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo [2]; Uzija pretigis por […] la tuta militistaro, ŝildojn, lancojn, kaskojn, kirasojn, pafarkojn, kaj ŝtonojn por ŝtonĵetiloj [3]; (figure) Vi estas mia ŝirmo kaj ŝildo [4]; (figure) kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas lin per favoro [5]; (figure) tenante la ŝildon de fido [6]; (figure) Brumm permane faris ŝildon / por protekti sin de l' vid' [7].
blazono
- 2.
Protekta objekto aŭ aranĝo simile ŝirmanta kontraŭ atakoj aŭ danĝeroj: elmetita al intensa suna radiado, ĉar efika plumba ŝildo kontraŭ ĝi estus multe tro peza por malgranda spacŝipo [8]; kontraŭvarma ŝildo (aŭ varmegorezista ŝildo) estas protekta tavolo fiksita sur la ekstero de kosmoveturilo [9];
Firefox […] inkluzivas ŝildon kontraŭ ŝprucfenestroj [10].
- 3.
-
Tabulo
surhavanta surskribon aŭ simbolon klare videblan:
videblis deko da homoj kun ŝildoj ekster la flughaveno
apogantaj sendependecon de Tibeto
[11];
sur la ŝildo bildiĝas la blazono de Ŝetlando: vikinga ŝipo kun
devizo en la antikva normana lingvo
[12];
prezoŝildo
[13];
aŭtoŝildo
[14];
informŝildo
[15].
- a)
- Pendoŝildo: vidiĝas kelkaj butikŝildoj skribitaj en la esperanta: „Vestaĵoj”, „Razejo” [16]; por vino bona ŝildo ne bezona [17].
- b)
-
Tabulo montranta la lokojn, direktojn, instrukciojn al homoj
irantaj en publika loko:
la germanaj ŝipoj […] pendigas en la haveno
grandan
ŝildon kun la surskribo: „Eniro malpermesita!“
[18];
ĉe la landlimo, mi vidis grandan mult-lingvan ŝildon
bonvenigan
[19];
ili regule malrespektas la ŝildojn, malpermesantaj fumadon
[20];
oni vidas barilojn aŭ ŝildojn „Privata”
[21].
vojŝildo
- c)
- Nomŝildo: ĉiuj ŝildoj sur la tablo, starigitaj po persono, estis Arabalfabetaj [22]; surstrate aperis homgranda leporo, kiu surhavis ŝildon „Mi ŝuldas“ [23].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 17:7
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 17:45
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 26:14
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:114
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 5:12
6. La Nova Testamento, Efesanoj 6:16
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
8. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta
9. Vikipedio, Kontraŭvarma ŝildo
10. Monato, Marko Naoki Lins: Foliumiloj denove interbatalas
11. Monato, Fluga vizito
12. Monato, Garbhan Macaoidh: Leĝoj landon prosperigas
13. Monato, Franz-Georg Rössler: Arto kreas arton
14. Monato, Franz-Georg Rössler: Merkato dampita
15. Monato, Garvan Makaj (Garbhan Macaoidh): Malgravaj lingvoj gravas
16. Monato, J.m. Parisot-delourmel: Charles Chaplin kaj Esperanto
17. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko
18. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro 18a
19. Monato, Seborgo: Urbeto aŭ sendependa lando?
20. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu senfuma Eŭropo?
21. Monato, Saliko: Ĉasado
22. Pejno S.: Tagmeze en TunizoMonato
23. Last: Litovio: Ŝuldanta leporoMonato
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 17:45
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 26:14
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:114
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 5:12
6. La Nova Testamento, Efesanoj 6:16
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
8. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta
9. Vikipedio, Kontraŭvarma ŝildo
10. Monato, Marko Naoki Lins: Foliumiloj denove interbatalas
11. Monato, Fluga vizito
12. Monato, Garbhan Macaoidh: Leĝoj landon prosperigas
13. Monato, Franz-Georg Rössler: Arto kreas arton
14. Monato, Franz-Georg Rössler: Merkato dampita
15. Monato, Garvan Makaj (Garbhan Macaoidh): Malgravaj lingvoj gravas
16. Monato, J.m. Parisot-delourmel: Charles Chaplin kaj Esperanto
17. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko
18. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro 18a
19. Monato, Seborgo: Urbeto aŭ sendependa lando?
20. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu senfuma Eŭropo?
21. Monato, Saliko: Ĉasado
22. Pejno S.: Tagmeze en TunizoMonato
23. Last: Litovio: Ŝuldanta leporoMonato
- angle:
- 1. shield 3.a sign 3.b sign 3.c sign, tag
- beloruse:
- 1. шчыт 3.a шыльда
- bulgare:
- 1. Щит
- france:
- 1. bouclier, écu 3.a enseigne (de boutique) 3.b panneau indicateur, panneau routier
- germane:
- Schild 1. Schild (Waffe) 2. Schutzschild
- hispane:
- 1. escudo 3.a rótulo, letrero 3.b señal de tráfico 3.c etiqueta, placa
- hungare:
- 1. pajzs 3.a cégér
- indonezie:
- 1. perisai, tameng
- itale:
- 1. scudo 3.a insegna 3.b cartello (stradale o d'informazione) 3.c targhetta, targa (targhetta), cartello
- nederlande:
- 1. schild 3.a bord, uithangbord
- portugale:
- 1. escudo 3.a placa, tabuleta
- ruse:
- 1. щит 3.a вывеска
Ŝildo [24] (Sct)
Sud-hemisfera stelfiguro (Scutum): NGC 6649 estas malfermita stelamaso en konstelacio Ŝildo [25].
- angle:
- Scutum
- france:
- Bouclier (constellation), Écu de Sobieski
- germane:
- Schild (Sternbild)
- hispane:
- el Escudo (constelación), Scutum, Escudo de Sobieski, Scutum Sobiescii, Scutum Sobiescianum
- latinece:
- Scutum
- ukraine:
- щит, вивіска
ŝildeto
- angle:
- sign, tag
- germane:
- Schildchen
- hispane:
- placa
- itale:
- targhetta
blazonŝildo
- angle:
- heraldic shield, escutcheon
- france:
- blason, écu (héraldique)
- germane:
- Wappenschild
- hispane:
- blasón, escudo (heráldico)
- hungare:
- címerpajzs
- itale:
- scudo (araldico), stemma
- ukraine:
- гербовий щит
nomŝildo
- angle:
- name shield, name badge, name tag
- germane:
- Namensschild
- hispane:
- escudo familiar
- itale:
- targhetta
pendoŝildo
- angle:
- sign
- beloruse:
- шыльда
- france:
- enseigne (de boutique)
- germane:
- Aushängeschild
- hispane:
- rótulo, letrero
- hungare:
- cégér
- itale:
- insegna
- nederlande:
- bord, uithangbord
- portugale:
- placa, tabuleta
- ruse:
- вывеска
trafikŝildo
vojŝildo
Ĉevoja ŝildo surhavanta informon pri direktoj kaj celoj al veturantoj kaj irantoj: vojŝildo montras, ke oni atingas la stacidomon de Leŭtzsch post 1,8 km-oj [34].
vojmontrilo
34.
F. Kaiser:
Unua sufiĉe longa unucikla ekskurso..., Karapaco-panoramo, 2010-11-03
- france:
- panneau routier, panneau
- germane:
- Wegweiser, Wegzeichen
- hispane:
- señal de tráfico