pagan/o PV

pagano  

Iu, kiu ne apartenas al monoteisma religio kaj pli specife al judismo, kristanismo, islamo, zaratuŝtrismo kaj maniĥeismo; ano de paganismo: la kompatindulo mortis antaŭ multaj jarcentoj, certe temas pri nekristano, do pagano, tial ili enterigas lin ekster la tombejo [1]; la organizaĵo „Preter pretero“ provis kunigi en publika halo anarkiistojn, paganojn, nereligiulojn, ateistojn, humanistojn […] ; la japanoj estas certe paganoj sen sanktuloj, fremdlingvanoj havas do nenian ŝlosilon (kp sendiulo, ateisto) [2]; (figure) la persona komputilo estis disvolvita […] kaj programita por anglalingvanoj, ne por ni, paganoj, kiuj preferas uzi aliajn idiomojn [3]. VD:gojo, herezulo, profanulo
1. Monato, Walter Klag: Salutinda salminejo, 2013
2. Monato, Yamasaki Seikô: Familia nomo, 2005
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Plurlingva tekstoprilaborado, 2005
angle:
pagan
beloruse:
паганец, язычнік
ĉeĥe:
pohan
france:
païen (subst.)
germane:
Heide (Religion)
hispane:
pagano
hungare:
pogány
nederlande:
heiden
portugale:
pagão
ruse:
язычник
slovake:
pohan
svede:
hedning

paganismo  

REL Praa formo de religio, plej ofte plurdia, tipa por la socioj tribe gentaj aŭ frue sklavismaj, kontraste al historiaj, precipe unudiaj religioj: iu ĉefepiskopo esprimis la opinion, ke paganismo kaj kristanismo ne nepre kolizias, sed estas du facetoj de sankteco [4]; la kristanismo kune kun aliaj monoteismaj religioj ne estas la solaj kaj en la historio kaj nuntempe: paganismo (en Hindio, Japanio ktp.) kaj budhismo ja ne neglekteblas [5]. VD:ŝamanismo
4. Monato, Saliko: Praa religia temo, 2009
5. Monato, Nikolao Gudskov: Ateismo eksterscience, 2011
angle:
paganism
beloruse:
паганства, язычніцтва
ĉeĥe:
paganizmus
france:
paganisme
germane:
Paganismus, Heidentum
hispane:
paganismo
hungare:
pogányság
nederlande:
heidendom
ruse:
язычество
slovake:
paganizmus, pohanstvo
svede:
hedendom

novpaganismo

REL Iu el la modernaj religiaj movadoj, kiuj provas revivigi aŭ restarigi antikvan, ekzemple antaŭkristanan religion: en novpaganismo Belteno estas unu el la ok sunaj festoj [6].
6. Vikipedio, artikolo „Belteno“, 2009-01-02
france:
néopaganisme
germane:
Neopaganismus, Neuheidentum

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.