*religi/o PV

*religio

REL Idearo kaj praktiko de rilatoj inter la homo kaj la transmondo, supernaturaj estuloj, vivo kaj morto, la bazaj valoroj kaj moroj: etna, monda, ŝtata religio; ĉian ofendadon aŭ persekutadon de homo por tio, ke li naskiĝis de alia gento, kun alia lingvo aŭ religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon [1]; en mia infanaĝo mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l'animo, en tiu formo, en kiu instruas mia denaskiĝa religio [2]; en la lasta tempo oni ofte parolis ... pri la nova religio, kiu jam disvastiĝis en ĉiuj pli sudaj landoj [3]; ĉiuj ekzistantaj religioj parolas pri kunfandiĝo de la homaro [4]. SUB:budaismo, islamo, judismo, kristanismo, paganismo. VD:eklezio, fido, konfesio, kulto, rito, sekto
1. L. L. Zamenhof: Nica literatura revuo, 4:6, p. 201-208a
2. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. L. L. Zamenhof: Pri la homaranismo, Ruslanda Esperantisto, 1906:5, p. 102-106a
angle:
religion
beloruse:
рэлігія
ĉeĥe:
náboženství
france:
religion
germane:
Religion
hispane:
religión
hungare:
vallás
indonezie:
agama
japane:
宗教 [しゅうきょう]
nederlande:
godsdienst, religie
pole:
religia
portugale:
religião
rumane:
religie
ruse:
религия
slovake:
náboženstvo
tibete:
ཆོས་ལུགས་
ukraine:
релігія

religia

Apartenanta al la religio, koncernanta la religion: religia dogmo, verko, konscio; religia milito; religia komunumo, grupo, ordeno, lernejo.
angle:
religious
beloruse:
рэлігійны
ĉeĥe:
náboženský
france:
religieux (adj.)
germane:
religiös
hispane:
religioso
hungare:
vallás-, vallási, vallásos ~a komunumo: vallási közösség.
indonezie:
agamis, religius
japane:
宗教上の [しゅうきょうじょうの], 宗教的な [しゅうきょうてきな], 信心深い [しんじんぶかい], 敬虔な [けいけんな], 細心な [さいしんな], きちょうめんな
nederlande:
godsdienstig, religieus
pole:
religijny, pobożny, bogobojny
ruse:
религиозный
slovake:
náboženský
tokipone:
sewi
ukraine:
релігійний, побожний

religiulo

1.
Homo serioze kaj profunde religia: ĉiu vera religiulo, humanisto aŭ framasono, kiu el la anaro de la parolantoj kaj revantoj transiras al la anaro de la efektivigantoj, fariĝas per tio „homarano“ [5]; „Liberiga Stelo“ forpuŝas el sia mezo militistojn kaj dogmajn religiulojn [6]; kiuj neniam aŭdas alian vidpunkton, ol tiun, kiu estas defendata en la organoj de ilia partio, tiuj riskas fariĝi kredemuloj, similaj al religiuloj [7].
2.
(evitinde) Ano de religia ordeno aŭ kongregacio; monaĥo.
Rim.: Tiusenca vortuzo estas nelogika kaj nekomprenebla por ne-okcidentano. [Sergio Pokrovskij]
5. L. L. Zamenhof: Pri la homaranismo, Ruslanda Esperantisto, 1906:5, p. 102-106a
6. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, „Liberiga Stelo“ al la Verdruĝuloj, Celo kaj rimedoj
7. Lanti: superpartieco
angle:
religious person
beloruse:
1. набожны чалавек
ĉeĥe:
nábožný čl., příslušník církve
france:
1. dévot (subst.), homme religieux
germane:
1. religiöser Mensch
hispane:
religioso, religiosa
hungare:
1. vallásos ember
japane:
宗教家 [しゅうきょうか], 修道者 [しゅうどうしゃ], 信心家 [しんじんか]
pole:
1. człowiek wierzący, człowiek pobożny, człowiek bogobojny, wierny
ruse:
1. набожный человек
slovake:
príslušník cirkvi
ukraine:
релігійна людина

alireligiano, alireligiulo

REL Tiu, kiu havas alian religion ol la koncernato: konsekvence ĉiu religio devas rigardi ĉiujn alireligiulojn kiel pekantojn kontraŭ la ordonoj de Dio [8].
8. L. L. Zamenhof: Pri la homaranismo, Ruslanda Esperantisto, 1906:5, p. 102-106a
beloruse:
іншаверац
ĉeĥe:
jinověrec
france:
infidèle (adepte d'une autre religion)
japane:
他宗教の信者 [たしゅうきょうのしんじゃ], 他教信徒 [たきょうしんと]
pole:
innowierca, różnowierca
slovake:
inoverec
ukraine:
іновірець

kontraŭreligia

Kiu malfavoras religiojn, kontraŭas ilian influon kaj parolon en socio: nia generacio havis aŭ tradician religion, aŭ tiun alian religion, kiu estis kontraŭreligia sciencismo [9].
9. C. Piron: Ĉu li venis trakosme?, 1980
angle:
anti-religious
beloruse:
антырэлігійны, антыклерыкальны
france:
antireligieux, anticlerical
hispane:
antirreligioso
pole:
antyreligijny
ukraine:
антирелігійний

*samreligiano

Ano de la sama religio kiel aliaj koncernatoj; samkonfesanto: la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj [10].
angle:
coreligionist
beloruse:
адзінаверац
ĉeĥe:
příslušník stejné církve
france:
coréligionnaire
germane:
Glaubensbruder
hispane:
correligionario
hungare:
hitsorsos, hittestvér
japane:
同宗者 [どう宗者]
katalune:
correligionari
nederlande:
geloofsgenoot
pole:
współwyznawca
ruse:
единоверец
slovake:
spoluveriaci
ukraine:
одновірець, єдиновірець

senreligiulo

REL Homo, kiu religion ne havas, ne agnoskas, ne praktikas: infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en la koro tian feliĉon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas la preĝejo, la tradiciaj moroj, la posedado de Dio en la koro [11]. VD:agnostikulo, sendiulo
11. E. Privat: Vivo de Zamenhof, 1920
angle:
irreligious person
beloruse:
бязбожнік, няверуючы, атэіст
france:
sans religion (subst.)
hispane:
aconfesional
japane:
無宗教者 [むしゅうきょうしゃ], 無信仰者 [むしんこうしゃ]
pole:
ateista, agnostyk, bezwyznaniowiec
ukraine:
невіруючий (у знач. ім.), атеїст, безбожник

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sam~ano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.