*unu
*unu
↝ 
- 1. ↝
- unu
Numeralo esprimanta la elementan
nombron:
mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn
[1];
unu kaj unu estas du;
unu hako kverkon ne faligas
PrV
;
dolĉa sed ne daŭra odoro, ĝuo de momento
unu
Hamlet
;
du homoj povas pli multe fari ol unu
[2];
unu soldato militon ne faras
PrV
;
la komitaton elektis nur ia unu malgranda
landeto
[3].
(1)
un’
- 2. ↝
-
(senfleksia adjektivo)
Unika: celon ni ĉiuj havas unu kaj klaran DL ; unu leĝo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo [4]; danke la unu gramatikon kaj la unu formon de la plej granda parto de la vortoj, la lingvo havos unu formon ĉe ĉiuj uzantaj ĝin [5]; nur en la unu domo, kiu staris kontraŭ la loĝejo de la […] scienculo, estis tre silente [6]; objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si kaj ne prezentas kune ian unu ideon [7]; koncerne la du kolonojn, la unu maron kaj la bazaĵojn [8]; unucela klopodo. - 3. ↝
-
(nedifina pronomo)
Kp iu2: la pli juna […] estis […] unu el la plej belaj knabinoj [9]; el ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj [10]; ĉia perfortaĵo de unuj regnanoj kontraŭ aliaj restas ĉiam perfortaĵo [11]; unuj objektoj venis en unujn manojn, aliaj en aliajn manojn [12]; ili kuris la unuj post la aliaj.Rim.: Male ol la numeralo unu1, la pronomo unu havas regulajn fleksiojn plurnombre: unuj, unujn; sed escepte ĝia akuzativo ununombra kutime egalas nominativon; kp: unujn mi renkontis en Londono, aliajn en Parizo; sed: unu mi renkontis en Londono, alian en Parizo; unu (t.e. unun) el viaj fratoj lasu ĉe mi [13]. Tiu escepto estas ŝuldata al tio, ke ofte malfacilas distingi la pronomon unu disde la numeralo; tamen sporade (kvankam tre malofte) la logika formo tamen aperas, ankaŭ ĉe la bonaj aŭtoroj: la homo ricevas ŝarĝojn unun post alia [14]; Johano Paŭlo la Dua denove uzis Esperanton kiel unun el la pluraj lingvoj de sia tradicia beno [15]. Antentindas, ke en iuj tiaj pronomaj roloj povas aperi ankaŭ aliaj numeraloj: Mi morthakis per sabro du, kaj du duele; || Unun mi ekbruligis en ligna kabano, || Kiam ni Koreliĉojn kun Rimŝa invadis [16] ‐ tamen nur „unu“ norme posedas fleksiojn plurnombrajn, estante kutime difekta ununombre. [Sergio Pokrovskij] - 4. ↝
-
(determinilo)
Duondifina determinilo, esprimanta „specifecon“ (termino lingvoscienca), t.e. ke temas pri persono aŭ objekto fiksita, tute specifa, sed kies precizan identon oni ne scias aŭ ne volas indiki; ofte uzata por enkonduki en rakonton novan rolulon aŭ cirkonstancon: unu vidvino havis du filinojn [17] (temas pri certa konkreta vidvino; kp la plene nedifinitan „vidvinon kaj orfon ne premu“, kiu celas ne iun specifan, sed ĉian ajn vidvinon); en unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto [18] (kp la ĝenerale nedifinitan „en varmega tago mi amas promeni en arbaro“).certa3, iu 3
Rim. 1: Pliparto da lingvoj kiuj ne havas artikolojn (ekzemple la rusa, Latino, la suoma) normale markas specifecon, kaj normale ne markas la nedifinitecon. Male, la lingvoj posedantaj nedifinan artikolon kutime konfuzas tiujn du determinojn; sekve, iuj gramatikoj kaj multaj okcidentaj esperantistoj konsideras tian uzon de unu „malfacile komprenebla“ kaj evitinda aŭ arkaika PIV2 . Vd en PAG pri „duondifina determino“ kaj en la studaĵo pri la artikolo [19]. [Sergio Pokrovskij]Rim. 2: Ankaŭ en ĉi tiu signifo oni evitas la akuzativan formon unun, kaj eĉ la plurnombran formon unuj; anstataŭe oni preferas uzi la sinonimon certa(j)(n)3. [Sergio Pokrovskij]
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 15:16
5. Zamenhof: Aldono al la Dua Libro de l' Lingvo Internacia
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, la ombro
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 25:16
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
11. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:33
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La vivolongo
15. Kurte, La Ondo de Esperanto, 2002:5 (91)
16. A. Mickiewicz, tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro 2ª, v. 350
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
19. Sergio Pokrovskij: La artikolo
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 15:16
5. Zamenhof: Aldono al la Dua Libro de l' Lingvo Internacia
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, la ombro
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 25:16
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
11. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:33
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La vivolongo
15. Kurte, La Ondo de Esperanto, 2002:5 (91)
16. A. Mickiewicz, tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro 2ª, v. 350
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
19. Sergio Pokrovskij: La artikolo
- afrikanse:
- een
- angle:
- one
- beloruse:
- адзін 2. адзіны
- bretone:
- unan 4. ul, un, ur
- bulgare:
- един
- ĉeĥe:
- jeden, jedna, jedno, první
- ĉine:
- 1. 一 [yī]
- estone:
- üks
- finne:
- 1. yksi 2. yksi ~j estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj: toiset ovat hyviä ja toiset pahoja 3. yksi, toinen 4. eräs
- france:
- un 4. un certain
- germane:
- eins
- hebree:
- אחד
- hinde:
- 1. एक [ēk]
- hispane:
- uno
- hungare:
- egy ~ hako kverkon ne faligas: nem egy vágással döntik le a tölgyet
- indonezie:
- satu
- interlingvae:
- un
- inuktitute:
- ᐊᑕᐅᓯᖅ
- itale:
- uno
- japane:
- 一 [いち]
- katalune:
- u, un ~ soldato militon ne faras: una flor no fa estiu (ni dues primavera)
- keĉue:
- juk
- kekĉie:
- jun
- nederlande:
- een
- norvege:
- en, ett
- okcidentale:
- un
- pole:
- 1. jeden
- portugale:
- um
- ruse:
- один 1. один 2. единственный 3. один 4. один
- slovake:
- jeden, jedna
- svahile:
- moja
- svede:
- en, ett
- tibete:
- 1. གཅིག་
- tokipone:
- wan
- tongae:
- taha
- turke:
- bir
- volapuke:
- bal
*unua ↝
-
Estanta antaŭ ceteraj samspecaj objektoj.
- a)
- Laŭ la spaco: la unua vico en la teatroB ; la unua ĉapitro de libro; loĝi sur la unua etaĝo.
- b)
-
Laŭ la tempo:
unua venis, unua prenis
PrV
;
oni ne forgesas facile sian unuan amon
[20];
la sennuba idilio de […] ŝia unua
juneco
Marta
;
li la unua potence skuis la mondon por nia
ideoZ
.
frua
- c)
- Laŭ la rango: li estas la unua en sia klaso; tiel la lastaj estos unuaj kaj la unuaj estos lastaj [21].
- beloruse:
- першы
- bretone:
- kentañ
- ĉeĥe:
- první, prvý
- ĉine:
- 第一 [dìyī]
- finne:
- ensimmäinen, ensi (ensimmäinen)
- france:
- premier
- germane:
- erst(-er,-e,-es)
- hebree:
- ראשון
- hungare:
- első
- indonezie:
- pertama, kesatu
- itale:
- primo (agg.)
- katalune:
- primer, davanter
- kekĉie:
- xb̕een
- nederlande:
- eerste
- norvege:
- første
- pole:
- pierwszy
- portugale:
- primeiro
- ruse:
- первый
- slovake:
- prvý
- svede:
- första
*unue ↝
- En la unua loko: unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto [22].
22.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
- beloruse:
- па-першае
- bretone:
- da gentañ
- bulgare:
- първо
- ĉeĥe:
- nejdříve, především, za prvé
- finne:
- ensin, ensiksi
- france:
- premièrement, d'abord
- germane:
- zuerst, als erstes, erstens
- hebree:
- ראשית
- hungare:
- először (sorrendben)
- itale:
- innanzitutto, per primo
- katalune:
- en primer lloc, primerament
- kekĉie:
- xb̕eenwa
- nederlande:
- ten eerste, als eerste
- norvege:
- først (och fremst), for det første
- portugale:
- primeiramente, em primeiro lugar
- ruse:
- во-первых
- slovake:
- predovšetkým
- svede:
- först (och främst), för det första
unuo
↝ 
- 1. ↝
-
Abstrakta kvanto, konsiderata kiel la elementa nombro,
kiu servas por formi la ceterajn:
la deko konsistas el dek unuojB
;
skribi ciferon en la kolono de la unuoj;
ne estimante apartajn unuojn, ni neniam venos al grandaj
nombrojZ
.
guto, n-uma prezento.
- 2. ↝
-
Mezurunuo:
la Internacia Sistemo de unuoj;
unu astronomia unuo, kies simbolo estas au, estas la averaĝa distanco inter la Suno kaj la Tero Kosmo ; tempunuo.
- 3. ↝
[23] Neŭtra elemento rilate al multiplike signata operacio.
23.
Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, neŭtra
elemento
24. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, grupo
25. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, Ekzercaro, §447
24. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, grupo
25. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, Ekzercaro, §447
- angle:
- astronomia ~o: astronomical unity 3. unit (element)
- beloruse:
- адзінка
- bretone:
- unanenn Internacia Sistemo de ~oj: Reizhiad Unanennoù Etrebroadel astronomia ~o: unanenn astronomek
- ĉeĥe:
- jednička, jednotka, jednotkový prvek
- finne:
- 1. ykkönen, yksikkö Internacia Sistemo de ~oj: kansainvälinen yksikköjärjestelmä, SI-järjestelmä 2. (mitta)yksikkö 3. ykkösalkio, neutraalialkio
- france:
- unité Internacia Sistemo de ~oj: SI, Système International d'Unités astronomia ~o: unité astronomique
- germane:
- Einheit 3. Einselement
- hebree:
- יחידה
- hungare:
- 1. egyes (szám) Internacia Sistemo de ~oj: SI, Nemzetközi Mértékegységrendszer astronomia ~o: csillagászati egység temp~o: időegység 2. mértékegység 3. egységelem
- indonezie:
- unit Internacia Sistemo de ~oj: satuSatuan Internasional astronomia ~o: satuan astronomi
- itale:
- unità (misura o elemento)
- katalune:
- unitat Internacia Sistemo de ~oj: Sistema Internacional d'Unitats (SI) astronomia ~o: unitat astronòmica (UA)
- nederlande:
- eenheid Internacia Sistemo de ~oj: SI-stelsel astronomia ~o: astronomische eenheid
- norvege:
- enhet Internacia Sistemo de ~oj: SI-systemet astronomia ~o: astronomisk enhet
- pole:
- Internacia Sistemo de ~oj: SI, Międzynarodowy Układ Jednostek Miar 2. jednostka 3. jedynka (element neutralny), element jednostkowy
- portugale:
- unidade
- ruse:
- единица Internacia Sistemo de ~oj: СИ, Международная система единиц astronomia ~o: астрономическая единица (длины)
- slovake:
- jednotka miery
- svede:
- 2. enhet
unuaĵo ↝
- Kio estas unu afero, tutaĵo: la historio pri Babelo estas konata: ekaŭdiĝis pli kaj pli da lingvoj […] kaj la homaro, kiel kolektiva unuaĵo, paŝon post paŝo disiĝis [26]; la kosma unuaĵo [27].
26.
Monato, Jo Haazen: Klareco kaj simpleco, fundamento por nova epoko, 2013
27. Hans-georg Kaiser: Heraklito de Efezo
27. Hans-georg Kaiser: Heraklito de Efezo
- germane:
- Ganzes
unueco
- 1.
- Eco de tio, kio estas nur unu: la dogmo pri la unueco de Dio.
- 2. ↝
- Karaktero de tio, kies ĉiuj partoj kunligiĝas por konsistigi nur unu tuton: la unueco estas la plej grava principo de internacia lingvo; unueco donas fortecon PrV ; romano, kiu havas unuecon (komponi); rompi la ŝtatan, nacian unuecon.
- beloruse:
- 2. адзінства
- ĉeĥe:
- jednota, jednotnost, jednoznačnost
- finne:
- 1. ykseys 2. yhtenäisyys
- france:
- unité (qualité) ~eco donas fortecon: l'union fait la force
- germane:
- Einheit, Einheitlichkeit
- hebree:
- 2. אחידות, אחדות
- hispane:
- unidad (la unidad de varias cosas)
- hungare:
- 1. egyedüliség, egyedülvalóság 2. egység, egységesség
- indonezie:
- kesatuan, persatuan
- itale:
- unità (unione) 1. unicità
- katalune:
- unió, unicitat ~eco donas fortecon: la unió fa la força
- nederlande:
- eenheid (samenhorigheid)
- norvege:
- enighet
- ruse:
- 1. единственность 2. единство
- slovake:
- jednota, jednotnosť
- svede:
- 2. enhetlighet
unuigi ↝
(tr)
- 1.
- Kunigi plurajn objektojn en unu tuton: la animo estas unuigita kun la korpo; unuigi la fortojnB ; ŝi unuigis en si la ĉarmon kaj la saĝon.
- 2. ↝
-
Kunigi per politika, religia, komerca aŭ simila ligo:
la unuigita reĝlando de Granda Britujo kaj Irlando;
la unuigitaj ŝtatoj de Norda Ameriko (Usono);
ni ĵuris labori por reunuigi l'
homaron
[28].
kunfandi, kunmiksi
28.
L. L. Zamenhof: Preĝo sub la Verda Standardo
- beloruse:
- аб'яднаць, злучыць, зьвязаць
- bretone:
- unaniñ
- ĉeĥe:
- sdružit, sjednotit, sloučit
- finne:
- yhdistää
- france:
- unir
- germane:
- vereinigen, einen
- hebree:
- לאחד
- hungare:
- egyesít
- indonezie:
- satumenyatukan mempersatukan
- itale:
- unire
- katalune:
- 1. unir, reunir re~igi: rejuntar, reunificar 2. unificar
- nederlande:
- verenigen, eenmaken
- norvege:
- forene
- ruse:
- объединять, объединить
- slovake:
- spájať, stmeliť, zjednotiť, zlúčiť
- svede:
- 2. förena
unuiĝi ↝
(ntr)
- 1.
- Kuniĝi en unu tuton: la oksigeno unuiĝas kun hidrogeno por naski akvon.
- 2. ↝
-
Kuniĝi per politika aŭ simila ligo:
proponi al ĉiuj amikoj de interpopola justeco
unuiĝi en apartan
grupon
[29];
la Poŝta unuiĝo;
tio alkondukos eble al la unuiĝo de la
homaro
[30].
akordiĝi, asocio, ligo, societo
29.
L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
30. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
30. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
- beloruse:
- аб'яднацца, злучыцца
- bretone:
- en em unaniñ
- finne:
- yhtyä, yhdistyä
- france:
- s'unir
- germane:
- sich vereinigen, zusammengehen
- hebree:
- להתאחד
- hispane:
- unirse, juntarse
- hungare:
- egyesül
- indonezie:
- bersatu
- itale:
- unirsi
- katalune:
- 1. unir-se, ajuntar-se ~iĝo: unió, associació 2. associar-se, aliar-se, coalitzar-se
- nederlande:
- zich verenigen
- norvege:
- forene seg
- ruse:
- объединяться, объединиться, соединяться, соединиться ~iĝo: объединение
- svede:
- förenas
unuaaĵo ↝
- Unuaj produktoj de tero aŭ bestoj en la sezono: kiel unuaaĵon el via pasto alportu oferdone kukon [31].
31.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 15:20
- finne:
- uutinen (uutisvilja, -leipä tms.)
- france:
- prémices
- hungare:
- primőr, első termés
- itale:
- primizia
- katalune:
- primeries
- nederlande:
- primeur (fruit b.v.)
unuaecoZ
- Unua rango: li ne povas doni la unuaecon al la filo de la amata [32].
32.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 21:16
- beloruse:
- першасьць, першынство
- ĉeĥe:
- priorita, přednost
- finne:
- ensimmäisen asema, etusija
- france:
- primauté
- hungare:
- elsőség
- katalune:
- preeminència, primordialitat
- ruse:
- первенство
- slovake:
- prednosť, priorita
unuaulo ↝
33.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 6:1
- ĉeĥe:
- prvotřídní člověk
- finne:
- ensimmmäinen (ihminen)
- hungare:
- élenjáró, első ember
- katalune:
- eminència, excel·lència, autoritat
- nederlande:
- eersteling
- ruse:
- первый (в знач. сущ.)
- slovake:
- popredná osobnosť
unuavenaĵo ↝
34.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:9
- beloruse:
- пачаткі
- france:
- prémices
- hungare:
- primőr, első termés
- itale:
- primizia
- katalune:
- primícies
- ruse:
- начатки
unuhava ↝
imaginara unuo
↝ 
- angle:
- imaginary unit
- ĉeĥe:
- imaginární jednotka
- finne:
- imaginaariyksikkö
- france:
- unité imaginaire
- germane:
- imaginäre Einheit
- hungare:
- képzetes egység
- itale:
- unità immaginaria
- katalune:
- unitat imaginària
- nederlande:
- imaginaire eenheid
- pole:
- jedność urojona, jednostka urojona
- ruse:
- мнимая единица
- slovake:
- imaginárna jednotka
malunueco ↝
-
Plureco,
diseco, malsameco de konsisto, de opinioj...:
unueco estas forteco kaj malunueco estas malforteco
[35].
bunteco2, heterogeneco, malkonkordo
35.
R. Corsetti: Unueco estas forteco kaj malunueco estas
malforteco!, Spegulo, 2008:1
- ĉeĥe:
- rozkol
- france:
- disparité, pluralité
- katalune:
- diversitat, heterogeneïtat, disparitat, mescla
- nederlande:
- onenigheid
- norvege:
- uenighet
- slovake:
- nejednotnosť, nesvornosť, rozkol
mezurunuo
↝ 
Difinita kvanto elektita por taksi per komparo samspecajn kvantojn, kalkulante, kiomoble ili enhavas tiun kvanton aŭ frakcion da ĝi: la metro estas la universala mezurunuo de la longo; bekerelo estas la mezurunuo de radioaktiveco [36].

36.
Monato, Roberto Pigro: La akcidento de Ĉernobilo 30 jarojn poste, 2015
- bretone:
- unanenn vuzuliañ
- ĉeĥe:
- měrná jednotka
- finne:
- mittayksikkö
- france:
- unité de mesure
- hungare:
- mértékegység
- itale:
- unità di misura
- katalune:
- unitat mètrica, unitat de mesura
- nederlande:
- eenheid
- norvege:
- enhet
- pole:
- jednostka miary
- ruse:
- единица измерения
- slovake:
- merná jednotka
monunuo
↝ 
Mezurunuo, servanta por kalkuli monon: komuna monunuo inter 12 el la landoj, apartenantaj al la komunumo [37]; la efikoj de stabila monunuo je la ekonomia vivo estas okulfrapaj [38]; ne eblus prezenti la monunuon stelo sen mallonge skizi la historion de Universala Ligo – la Esperanto-asocio, kiu lanĉis ĝin [39].

37.
Monato, Umberto Broccatelli: De nacioj al ... kio?, 2004
38. Monato, Nelly Masemi: Stabila valuto gravas, 2010
39. Monato, Lawrence Mee: La stelo, 2005
38. Monato, Nelly Masemi: Stabila valuto gravas, 2010
39. Monato, Lawrence Mee: La stelo, 2005
- bretone:
- unanenn voneiz
- ĉeĥe:
- měnová jednotka
- finne:
- rahayksikkö
- france:
- unité monétaire
- hungare:
- pénzegység
- indonezie:
- mata uang
- itale:
- unità monetaria
- katalune:
- unitat monetària
- nederlande:
- munteenheid
- norvege:
- myntenhet
- ruse:
- денежная единица
- slovake:
- peňažná jednotka
mona subunuo ↝
pli ol unu ↝
40.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 14a
- ĉeĥe:
- nejeden
- finne:
- enemmän kuin yksi, usea
- france:
- plus d'un
- itale:
- più d'uno
- katalune:
- alguns
- ruse:
- более одного, несколько
- slovake:
- nejeden
subunuo ↝
- Ono de mezurunuo: centimetro estas subunuo de metro; metro estas subunuo de kilometro.
- bretone:
- isunanenn
- finne:
- alayksikkö, kerrannaisyksikkö (yksikön murto-osa)
- france:
- sous-multiple (d'unité de mesure)
- hungare:
- alegység
- itale:
- sottomultiplo (di misura)
- katalune:
- subunitat
- nederlande:
- onderdeel
- ruse:
- дольная единица измерения
superunuo ↝
- Mezurunuo, kiu estas oblo de la baza: kilometro estas superunuo de metro.
- finne:
- kerrannaisyksikkö (yksikön monikerta)
- france:
- multiple (d'unité de mesure)
- hungare:
- többszörös egység
- itale:
- multiplo (di misura)
- katalune:
- múltiple
- ruse:
- кратная единица измерения
unu post la alia, unu post alia, unu post unu ↝
- france:
- l'un après l'autre
administraj notoj
~a:
Mankas verkindiko en fonto.
~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~aaĵo : Mankas dua fontindiko.
~aeco: Mankas verkindiko en fonto.
~aulo: Mankas dua fontindiko.
~avenaĵo: Mankas dua fontindiko.
~hava: Mankas fontindiko.
~hava: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
imaginara ~o: Mankas dua fontindiko.
imaginara ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~eco: Mankas dua fontindiko.
mezur~o: Mankas dua fontindiko.
mona sub~o: Mankas fontindiko.
mona sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pli ol ~: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas fontindiko.
sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
super~o: Mankas fontindiko.
super~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~aaĵo : Mankas dua fontindiko.
~aeco: Mankas verkindiko en fonto.
~aulo: Mankas dua fontindiko.
~avenaĵo: Mankas dua fontindiko.
~hava: Mankas fontindiko.
~hava: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
imaginara ~o: Mankas dua fontindiko.
imaginara ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~eco: Mankas dua fontindiko.
mezur~o: Mankas dua fontindiko.
mona sub~o: Mankas fontindiko.
mona sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pli ol ~: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas fontindiko.
sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
super~o: Mankas fontindiko.
super~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.