goj/o

gojo

REL(vulgare) Nejudo: li havas ja gojan kapon, tial li ne komprenas, kion mi aludas Gmn ; Paŭlo predikis ion revolucian: ĉiuj homoj estas filoj de Dio, ne distingeblas judoj de gojoj, grekoj kaj romanoj ne bezonas esti cirkumciditaj por iĝi kristanoj [1]; la koncepto de „elektita popolo“, kiun hebreoj havis kaj poste transdonis al kristanoj, ne estas akordigebla kun sento de egaleco sur la religia tereno […], la koncepto pri gojo konfliktas kun egaleco [2]. VD:pagano, profanulo
1. Monato, Carlo Minnaja: Ankoraŭ Sanktaj Skriboj, 2005
2. Monato, Carlo Minnaja: Mi estas homo, 2007
angle:
goy
beloruse:
гой (няжыд)
ĉeĥe:
gój
france:
goy, goï
germane:
Goi
hebree:
גוי
hispane:
goy
hungare:
gój
itale:
Goy
jide:
גוי
katalune:
Goy
pole:
Goj
portugale:
goy, gói
ruse:
гой
ukraine:
ґой

administraj notoj