*testament/o PV

*testamento

1.
JUR Skribaĵo per kiu iu persono deklaras siajn lastajn volojn kaj ordonas pri asigno de la postlasota heredaĵo: faru testamenton pri via domo, ĉar vi mortos [1]; testamento efektiviĝas rilate mortinton, ĉar ĝi neniam efikas, dum vivas la testamentinto [2]; la plenumantoj de la testamento [3]; pro mia testamento, mia propra havaĵo fariĝis la propreco de tiu tro amita virino [4]; okaza komplimento ne iras al testamento PrV .
2.
BIBKRI Nomo de ĉiu el la du partoj de la kristana Biblio: Malnova testamento, Nova testamento.
Rim.: Tiu vortuzo laŭas tre internacian tradukeraron, ŝuldatan al la latinaj mistradukoj tra la greka; la celata senco estas interligo, vorto uzata en la Zamenhofa traduko de la Hebrea Biblio. La koncerna greka termino povas signifi kaj „interligo“, kaj (pli ofte) testamento1; nu, la latinigintoj maltrafis la sencon. En la esperantigo de la Bibliaj tekstoj mem, nur en du epistoloj de Paŭlo aperas testamento2, kie la apostolo (aŭ la greklingvano uzurpinta lian nomon) kalemburas per la du sencoj de la greka vorto: kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elaĉeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredaĵo [5]; sed normale estas uzata la ĝusta vorto „interligo“.
angle:
1. will 2. testament
beloruse:
запавет, завяшчаньне , тэстамэнт
ĉeĥe:
poslední pořízení, poslední vůle, pořízení pro případ smrti, testament, závěť
france:
testament
germane:
1. Testament, Letzter Wille plenumantoj de la ~o: Testamentsvollstrecker. 2. Altes und Neues Testament, die Heilige(n) Schrift(en) des Alten und Neuen Bundes
hispane:
testamento
hungare:
1. végrendelet, testamentum 2. testamentum
japane:
遺言 [ゆいごん], 遺言状 [ゆいごんじょう], 聖約 [ひじりやく]
katalune:
testament
malnovgreke:
διαθήκη
nederlande:
testament
perse:
1. وصیت‌نامه
pole:
1. testament 2. Testament
portugale:
1. testamento
ruse:
1. завещание 2. завет
slovake:
bibl. zákon, posledná vôľa, testament, zmluva, závet
svede:
testamente
ukraine:
заповіт, завіт

testamenti

(tr)
1.
Asigni aŭ ordoni ion al iu per testamento: ĵuru al mi la fidelecon kaj testamentu al mi vian havon [6]; li testamentis sian partoprenon en la negoco al sinjorino Craggs [7]; li malheredis sian nevon kaj testamentis, ke mi estu lia sola heredanto [8]; jen, tion ĉi... ŝi testamentis, ke mi transdonu al vi [9]. VD:heredi1
2.
(figure) Postlasi, transdoni; tradicie ordoni: de unu generacio al la alia estis testamentata la respektego al tiu nomo; [li] testamentis la eposon al la poezia trezoro de la Esperanta kulturo [10].
angle:
1. (distribute by) will
beloruse:
завяшчаць, адпісаць, запаведаць
ĉeĥe:
pozůstavit závětí, sepsat závěť, ustanovit v závěti, zanechat posl. vůli, činit poslední pořízení
france:
léguer
germane:
1. testamentarisch vererben, im Testament hinterlassen, ver­ga­ben 2. hinterlassen
hungare:
1. örökül hagy, hagyományoz 2. hagyományoz
japane:
遺言する [ゆいごんする], 遺贈する [いぞうする], 残し伝える [のこしつたえる]
katalune:
llegar
nederlande:
1. bij testament nalaten 2. nalaten (een waarde)
perse:
وصیت کردن
pole:
1. zapisywać w testamencie 2. przekazywać, zapisywać
ruse:
1. завещать 2. заповедать
slovake:
odkázať závetom, odovzdať ako dedičstvo, zanechať
svede:
1. testamentera
ukraine:
заповідати

Malnova testamento

BIBKRI La unua parto de la kristana Biblio (pli-malpli proksima al la Hebrea Biblio): laŭ la Malnova Testamento la homo ricevis la parolkapablon rekte de sia kreinto [11]; la Codex Vaticanus (Vatikana Kodekso), […] estas unu el la plej antikvaj manskribitaj kodeksoj (el la 4a jarcento) kun preskaŭ la tuta malnova testamento [12]; la Malnova testamento estas tradukita de Zamenhof mem [13].
angle:
Old Testament
beloruse:
Стары запавет, Стары тэстамэнт
ĉeĥe:
Starý zákon
france:
Ancien testament
germane:
Altes Testament
hispane:
Antiguo Testamento
hungare:
Ószövetség, Ótestamentum
indonezie:
Perjanjian Lama
katalune:
Antic Testament, Vell Testament
nederlande:
Oude Testament
perse:
عهد قدیم
pole:
Stary Testament
ruse:
Ветхий завет
slovake:
Starý zákon

Nova testamento

BIBKRI La dua parto de la kristana Biblio (la parto propre kristana): la rektoro […] ordonis, ke Joĉjo traduku sur la klastabulo unu simplan fragmenton el la Nova Testamento [14]. en la nova testamento ne estas eksplicita malpermeso de interezo [15]; ke fidelulo trairas rekte al vivo el la morto, tiu ĉi aserto nur aperas en la nova testamento [16].
14. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 32a
15. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 16
16. Frieder Weigold: Senkorpe post morto, Monato, 2000/04, p. 4
angle:
New Testament
beloruse:
Новы запавет, Новы тэстамэнт
ĉeĥe:
Nový zákon
france:
Nouveau testament
germane:
Neues Testament
hispane:
Nuevo Testamento
hungare:
Újszövetség, Újtestamentum
indonezie:
Perjanjian Baru
katalune:
Nou Testament
nederlande:
Nieuwe Testament
perse:
عهد جدید
pole:
Nowy Testament
ruse:
Новый завет
slovake:
Nový zákon
turke:
İncil

administraj notoj