1Bibli/o

Biblio

BIBREL
1.
Kolekto da antikvaj tekstoj, kies konsisto iom varias laŭ la konfesioj, akceptita en judismo, kristanismo (kaj, certagrade, ankaŭ en islamo) kiel Die inspirita Sankta Skribo.
a)
Hebrea Biblio: li ne hezitis alpreni la teruran laboron, kia estis la traduko de la tuta juda Biblio (nomata Malnova Testamento fare de la kristanoj) [1].
b)
KRI La sankta libro de kristanismo, konsistanta el la Malnova kaj la Nova Testamentoj: la knabo havis la aĝon de nur ses jaroj, sed li jam sciis ion el la Biblio kaj el la piaj psalmoj [2]; la Kristaneco montris al li en la Biblio la konsolon pri eterna vivo [3].
2.
Ekzemplero de tiu libro: Ŝi prenis nur unu solan el la verdaj folioj, portis ĝin hejmen, metis ĝin en sian Biblion, kaj tie ĝi kuŝis, freŝa, ĉiam freŝa, kaj nevelkanta [4].
Rim.: Biblio,1 estas propra nomo, do laŭ gramatiko ĝi devus esti senartikola kaj kun la majuskla B; biblio,2 estas nomo komuna kaj nombrebla: li disdonis la bibliojn al la lernantoj.
beloruse:
1. Біблія 2. біблія
bulgare:
Библия
ĉeĥe:
Písmo svaté, bible
france:
bible
germane:
Bibel
hispane:
Biblia
hungare:
1. Biblia 2. biblia
indonezie:
Alkitab
itale:
bibbia
japane:
聖書 [せいしょ]
katalune:
Bíblia
pole:
1. Biblia 2. biblia
ruse:
1. Библия 2. библия
slovake:
Písmo sväté 1. Biblia 2. biblia
turke:
Kutsal Kitap, Tevrat, Zebur ve İncil
ukraine:
Біблія, Святе Письмо
volapuke:
bib

Hebrea BiblioPIV1

BIBREL
Baza krestomatio de malnovhebrea literaturo (el „libroj“ religiaj, moralaj, folkloraj, poeziaj, historiaj, higienaj, politikaj k.a.), originale verkita en la lingvoj hebrea kaj parte aramea, komuna al judismo kaj kristanismo: Septuaginto estas greka traduko de la hebrea Biblio, la laboro de 70 aŭ 72 helenigitaj judoj en Aleksandrio sub la Ptolemeoj ĉirkaŭ 280 a.K [5]. SUB:Septuaginto, Masora Biblio
Rim.: En tradicia kristanismo iom pli ampleksa versio de tiu kolekto estas konata kiel la Malnova Testamento.
beloruse:
габрэйская Біблія, юдэйская Біблія, Танах
germane:
Altes Testament
hungare:
Héber Biblia
itale:
Antico Testamento
katalune:
Bíblia Hebraica, Tanakh
ruse:
еврейская Библия, Танах

Londona Biblio

BIBESPREL
Esperantigo de Biblio, unue eldonita de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo en 1926; ties Malnova Testamento estas tradukita de Zamenhof el la Masora Biblio kaj redaktita de Biblia komitato (laŭ permeso de Zamenhof mem): la Londona Biblio estas la plej aŭtoritata kaj la plej disvastigita el la bibliaj tradukoj en Esperantujo; la terminaraj diskutoj pri ĝustaj tradukoj en la Londona Biblio bone reflektas la diversajn tendencojn en Esperanto [6].
beloruse:
лонданская Біблія, эспэранцкая Біблія
germane:
Londoner Bibel
hungare:
Londoni Biblia
itale:
bibbia di Londra
katalune:
Bíblia de Londres
ruse:
Лондонская Библия, эсперантская Библия

administraj notoj

Londona ~o: Mankas dua fontindiko.