3jud/o

judo

REL Ano de etno devenanta de la antikvaj hebreoj aŭ de ties religio: tiutage, frumatene, la najbaroj forpelis ĉiujn judojn el iliaj hejmoj al la foiroplaco[1]; Sveda Ruĝa Kruco […] helpis al dekmiloj da hungaroj, judoj kaj nejudoj, saviĝi de la naziaj persekutoj VojaĝImp ; ĉiuj Judoj respondis al la Izraelidoj: […] la reĝo estas nia parenco kaj kial tio ĉagrenas vin [2]? „La afero Jesuo kaj la Judoj“ [3]. ANT:gojoVD:jido (lingvo)
1. Zofia Banet-Fornalowa: Kadiŝ por Jedwabne, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 18-20a
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 19:42
3. Peter J. Tomson, Rob Moerbeek trad.: La afero Jesuo kaj la Judoj. - Antverpeno: FEL, 2001
angle:
Jew
beloruse:
жыд, габрэй, гебрай
bretone:
Yuzev
ĉeĥe:
Žid
ĉine:
犹太人, tr. 猶太人 [yóutàirén]
france:
Juif (subst.)
germane:
Jude
hebree:
יהודי
hispane:
judío
hungare:
zsidó
itale:
giudeo
japane:
ユダヤ人 [ユダヤじん]
katalune:
jueu (subst.)
nederlande:
jood
pole:
żyd, judaista
portugale:
judeu
ruse:
еврей, иудей
slovake:
žid
svede:
jude
ukraine:
жид, єврей, юдей, іудей

juda

Rilata al judoj: inter la aliaj infanoj troviĝis malgranda juda knabino, vigla kaj bona […] sed en unu el la lernofakoj ŝi ne povis partopreni, en la lecionoj de religio [4]; en stratoj de l' komerco, juda lingvo sonis ĉefe VivZam ; malaperis bubo du tagojn antaŭ juda Pasko VivZam ; vidu ilin, la malbenitan judan popolon [5]!
angle:
Jewish
beloruse:
жыдоўскі, габрэйскі
bretone:
yuzev
ĉeĥe:
židovský
ĉine:
犹太 [yóutài]
france:
juif (adj.)
germane:
jüdisch
itale:
giudaico
japane:
ユダヤの [ゆだやの]
katalune:
jueu (adj.)
nederlande:
joods
pole:
żydowski, judajski
portugale:
judaico
ruse:
еврейский, иудейский
slovake:
židovský
svede:
judisk
ukraine:
жидівський, єврейський

judaro

Ĉiuj judoj en iu loko aŭ tutmonde: ĝi [...] estis antitezo al la teorio de la asimilistoj, kiuj asertis, ke la judaro estas nek popolo nek nacio, sed sole religia komunumo [6].
6. N. Z. Maimon: La cionista periodo en la vivo de Zamenhof, Nica Literatura Revuo, 3/4
angle:
Jewry
beloruse:
жыдоўства, габрэйства
ĉeĥe:
židovstvo
ĉine:
犹太 [Yóutài], 希伯來人 [Xībóláirén]
france:
le peuple juif, juiverie (le peuple juif)
hungare:
zsidóság
itale:
il popolo ebraico
katalune:
poble jueu
nederlande:
joodse volk
pole:
diaspora żydowska
portugale:
judaria
ruse:
еврейство
slovake:
židovstvo

judejo, judkvartalo

En iama Eŭropo, parto de urbo, kie oni devigis la judojn loĝi: antikva judejo kun domoj de la 14a al la 16a jarcentoj [7]; la familio de Quan ekloĝis en la domo en fine de 1942, kiam li estis 20-jara, nelonge antaŭ ol la judkvartalo akiris oficialan statuson kiel rifuĝejo el la japanaj invadantoj [8].
angle:
Jewish quarter, ghetto
beloruse:
гетта
ĉeĥe:
ghetto, židovské geto
ĉine:
城中村 [chéngzhōngcūn], 隔都 [gédōu]
france:
juiverie (quartier juif), ghetto (quartier juif)
germane:
Judenviertel
hebree:
רובע יהודי
hungare:
zsidónegyed
itale:
ghetto (ebraico)
katalune:
call, gueto, jueria
nederlande:
jodenwijk
pole:
dzielnica żydowska, getto żydowskie
portugale:
judiaria
ruse:
гетто
slovake:
židovské geto
ukraine:
ґетто

judismo

REL Religio kaj religia kulturo de la judoj: mi diris al Kefas antaŭ ĉiuj: Se vi, estante judo, naciane vivas, kaj ne kiel judoj, kial vi devigas la nacianojn agi laŭ judismo? [9]; fundamente kristanismo kaj judismo predikas la saman unusolan Dion [10]. SIN:judaismo
9. La Nova Testamento, Al la Galatoj 2:14
10. Gerrit Berveling: Pri kelkaj radikoj de la kristana kontraŭjudismo (Peter J. Tomson, La afero Jesuo kaj la Judoj), Monato, jaro 2001a, numero 10a, p. 25a
angle:
Judaism
beloruse:
юдаізм
bretone:
yuzevegezh
ĉeĥe:
judaizmus, mosaizmus, semitizmus, židovské náboženství, židovství
ĉine:
犹太教 [Yóutàijiào]
france:
judaïsme
germane:
Judaismus, jüdische Religion
greke:
ιουδαϊσμός
hebree:
יהדות
hispane:
judaísmo
hungare:
judaizmus
itale:
giudaismo, ebraismo
japane:
ユダヤ教 [ユダヤきょう]
jide:
ייִדישקײַט
katalune:
judaisme
nederlande:
jodendom
pole:
judaizm
portugale:
judaísmo
ruse:
иудаизм
slovake:
náboženstvo a náb. osveta židov
svahile:
Uyahudi
svede:
judendom
ukraine:
іудаїзм, іудейство

Judujo

GEOGHIS La pli suda parto de Palestino: foriris viro el Bet-Leĥem en Judujo, por pasloĝi en la lando de Moab [11]; Mi venigos sur ilin kaj sur la loĝantojn de Jerusalem kaj sur la Judujanojn la tutan malbonon, pri kiu Mi diris al ili, sed ili ne aŭskultis [12]; mi, prokuratoro, jam dek kvin jarojn servas en Judujo [13].
angle:
Judea
beloruse:
Юдэя
ĉine:
犹地亚 [Yóudìyà], 朱迪亚 [Zhūdíyà]
france:
Judée
hispane:
Judea
itale:
Giudea
katalune:
Judea
nederlande:
Judea
pole:
Judea
portugale:
Judeia
ruse:
Иудея

kontraŭjudismo

Malamikeco al la juda religio kaj ĝiaj anoj: pri kelkaj radikoj de la kristana kontraŭjudismo [14]. VD:antisemitismo
14. Gerrit Berveling: Pri la dokumento "Dominus Iesus" de Vatikano, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 18a
angle:
Anti-Judaism
beloruse:
антыюдаізм
ĉine:
排犹 [páiyóu]
france:
antijudaïsme
germane:
antijudaismus
hispane:
antijudaísmo
hungare:
antijudaizmus
itale:
antigiudaismo
nederlande:
anti-judaïsme
portugale:
antijudaísmo
svede:
antijudaism

administraj notoj

~aro: Mankas dua fontindiko.
kontraŭ~ismo: Mankas dua fontindiko.