*stel/o
stelo
- 1.
Memlumanta astro, kiu, pro malproksimegeco, aperas kiel brila surĉiela punkto kaj nia suno: en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn [1]; Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon kaj Plejadojn kaj la stelojn de la sudo [2]; rigardu al la ĉielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli [3]; la steloj estas korpoj de universo [4]; oni povis fari instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn FK ; la suno estas stelo FK ; polusa stelo, tio estas ĝi, kiu nokte gvidas sur la maro la feniciajn ŝipojn [5]; supre brilis la sep steloj de la Granda Ursino [6]; la suno aperas sub la stelo Sirius, kaj komencas malleviĝi, kiam la suno proksimiĝas al la stelaro de Pesilo [7]; stelluma, stelklara, stelplena nokto.
- 2.
- (arkaismo) (evitinde) Alia lumanta ĉielkorpo, t.e. planedo, aparte Venuso, kometo, meteoro: la stelo Venus ekbrulis per envio — pro tio ŝi lumas pli forte ol multaj aliaj FK ; tra la palruĝa aero lumis la stelo de la vespero FK ; steloj kun teruraj fajraj vostoj Hamlet ; oni diras, ke kiam stelo falas, oni devas antaŭ ĝia estingiĝo esprimi deziron kaj ĉi tiu deziro plenumiĝos IK .
- 3.
-
Simboligo, kondukanto de la sorto,
de la feliĉo:
festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj ŝajnis, ke la stelo
de la imperiestro brilas la plej hele, antaŭ ol ĝi por ĉiam estingiĝos
FK
;
Marion estas mia stelo de feliĉo
BdV
;
konduku nin, komencu la batalon sub bona stelo, en feliĉa horo
[8];
leviĝas lia stelo en la politika firmamento
[9].
Rim.: Tia uzo estiĝis el la praa kredo, ke la steloj influas la homan sorton, sed nuntempe ankaŭ estas metafora.
- 4.
- (figure) Stelulo: Sylvie Vartan, stelo de la franca kanzono [10].
- 5.
-
Figuro
kun kvin aŭ pli da
pintoj, ofte uzata kiel simbolo kaj
emblemo:
stelo el orsimila papero
[11];
ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto VivZam ; verdaj flagoj kun la stelo de l' espero VivZam ; verdaj roboj surŝutitaj per oraj steloj [12]; kun stelo sur la brusto kaj sabro ĉe la flanko [13]; milionoj da stelformaj flokoj (neĝo) [14]; tristela hotelo [15].
- 6.
Esperanta monunuo iniciatinta je 1959: oni iniciatis internacian monunuon stelo [16].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 10
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 9:9
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 15:5
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
8. L. L. Zamenhof: Al la "Esperantisto"
9. Monato, Paul Gubbins: Pri demokratio kaj povo ... kaj trinkejoj
10. Monato, S. Maul: Laŭ ritmo de la rizejoj
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
12. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
15. Monato, Stefan Maul: Ŝpar-hoteloj
16. Monato, Lawrence Mee: La stelo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 9:9
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 15:5
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
8. L. L. Zamenhof: Al la "Esperantisto"
9. Monato, Paul Gubbins: Pri demokratio kaj povo ... kaj trinkejoj
10. Monato, S. Maul: Laŭ ritmo de la rizejoj
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
12. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
15. Monato, Stefan Maul: Ŝpar-hoteloj
16. Monato, Lawrence Mee: La stelo
- afrikanse:
- ster
- albane:
- yll
- amhare:
- ኮከብ
- angle:
- star
- arabe:
- نجمة
- armene:
- աստղ
- beloruse:
- зорка
- bengale:
- তারা
- birme:
- ကြယ်
- bulgare:
- звезда 1. звезда
- ĉeĥe:
- hvězda, hvězdice
- dane:
- stjerne
- estone:
- star
- eŭske:
- izarra
- filipine:
- star
- france:
- 1. étoile 5. étoile
- galege:
- estrela
- germane:
- Stern 1. Stern 3. Schicksal (Stern) 5. Stern 6. Stelo (Währung)
- guĝarate:
- સ્ટાર
- haitie:
- etwal
- hebree:
- כוכב
- hinde:
- सितारा
- hispane:
- 1. estrella 5. estrella
- hungare:
- csillag
- igbe:
- kpakpando
- indonezie:
- bintang
- irlande:
- réalta
- islande:
- stjörnu
- itale:
- stella 4. star, stella (del cinema)
- japane:
- 星 [ほし]
- jave:
- lintang
- jide:
- שטערן
- kanare:
- ನಕ್ಷತ್ರ
- kartvele:
- ვარსკვლავი
- kazaĥe:
- жұлдыз
- kimre:
- seren
- kirgize:
- жылдыз
- kmere:
- តារា
- koree:
- 스타
- korsike:
- stella
- kose:
- inkwenkwezi
- kroate:
- zvijezda
- kurde:
- stêrk
- latine:
- stella
- latve:
- zvaigzne
- laŭe:
- ດາວ
- litove:
- žvaigždė
- makedone:
- ѕвезда
- malagase:
- kintana
- malaje:
- bintang
- malajalame:
- നക്ഷത്ര
- malte:
- stilla
- maorie:
- whetu
- marate:
- स्टार
- monge:
- lub hnub qub
- mongole:
- од
- nederlande:
- ster
- nepale:
- तारा
- njanĝe:
- nyenyezi
- okcidentfrise:
- stjer
- panĝabe:
- ਸਿਤਾਰਾ
- paŝtue:
- ستوري
- pole:
- gwiazda
- portugale:
- 1. estrela 5. estrela
- ruande:
- inyenyeri
- ruse:
- звезда
- samoe:
- fetū
- sinde:
- تارو
- sinhale:
- තරු
- slovake:
- hviezda
- slovene:
- zvezda
- somale:
- xiddiga
- ŝone:
- nyeredzi
- sote:
- naleli
- sunde:
- bentang
- svahile:
- nyota
- svede:
- stjärna
- taĝike:
- ситора
- taje:
- ดาว
- tamile:
- நட்சத்திர
- tatare:
- йолдыз
- telugue:
- స్టార్
- tibete:
- སྐར་མ་
- ukraine:
- зірка
- urdue:
- ستارہ
- uzbeke:
- yulduz
- vjetname:
- sao
- volapuke:
- 1. stel
- zulue:
- ikhwezi
stelaro
Ŝajna grupo da steloj apartenantaj al unu aŭ pluraj konstelacioj, kiu apartiĝas sur la ĉielsfero por desegni arbitran figuron (stelfiguron). Ĝenerale, tiuj steloj ne estas gravite kunligitaj, nek havas komunan originon, diference de stelamasoj: la Ĉaro estas fama stelaro, kiu apartenas al la konstelacio Granda Ursino; oni vidis la stelaron de Leono en kies mezo brilis la stelo de Regulus [17]; al la suno, al la luno, al la stelaroj kaj al la tuta armeo de la ĉielo [18]; astronomia kalendaro por la dua jarduono 2000 kaj listo de la nomoj de la stelaroj en la latina kaj esperanta lingvoj [19]; la zodiakaj stelaroj [20].
stelfiguro, konstelacio
Rim.: Vidu la rimarkon ĉe konstelacio.
17.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 24a
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 23:5
19. Monato, Boris Kolker: Astronomio por ĉiuj
20. Monato, last: Astrologoj progresas
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 23:5
19. Monato, Boris Kolker: Astronomio por ĉiuj
20. Monato, last: Astrologoj progresas
- angle:
- asterism
- beloruse:
- сузор'е
- bulgare:
- съзвездие
- ĉeĥe:
- souhvězdí
- france:
- astérisme
- germane:
- Sternbild
- hebree:
- קבוצת כוכבים
- hispane:
- asterismo
- hungare:
- csillagzat
- nederlande:
- sterrenbeeld
- pole:
- gwiazdozbiór
- ruse:
- созвездие
- slovake:
- súhvezdie
- ukraine:
- сузір’я
steleto
- 1.
- Malgranda stelo5: ĉapo kun steleto IK ; [la] simboloj necesaj por ĉiuj eŭro-moneroj – 12 steletoj kaj la dato de stampado [21]; okuloj — brilantaj steletoj FK .
- 2.
Asterisko: en la suba tabelo steleto montras la arĥaikajn literojn [22]; steleto (*) signifas, ke la lingvo estis unika kaj ne havas rektajn pralingvojn [23].
21.
Monato, Laimius Stražnickas: Kiam eŭro venos al Litovio?
22. Vikipedio, Greka alfabeto
23. Vikipedio, Programlingvo
22. Vikipedio, Greka alfabeto
23. Vikipedio, Programlingvo
- ĉeĥe:
- hvězdička (symbol)
- france:
- astérisque
- germane:
- Sternchen
- hispane:
- asterisco
- indonezie:
- asterisk
- slovake:
- hviezdička (symbol)
- ukraine:
- зірочка
stelulo
Fama, elstara artisto: televidaj kaj radiaj steluloj kuniĝu por koncerte kunfesti la datrevenon [24]; manko de mono kaj steluloj kondukis la ĉinajn filmojn en embarason [25]; programo kun politikistoj kaj aliaj steluloj pliriĉigis la foiron [26]; tiuj aktoroj mem, nomataj „steluloj“, estis same naive diigataj, kiel sportistoj [27].
24.
Monato, Britio
25. Monato, MU Binghua: Filmomerkato stagnas
26. Monato, Franz-Georg Rössler: Fiere foire
27. I. Efremov, trad. J. Finkel: Horo de Bovo, ĉapitro 3a
25. Monato, MU Binghua: Filmomerkato stagnas
26. Monato, Franz-Georg Rössler: Fiere foire
27. I. Efremov, trad. J. Finkel: Horo de Bovo, ĉapitro 3a
- angle:
- star
- beloruse:
- зорка (вядомы чалавек)
- bulgare:
- звезда
- ĉeĥe:
- filmová hvězda
- france:
- star, vedette (star)
- germane:
- Star
- hispane:
- estrella, artista famoso
- hungare:
- csillag, sztár
- indonezie:
- artis, bintang film, selebritas
- itale:
- star, stella (del cinema)
- nederlande:
- ster
- pole:
- gwiazda, gwiazdor, celebryta
- portugale:
- estrela
- ruse:
- звезда (о человеке)
- slovake:
- filmová hviezda
- ukraine:
- зірка (кіноактор)
falstelo
Brila meteoro, kiu ŝajnas kvazaŭ defalanta stelo: falis falstelo kaj la pensoj de la knabo leviĝis supren al la brilanta meteoro [28]; falstelo traflugis la ĉielon [29]; pri kio vi petus la falantan stelon IK ?
meteoro
aerolito
28.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Du fratoj
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
- beloruse:
- мэтэарыт
- ĉeĥe:
- meteorit, padající hvězda
- france:
- étoile filante
- germane:
- Sternschnuppe
- hebree:
- כוכב נופל
- hispane:
- estrella fugaz
- hungare:
- hullócsilllag
- indonezie:
- bintang jatuh
- pole:
- spadająca gwiazda, meteoryt
- portugale:
- estrela cadente
- ruse:
- метеорит
- slovake:
- lietavica, meteor
- ukraine:
- падаюча зірка
marstelo
(komune)
Stelforma besto vivanta en maro, genro el eĥinodermoj (Asterias): branĉobrakaj ofiuroj (alinome meduzaj marsteloj) [30]; se la marstelo estas eligita el la sistemo, tiam la kalifornia mitulo forpremas la postrestantajn speciojn, kaj la biodiverseco malgrandiĝas [31].
asterio
- angle:
- starfish
- beloruse:
- астэрыя, марская зорка
- ĉeĥe:
- mořská hvězda, mořská hvězdice
- france:
- astérie, étoile de mer
- germane:
- Seestern
- hebree:
- כוכב-ים
- hispane:
- estrella de mar
- hungare:
- tengeri csillag, csillagállatka
- indonezie:
- bintang laut
- itale:
- stella marina
- latinece:
- Asterias
- pole:
- gwiazda morska (rzadkie), rozgwiazda
- portugale:
- estrela do mar
- ruse:
- астерия, морская звезда
- slovake:
- morská hviezdica
- ukraine:
- морська зірка
matenstelo
(komune)
- ĉeĥe:
- Jitřenka
- france:
- étoile du berger, étoile du matin
- germane:
- Morgenstern
- hispane:
- lucero del alba, estrella del alba
- indonezie:
- bintang fajar
- itale:
- stella del mattino
- pole:
- gwiazda poranna, gwiazda zaranna
- slovake:
- Zornička
- ukraine:
- ранкова зоря/зірка, Венера
Polusa Stelo
Stelo en la stelaro Malgranda Ursino, el la helaj steloj la plej proksima al la ĉiela nordpoluso (je proksimume 1˚) (α Ursae Minoris): la Polusa Stelo, gvidanto de navigantoj, faras angulon je 25 gradoj al la horizonto [34]; la Polusa Stelo ne estis videbla, sed mi pli-malpli divenis, kie ĝi troviĝis, kaj decidis sekvi ĝin ien ajn [35].
- angle:
- North star, polestar, Cynosura, Polaris
- beloruse:
- Палярная зорка
- bulgare:
- Полярна звезда
- france:
- étoile polaire
- germane:
- Nordstern, Polarstern
- hispane:
- estrella polar
- hungare:
- Sarkcsillag, Polaris
- katalune:
- Estel Polar
- latinece:
- α Ursae Minoris
- nederlande:
- Poolster
- pole:
- Gwiazda Polarna
- ruse:
- Полярная звезда
pulsostelo
- angle:
- pulsar
- beloruse:
- пульсар
- france:
- pulsar
- germane:
- Pulsar
- hispane:
- púlsar
- indonezie:
- pulsar
- itale:
- pulsar
- pole:
- pulsar
- portugale:
- pulsar
- ukraine:
- пульсар
verda stelo
Figuro de verda, kvinpinta stelo, tradicia emblemo de Esperantismo: la verda stelo ĉesos esti malkuraĝa signo de silento, ĝi fariĝos signo de laboro [37]; la flago de la Civito estas verda, kun blanka kvadrato en la ĉestanga supra angulo, kie situas simetria kvinpinta verda stelo, konforme al la modelo adoptita de la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro, 1905 [38].
37.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto
1907
38. Esperanta Civito: Konstitucio, 2001-06-02
38. Esperanta Civito: Konstitucio, 2001-06-02
- beloruse:
- зялёная зорка
- france:
- étoile verte
- germane:
- Grüner Stern
- hispane:
- estrella verde, estrella de esperanto
- pole:
- zielona gwiazda
vesperstelo
(komune)
- ĉeĥe:
- večernice
- france:
- étoile du berger, étoile du soir
- germane:
- Abendstern
- hispane:
- lucero vespertino, estrella de la tarde
- indonezie:
- bintang senja
- itale:
- stella della sera
- pole:
- gwiazda wieczorna
- slovake:
- večernica
- ukraine:
- вечірня зоря/зірка, Венера
stelamaso
- angle:
- malfermita ~amaso: open cluster. globa ~amaso: globular cluster. star cluster
- beloruse:
- скупнасьць зорак
- ĉeĥe:
- hvězdokupa malfermita ~amaso: otevřená hvězdokupa. globa ~amaso: kulová hvězdokupa.
- france:
- malfermita ~amaso: amas ouvert. globa ~amaso: amas globulaire. amas d'étoiles
- germane:
- malfermita ~amaso: offener Sternhaufen. globa ~amaso: Kugelsternhaufen. Sternhaufen
- hispane:
- cúmulo estelar malfermita ~amaso: cúmulo abierto. globa ~amaso: cúmulo globular.
- slovake:
- hviezdokopa malfermita ~amaso: otvorená hviezdokopa. globa ~amaso: guľová hviezdokopa.
- ukraine:
- зоряне скупчення, скупчення зірок
stelfiguro
Figuro image desegnita de stelaro: la steloj de la ĉielo kaj ĝiaj stelfiguroj ne donas sian lumon [43]. mi ne kredas je influo de planedoj, steloj, stelfiguroj al la homaro [44]; steloj kaj stelfiguroj, kiuj ŝajne tiom silente brilas en la firmamento [45].
stelfiguroj
stelaro, konstelacio
Rim.: Vidu la rimarkon ĉe konstelacio.
43.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 13:10
44. Monato, Mihail Korotkov: Rusa vilaĝo
45. Monato, Paulo Sérgio Viana: Aŭskultu simfonion, aŭskultu la universon
44. Monato, Mihail Korotkov: Rusa vilaĝo
45. Monato, Paulo Sérgio Viana: Aŭskultu simfonion, aŭskultu la universon
- angle:
- constellation figure, asterism figure
- beloruse:
- сузор’е
- ĉeĥe:
- souhvězdí
- france:
- figure de constellation, figure d'astérisme
- germane:
- Sternbild
- hispane:
- figura de una constelación, figura de un asterismo
- hungare:
- csillagkép
- nederlande:
- sterrenbeeld
- pole:
- gwiazdozbiór
- ruse:
- созвездие
- slovake:
- súhvezdie
- ukraine:
- сузір’я