*lig/i PV

*ligi

(tr)
1.
Fiksi, ĉirkaŭvolvi per ŝnuro, ĉeno aŭ alia rimedo, malhelpante liberan movon aŭ disiĝon: [oni] ankron elĵetis kaj ligis al bordo ŝnuregojn [1]; ni ligis garbojn meze de la kampo [2]; Abraham konstruis tie la altaron […] kaj ligis sian filon Isaak [3]; li ligis ŝin al seka arbo kaj […] komencis melki [4]; estis branĉo, kiun li ligis al seka arbo kaj kiun la vento ĵetadis en ĉiujn flankojn [5]; oni ja povas ligi sakon, eĉ se ĝi ne estas plena [6]; liaj manoj tremis kaj li ne povis ligi la bandaĝon [7]; ŝi ligis al li la kravaton [8]. VD:alĉenigi, alglui, alteni, interplekti, kateni, kroĉi, najli, nodi
2.
(figure) Limigi ies liberan agadon, ekz-e kreante al li moralajn devojn: li neniigas ŝian promeson, […] per kio ŝi ligis sian animon [9]; la formo ja neniom nin ligas: se tiu ĉi formo montriĝos erara, ni morgaŭ ĝin ŝanĝos [10]; min ligas terura ĵuro [11]; la nobeleco ligas al vi la manojn [12]; multaj reguloj de ĉiuj naciaj lingvoj […] rigidiĝis, malelastiĝis kaj tial preskaŭ perforte ligas la penson [13]; en eksteraj rilatoj ni ligas nin al neniu politika koncepto [14]; tio ĉi tute senbezone ligus nin (kreus maloportunajn devigojn) [15]; ne nomu min plu majstro, ĉar per tiu morale tro liganta nomo ni malliberigas nian aferon; [16]; leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas PrV . VD:embarasi, limigi2, malhelpi
3.
(figure) Proksime interrilatigi plurajn aferojn.
a)
Kunigi plurajn aferojn per ia rilato de sinsekvo aŭ kaŭzeco aŭ mensa asocio: ĉiu alia espero aŭ revo, kiun tiu aŭ alia persono ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata [17]; mi vin petas ligi la hodiaŭan vesperon kun la tiama kaj rememori, kiel mi sur la genuoj vin petegis [18]; oni decidis ligi la temojn ne nur al aktualaj demandoj en la Esperanto-Movado, sed ankaŭ al pli vastaj problemoj kun internacia karaktero [19]; [en] niaj unuaj jaroj […] la akiro de ĉiu nova Esperantisto estis ligita kun senfina laborado kaj oferado [20]; [lia] morto estas sendube ligita kun tiuj grandaj laboroj kaj malagrablaĵoj, kiujn li prenis sur sin por ni ĉiuj [21]; la Esperantismo estas forte ligita kun certa interna ideo [22]; ĉion, kion mi persone diras aŭ faras, oni ligas kun Esperanto [23]; inter la unuaj demandoj kaj la lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligiteco […] [24]; „ke“ estas konjunkcio kaj ligas du propoziciojn [25]; la domoj brilas fabele kaj ligas sciencfikcion kun natura simpleco [26]. VD:asocii2, kombini2, referenci
b)
Kunigi plurajn personojn per amikaj aŭ samcelaj rilatoj: amikoj, kiujn ligas la sama ideo [27]; [jen] granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas [28]; tiu melankolio […] eĉ helpis lin ligi kun ŝi amikajn, korajn rilatojn [29]; ambaŭ rajdantoj sentis, kvazaŭ intima komunikiĝo ilin ligus al sia respektiva besto [30]; fari ponton, kiu povus pace ligi inter si ĉiujn religiojn ekzistantajn [31]; la plej granda partio de Flandrio […] sukcesis ligi kvaronon de balotantoj al si [32]. VD:arigi, asocii1, kunigi
c)
Ebligi komunikiĝon inter pluraj lokoj: la ĉefa linio de la Danaj fervojoj ligas Kopenhagon kun Korsor [33]; politikistoj havis la absurdan ideon ligi la ĉefstacidomon de Munkeno kaj la flughavenon per magnetŝveba trajno [34]; eta aparato […ebligas] ligi ekranon al la komputilo per ĝia USB-pordo [35]; al ĉiu tekokomputilo eblas ligi ankaŭ normalan muson [36]; alttensiaj lineoj […] ligas landojn kaj regionojn [37]. VD:konekti
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:7
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 22:9
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
7. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, 27
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 30:8
10. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, IV
11. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉapitro dekunua
12. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, akto unua
13. Ivo Lapenna: Retoriko, unua parto
14. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
15. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
18. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
19. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, tria parto
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
21. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
22. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
24. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, 5
25. Monato, Christian Declerck: Kiun vojon?
26. Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo, 2004
27. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
29. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, 17
30. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 18
31. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
32. Monato, Marko Naoki Lins: La Blok blokita ... aŭ ĉu?, 2005
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
34. Monato, Stefan Maul: Gigantismo, 2008
35. Monato, Roland Rotsaert: Pli komforte labori per komputilo, 2008
36. Monato, Zoran ĆIRIĆ: Aĉeti tekokomputilon, 2003
37. Monato, Roland Rotsaert: Semajno pri neelĉerpiĝonta energio, 2007
angle:
tie
beloruse:
зьвязваць, прывязваць
ĉeĥe:
pojit, sjednat, uzavřít, vázat
france:
lier, relier, attacher
germane:
binden 1. anbinden, schnüren, festbinden 3.a verknüpfen 3. verbinden
hispane:
amarrar, enlazar, ligar, atar
hungare:
köt, megköt, összeköt, kötöz, összekötöz
nederlande:
1. vastmaken, vastbinden 2. binden 3.a verbinden 3.b verbinden 3.c verbinden
pole:
1. wiązać, związywać, powiązać, krępować 2. krępować 3.a wiązać, powiązać, łączyć 3.b wiązać, łączyć 3.c łączyć, połączyć
portugale:
1. prender, amarrar 2. prender 3.a ligar, unir 3.b ligar, unir 3.c ligar, unir
ruse:
связывать, связать, привязать
slovake:
spojiť, uviazať, zaviazať
tibete:
སྡོམ བསྡམས བསྡམ སྡོམས་
ukraine:
в’язати, зв’язувати, пов’язувати, прив’язувати, єднати, поєднувати, сполучати

ligo

1.
Tio, kio ligas 2, 3.a3.b; la stato de aferoj aŭ personoj tiamaniere ligitaj: nur vi per sorĉa ligo min katenis [38]; [ŝi] per ĵuro metis ligon sur sian animon [39]; multaj el la Judoj estis en ĵura ligo kun li [40]; leĝa ligo de edzeco [41]; edziĝa ringo […] rememorigadis […] iajn korajn sentojn kaj ligojn, kiuj fornaĝis en neatingeblan malproksimon Marta ; la kamena angulo […] igas la grupojn ĉirkaŭ [ĝi] fari pli malvastan kaj pli intiman ligon kontraŭ la elementoj, kiuj ekstere sovaĝas [42]; nur en harmonia ligo kun la aliaj detaloj, en proporcio kun la tuto, elsaltas [de l' verko] vera arta valoro [43]; la polico tamen serĉis kaj serĉis, ĉu la viktimoj havis ian ligon inter si [44]. VD:asocio2, konekso, konekto, rilato2
2.
La tuto de la personoj ligitaj por komuna celo: la Ligo de Nacioj [45]; la Franca Ligo de Instruado [46]; Skolta Esperantista Ligo [47]. VD:asocio1, societo
3.
KEMFIZ La forto, kiu ligas atomojn ene de molekulo; la maniero, laŭ kiu tiuj atomoj ligiĝas: la grupiĝon de akvaj molekuloj, formitan per ligoj inter la hidrogenaj atomoj, oni nomas clusters, en la angla [48].
beloruse:
1. сувязь 2. зьвяз, саюз, ліга 3. сувязь (хімічная)
ĉeĥe:
sjednání, uzavření (právního aktu), vazba, vázání
france:
1. lien (rapport, relation) 2. ligue 3. liaison (chimique)
germane:
1. Verbindung 1. Verbindung, Verbund 2. Verband, Bund, Liga 3. chemische Bindung
hispane:
enlace, lazo 2. liga
hungare:
1. kötés, kötelék 2. szövetség, liga 3. kötés (vegyi)
nederlande:
1. verbinding, band 2. bond, liga 3. verbinding
nepale:
टाई
pole:
1. więzy, powiązanie, łącznik 2. liga, związek 3. wiązanie
portugale:
1. ligação, união 2. liga
ruse:
1. связь 2. союз, лига 3. химическая связь
slovake:
liga; viazanie, zväz
tibete:
འདོགས བཏགས གདགས ཐོགས་
ukraine:
зв’язок, сполучення, єднання, поєднання, союз, ліґа

ligiĝi

(ntr)
1.
Fiksiĝi per fizika rimedo al io: la proteina toksino ligiĝas al la membrano de ĉeloj en la mezintesto de la larvo, malhelpante ĝian normalan funkciadon [49]; KEM adenozino […] ligiĝas al unu ĝis tri fosfataj grupoj [50].
2.
Limiĝi en sia libereco per morala devo pro mensa limigo: Marion, kiel mia edzino, estos post dek jaroj […] kredeble pli riĉa, ol se ŝi ligiĝos kun Alfred Heathfield [51]; vi nur volus rompi la katenojn, per kiuj viaj spiritoj ligiĝis al tro malvastaj konceptoj [52]; kampuloj, kiuj volas leviĝi super sian staton kaj edzoligiĝi kun domo de nobelo [53]; por kio ligiĝi kun ili por longe? kraĉu sur ilin [54]! fianĉiĝis ― por ĉiam ligiĝis PrV .
3.
Rilatiĝi, asociiĝi: kun tiu eĥo de longepasintaĵa rememoro ligiĝis la malfacila, tremanta de malvarmo spirado de ŝia infano Marta ; se la adverbo anstataŭas vorton, kiu povas ligiĝi kun substantivo nur per ia prepozicio, tiam ankaŭ la adverbo akceptas post si tiun prepozicion [55].
49. Sung Ho CHO: Plibonigo de plantoj per gentekniko, Monato, 1998:5, p. 17a
50. Monato, Vivo: Riboj
51. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, 1891
52. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 10a
53. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, akto unua
54. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
55. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
france:
se lier (à)
germane:
sich verbinden, sich binden
ukraine:
зв’язуватися, з’єднуватися, установлювати зв’язок, зв’язувати себе (обіцянкою і т.п.), прив’язуватися, почувати прихильність

ligilo

1.
Ĉio, kio servas por ligi1: kiu donis liberecon al la sovaĝa azeno, kaj kiu malligis ĝiajn ligilojn [56]? vi perdus ligilon de ŝuo [57]; kiam mi tranĉis la ligilojn li profunde ekĝemis [58];
2.
(figure) Ĉio, kio servas por malhelpe aŭ kunige ligi23: (figure) Mi pasigos vin sub vergo kaj venigos vin en la ligilojn de la interligo [59]; ligiloj de amo [60]; super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco [61]; la ligilo de lia lango malstreĉiĝis, kaj li parolis klare [62]; ligiloj de solidareco [63]; dank' al la parencaj ligiloj, kiuj nin kunigas, mi povos ŝin oftege vizitadi en intimeco de familio [64]; nia lingvo […] servu kiel ligilo inter la popoloj [65]; ligiloj inter pasinteco kaj estonteco [66].
Rim.: En ĝia figura senco „ligilo“ estas ofte anstataŭata de „ligo“. Oni tamen ĝin uzas por emfazi la forton de la malhelpo, kiun ĝi estigas.
3.
KOMP Rimedo por konekti elementojn en datumstrukturo (ligillisto, hiperteksto), aŭ komandojn aŭ subprogramojn: rekta ligilo (en Unikso, dosierujano indikanta la saman indeksnodon); simbola ligilo; la malnova tarifo […] aperas maldekstre sub la ligilo Kotizoj [67]; vi povis registri multajn vizitojn de via retpaĝaro […] la ligilo de La Ondo estas tiel populara [68]. VD:adreso1.b, montrilo, referenco2
4.
MAT En logiko (propozicia kalkulo), simbolo kiu servas por fari unu novan propozicion2.a el unu aŭ pluraj donitaj: ne, kaj, aŭ, se...tiam estas tipaj logikaj ligiloj. semantike al ĉiu logika ligilo respondas logika funkcio (aŭ, alivorte, logika operacio).
Rim.: Memtrudiĝanta analogio estas kompari logikajn ligilojn kun la gramatikaj konjunkcioj; bedaŭrinde, la internacia terminaro matematika rompas la propozician metaforon, kaj tute konfuze atribuas al la vorto „konjunkcio“ specialan sencon de kajo. [Sergio Pokrovskij]
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 39:5
57. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, ĉapitro 13a
58. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, parto 4a
59. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 20:37
60. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥosea 11:4
61. La Nova Testamento, Al la Koloseanoj 3:14
62. La Nova Testamento, S. Marko 7:35
63. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la malferma kunveno de UEA ĉe la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 7a de septembro 1909
64. Henri Vallienne: Ĉu li?, ĉapitro oka
65. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
66. Stellan Engholm: Al Torento, V.
67. Monato, Ŝparu rekotizante nun!, 2012
68. La Ondo de Esperanto, 2003, № 3 (101)
angle:
3. link rekta ~ilo: hard link. simbola ~ilo: symlink (Unix), shortcut (Windows). 4. connective
beloruse:
сувязь
ĉeĥe:
pojítko, pouto, spojení, vazba
germane:
1. Fessel, Schnur 2. Bund 3. Link, Referenz, Weblink rekta ~ilo: harte Verknüpfung, harter Link, Hardlink. simbola ~ilo: symbolische Verknüpfung, symbolischer Link, Softlink. 4. Verknüpfung, logische Verknüpfung
hispane:
3. enlace
hungare:
kötél, kötelék, kapocs
nederlande:
vastbinden
pole:
więzy, łącznik simbola ~ilo: dowiązanie symboliczne (Unix), link (Windows).
ruse:
узы, связь rekta ~ilo: жёсткая связь. simbola ~ilo: символическая ссылка. 4. связка
slovake:
puto, spojenie, väzba
ukraine:
зав’язка (мотузка і т.п.), те, що зв’язує, з’єднувач, з’єднувальний пристрій

lige kun

(prepoziciaĵo)
En ia rilato kun, okaze de, interdepende kun: necesis rekonsideri la neŭtralecon de UEA kaj lige kun tio la mondkoncepton de la oficiala Esperanto-Movado [69]; la jubilea simbolo (Esperanto-melono) estas alternativa simbolo por Esperanto kreita lige kun ĝia centjariĝo en 1987 [70].
france:
en lien avec
germane:
in Verbindung mit, anlässlich, damit verbunden

alligi

(tr)
1.
Fiksi ion ligante al io: li alligas al la vinbertrunko sian azenidon [71]; la akuŝistino prenis kaj alligis al la mano ruĝan fadenon, dirante: ĉi tiu eliris la unua [72]; zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn [73]; [la] kukistinoj alligis nigran krepon al siaj sukerpupoj [74].
2.
Kunigi du aferojn per intima rilato: alligi multe da graveco al io (rigardi kiel tre gravan) PV ; avide ni alligas nin al leĝo [75]; al [la urbo] oni alligis apudajn kamparajn komunumojn [76]; al la rusa imperio oni alligis Krimeon nur aprile 1783 [77].
3.
Kunigi du personojn per forta sento: bone, ke Dio ne alligis al mi la koron de Molly [78]; amikeco […] alligis la du amikinojn […] tiel senpere [79]; vane mi esperis, ke mi ŝin al mi alligos [80]; alligiteco al familio. VD:sindonemo, fideleco.
beloruse:
прывязваць
ĉeĥe:
připoutat, připoutávat, přivázat
france:
attacher (à) al~iteco: attachement (affectif).
germane:
1. anbinden, festbinden 2. verbinden 3. verbinden, an etwas binden
hispane:
enlazar, amarrar, ligar, atar
hungare:
1. odaköt, ráköt 2. kapcsol (átv.), tulajdonít al~iteco: kötődés.
nederlande:
binden, aanbinden binden al~iteco: band.
pole:
1. przywiązywać 2. przywiązywać 3. przywiązywać
ruse:
привязать
slovake:
pripojiť, pripojovať
ukraine:
прив’язувати

amligo

Amrilato: Maslova fumis jam delonge, sed lastatempe, pro sia amligo kun komizo kaj pro tio, ke li forlasis ŝin, ŝi alkutimiĝis drinki [81].
81. L. Tolstoj, trad. V. Sapoĵnikov : Resurekto, 2000
france:
liaison (amoureuse)

ĉirkaŭligi

(tr)
Ĉirkaŭvolvi ion per ligilo: ĉirkaŭligi membron per bandaĝo, bandaĝon ĉirkaŭ membro; elstariĝas ia figuro [... kun] ŝveliĝinta lipo kaj ĉirkaŭligita vango [82]; skarlata silka tuko ĉirkaŭligis liajn korvokolorajn harojn [83]; (evitinde) ĉu virgulino forgesas sian ornamon, aŭ fianĉino sian ĉirkaŭligon (ĉirkaŭligantan aĵon, ekz-e zonon) [84]?
beloruse:
абвязваць
france:
entourer d'un lien
germane:
verbinden (um), umwickeln, umwinden
hungare:
átköt, körbecsavar
nederlande:
inbinden
pole:
obwiązywać
ruse:
обвязать

interligo

1.
Reciproka ligo aŭ rilato de diversaj aferoj: malpacienca ribelo de spirito, kiun premas ia fatala neceso, kun kiu la spirito tamen ĝis nun ne faris ankoraŭ konstantan interligon Marta ; neŭronoj [havas] astronomie grandan nombron da interligoj [85]; li parolas sen senco kaj sen interligo PrV .
2.
POL Ĵura aŭ kontrakta interkonsento pri reciproka helpado, komuna defendo de pluraj regnoj, grupoj, homoj; alianco, kartelo, koalicio, konzerno: interligo de apartaj korporacioj [86].
3.
BIB Kontrakto inter Dio kaj lia popolo, en kiu Dio faras promesojn kaj postulas certan konduton de la popolo: kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj [87]; (figure) ĉu vi havas interligon kun la ĉielo aŭ kun la infero [88]? VD:testamento
85. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Scienco
86. H. Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, 1929
87. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 17:7.
88. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, akto kvina
angle:
3. covenant
beloruse:
1. узаемасувязь 3. запавет
ĉeĥe:
sjednání, uzavření (právního aktu), vazba, vázání
france:
alliance
germane:
1. Zusammenhang 2. Verband 3. Bund
hungare:
1. kölcsönös kapcsolat, összefüggés 3. szövetség
pole:
1. powiązanie, połączenie
ruse:
1. взаимосвязь 3. завет
slovake:
vzájomná väzba
ukraine:
взаємозв’язок

korligo

Ligo, rilato, kiu enhavas bonvolan, koran senton: ŝi havis al li rilaton multe pli korligan ol de simpla onklino al nevo [89].
89. J. Valano [C. Piron]: Ĉu rakonti novele?, 1986
france:
affection

korligita

Ligata3.b per kora, favora rilato: agrikulturistoj tre korligitaj al sia tero [90].
90. G. Mansel: Ĉarma insulo en Pacifiko, Monato, 2014:12, p. 18a
france:
attaché par de l'affection

kunligi

(tr)
Kunigi ligante: la papero […] venis al la presisto, kie ĉion, kio estis skribita sur ĝi, oni presis kaj kunligis en libron [91]; kunligi […] la sorton de l' lingvo internacia kun la estonta kongreso estus tre malprudenta [92]; [li] formetis per sia mano la ŝnuron, kiu kunligis la belajn manojn de la maŭrino [93]; li adiaŭis lin, kunligis siajn armilojn sur mulon, kaj tuj li eliris [94]; ilin kunligas nur ilia laboro [95]; lia penso kaj fantazio kunligis la disajn epizodojn [96]; li […] je la nomo de la leĝo, kunligos la junajn geedzojn per nerompeblaj ligiloj [97]; intimaj interparoloj kunligis la korojn de la du viroj [98]; tiu doloro […] samtempe disigis kaj kunligis ilin [99].
beloruse:
зьвязваць, злучаць
ĉeĥe:
spojit mezi sebou, svázat
france:
assembler (lier ensemble)
germane:
verbinden
hispane:
enlazar, amarrar, ligar, atar
hungare:
össeköt, összekapcsol
nederlande:
samenbinden
pole:
wiązać, związywać, łączyć
ruse:
связать
slovake:
spojiť medzi sebou, zviazať
tibete:
སྦྱར་

kunligo

1.
Ago kunligi kaj tiel estiĝanta rilato: [neniu] povus teni en la kapo tiujn ĉi kunligojn de literoj [100]; la filo estis al li ia kunligo kun la estonto [101]; strange […] mi sentas, ke ekzistas kunligo inter ni kaj ĉiuj homoj de la mondo [102]; al ili mankis kunligo kun la ĉiutaga kaj reala vivo [103]; tiu viro ne suspektu la kunligon faritan inter ni [104]; kriojn aŭ interjekciojn, en kunligo kun la gestoj, pluraj filozofoj kaj lingvistoj prezentis kiel la fontojn de la lingvo [105]; nudaj ekzercaj frazoj sen ia reciproka kunligo [106].
2.
MATMatVort Operacio, kiu ĵetas du objektojn al ilia kunligaĵo 2; la kunligaĵo mem: la kunligo de bildigoj ne estas komuteca.
angle:
2. composition (of applications or relations)
beloruse:
1. сувязь
france:
1. interrelation, liaison 2. composition (d'applications, de correspondances)
germane:
1. Verbindung, Zusammenhang 2. Hintereinanderausführung (von Abbildungen oder Relationen), Verkettung (von Abbildungen oder Relationen)
hungare:
1. összekötés, összekapcsolás 2. egyesítés
pole:
1. wiązanie, związywanie, łączenie 2. składanie (funkcji lub relacji), superpozycja (funkcji lub relacji)
ruse:
1. связь 2. суперпозиция, композиция (отображений или отношений)
slovake:
spoj (let., žel., námor.), spoj (let.| žel.| námor.)
ukraine:
зв’язок, взаємозв’язок

kunligaĵo

1.
Io kunligita: kunligaĵo de deŝiritaj floroj [107]. VD:bukedo, fasko, garbo
2.
MAT
a)
MatVort (de du rilatoj `bb R sub bb E xx bb F` kaj `bb S sub bb F xx bb G`) Rilato `bb R sub bb E xx bb G`, konsistanta el ĉiuj tiaj elementoj `(a,c)`, ke ekzistas almenaŭ unu tia elemento `b in bb F`, ke `(a,b)in bb R` kaj `(b,c)in bb S`: la kunligaĵon de rilatoj `bb R` kaj `bb S` oni signas per `bb S circ bb R` (legu so post ro); la kunligaĵo de rilato `bb R` kun idento-rilato egalas al `bb R` (`bb R circ "id"_(bb E)="id_(bb F)circ bb R=bb R`); la kunligaĵo de du bildigoj mem estas bildigo; la kunligaĵo de bildigo kun ĝia inverso egalas al idento-rilato (`f circ f^-1 = "id"_(bb F)`).
b)
(de du tiaj vojoj `phi` kaj `psi`, ke la fina punkto de `phi` egalas al la komenca de `psi`) Tia vojo `omega`, ke `omega(t)=phi(2t)` por ajna `t le 1//2`, kaj `omega(t)=psi(2t-1)` por ajna `t gt 1//2`.
angle:
2.a product mapping, relative product, composition product (of mapping, relations) 2.b product path
france:
2.a application composée, relation composée, composée (d'applications, de relations) 2.b chemin composé
germane:
1. Verbund (Bündel), Bund, Bündel, Büschel 2.a Produktabbildung, Produktrelation, Produkt (von Abbildungen, Relationen) 2.b Produktweg
hispane:
2.a composición (de funciones)
hungare:
1. kötés 2.a kompozíció 2.b egyesítés
pole:
1. związek, połączenie 2.a funkcja złożona, złożenie (funkcji lub relacji) 2.b droga złożona, iloczyn dróg
ruse:
1. связка 2.a сложное отображение, произведение (отображений, отношений) 2.b сложный путь

kunligano

Ano de la sama ligo2, aliancano: ili ribeligis kontraŭ ni niajn kunliganojn [108].
108. A. Svjentoĥovski, trad. Leono Zamenhof: Aspazio, 1908
france:
allié
germane:
Verbündeter, Genosse

malligi, disligi

(tr)
Liberigi el ligiloj: subite, li disligas la ŝtonon fiksitan sur lia ĉapo kaj, sin klinante al Rozlilio, etendas al ŝi neatendite en siaj kroĉaj fingroj la grandegan diamanton [109]; ŝi levis unu el la staploj […] kaj penseme malliginte ĝin, eklegis la leteron el la supra koverto [110].
109. E. Boirac: Perdita kaj Retrovita, 1904
110. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
разьвязваць, адвязваць
ĉeĥe:
rozvázat
france:
délier
germane:
lösen
hispane:
desamarrar, desenlazar, desligar, desatar, soltar
hungare:
eloldoz, kibont (kötelékből)
pole:
rozwiązywać, odwiązywać
ruse:
развязать, отвязать
slovake:
odpojiť, odviazať, rozviazať
tibete:
གྲོལ་
ukraine:
розв’язати

malligiĝi, disligiĝi

(ntr)
1.
Seniĝi, liberiĝi je ligoj, je embaraso: ŝia harligo malligiĝis PatrojFiloj ; mi replenigadis sufiĉe lian glason, por ke lia lango malligiĝu [111]; tie malligiĝas tia sukero- kaj kafosako tute per si mem, kaj la tuta enhavo ŝutiĝas en vian dorsosakon [112].
2.
Ĉesigi dependon, rilaton: la registaro penas malligiĝi de Usono [113].
france:
se détacher, se délier
germane:
sich lösen

piedligi

(tr)
Interligi ĉe la piedoj por malebligi forkuron: la rajdantoj haltis, senseligis tri ĉevalojn kaj piedligis ilin [114].
114. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
france:
entraver
germane:
hobbeln

ligverbo

LIN Verbo, kies propra leksika valoro estas tre abstrakta aŭ eĉ nenia, kaj kiu servas precipe kiel gramatikilo liganta la subjekton kun predikativo: la verbo „esti“ servas kiel la ĉefa ligverbo en Esperanto; ankaŭ „(far)iĝi“, „resti“, „ŝajni“, „aspekti“, „ aperi“ ktp. povas aperi en la funkcio de ligverbo.
Rim.: La predikativo ne alprenas la finaĵon -n de la akuzativo, do ĝi konservas la nominativon.
angle:
copula, link verb
beloruse:
зьвязка, дзеяслоў-зьвязка
france:
verbe d'état, verbe attributif
germane:
Kopula, Satzband, Bindeverb
ruse:
связка, глагол-связка

administraj notoj

~verbo: Mankas dua fontindiko.
~verbo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.