1kult/o PV

kulto

1.
REL Religia ceremoniaro, diservado, plenumo de rito: Ramzes […] konvertiĝis al la kulto de la diino Istar [1]; [li] parolis kun fervora elokventeco pri la pureco kaj la beleco de la origina Jehova-kulto [2]; nekonata al li kaj mistera kulto al Kristo [3].
2.
(figure) Respektego, kvazaŭreligia adorado: la plej agrabla kulto estas la plezuro, la plej dezirinda ofero la amo [4]; li dediĉis al la du orfinoj kaj precipe al Reĝino kulton, kiu altiĝis ĝis adorado [5]; la muzikemaj membroj de nia familio ĝuas la bruan kulton de Wagner [6]; Dresdeno […] havas kvazaŭ kulton por li, neniu povas tiel facile, kiel der Herr Baron von Kirsanov, ricevi bileton en la kortegan kapelon [7]; amo trakuris lin, kiel fajro, […] miksita kun ia stranga sento de sopiro, adoro, kulto kaj pasio [8].
angle:
1. cult (system of religious worship) 2. devotion, homage, worship
beloruse:
культ
ĉeĥe:
kult, uctívání, zbožňování
ĉine:
[fù] 2. 祭礼 [jìlǐ], 祭禮 [jìlǐ], 虔信 [qiánxìn]
france:
culte
germane:
1. Kultus, Gottesverehrung 2. Kult, Verehrung
hispane:
culto
hungare:
1. kultusz, istentisztelet, vallásgyakorlat 2. kultusz, imádat
japane:
礼拝 [れいはい], 祭式 [さいしき], 崇拝 [すうはい], 礼賛 [らいさん]
nederlande:
1. cultus, eredienst 2. verering
pole:
kult
portugale:
culto
rumane:
cult
ruse:
культ
slovake:
kult
ukraine:
культ, поклоніння

kulti

(x)
Honori per kulto, adori: kulti Dion; la sinagogo mem havos sian lokon precize tie, kie oni dum jarcentoj kultis kristane [9]; (figure) [li] komencis simple preskaŭ kulti ŝin en la animo, kiel iun superhoman estaĵon [10]; (figure) por alpreni kredon paganan, ŝi certe kultus unuarange al tiu unuaranga beno de l’ soluloj: la dio Telefono [11]. VD:apoteozi, glori, omaĝi
angle:
idolize, venerate, worship
beloruse:
пахваляць, пакланяцца, мець культ
ĉeĥe:
mít úctu, uctívat
ĉine:
崇拜 [chóngbài], 拜 [bài], 倾慕 [qīngmù], 傾慕 [qīngmù], 崇奉 [chóngfèng]
france:
adorer, rendre un culte à
germane:
Kult treiben, kultisch verehren, verehren
hispane:
honrar (con culto)
hungare:
kultuszt gyakorol, kultuszt csinál, imád
japane:
祭る [まつる], 礼拝する [れいはいする], 崇拝する [すうはいする], 礼賛する [らいさんする]
nederlande:
vereren
pole:
wielbić, czcić
rumane:
adora, închina
ruse:
возвести в культ, поклоняться
slovake:
uctievať
ukraine:
сповідувати культ, поклонятися

idolkulto

REL Kulto, adoro de idolo: iradi en diboĉoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj [12]; la urbego Babel kun sia brua interpuŝiĝado kaj kun sia idolkulto ne allogas min [13]; celo de ilia militiro estis, elradikigi la idolkulton de la Ĥamidoj kaj Kuŝidoj [14].
beloruse:
балвахвальства, ідалапаклонства, ідалатрыя
ĉeĥe:
idolatrie, modlářství
france:
idolatrie
germane:
Idolkult
japane:
偶像崇拝 [ぐうぞうすうはい]
pole:
bałwochwalstwo
rumane:
idolatrie
slovake:
modloslužba, modlárstvo
ukraine:
ідоловірство, язичництво, поганство

personkulto

POL Troa idealigo kaj laŭdado de regnestro, grupestro aŭ ajna gvidanto: komenciĝis eksterproporcia personkulto ĉirkaŭ Zamenhof – „Nia Majstro“ [15]; domaĝa estas certa personkulto ĉirkaŭ Ivo Lapenna [16]; la fia usona plutokratio ŝajnas al mi malpli abomena ol la iraka personkulto [17]; la Malvarma Milito, la kreskanta influo de la soveta personkulto, la histeria ĉasado de „titoistaj agentoj“ kaj, ne malplej grave, la kampanjo kontraŭ kosmopolitismo kaj cionismo (!) – ĉio kaŭzis, ke ankaŭ la Esperanto-Movado devis unue submetiĝi kaj fine silenti [18].
beloruse:
культ асобы
ĉeĥe:
kult osobnosti
ĉine:
个人崇拜 [gèrénchóngbài], 個人崇拜 [gèrénchóngbài]
france:
culte de la personnalité
germane:
Personenkult
japane:
個人崇拝 [こじんすうはい]
pole:
kult jednostki
rumane:
cultul personalității
slovake:
kult osobnosti

administraj notoj