*glor/i

*glori

(tr)
Honori iun donante al li grandan famecon, konigante ĉien lian indecon, publikigante sian admiron; laŭdegi: mi gloris la Eternulon, la Dion de mia sinjoro Abraham [1]; gloru la forton de Dio [2]! atletoj fakte estas […] gloritaj ikonoj de individuismo [3]; mi ĝojus, se min glorus la popolo Ifigenio ; gloru la noblan hegemonon MkM ! VD:honori, laŭdi, ovacii
angle:
glorify
beloruse:
славіць, услаўляць, праслаўляць
ĉeĥe:
slavit, velebit
ĉine:
[sòng], 嘉許 [jiāxǔ], 讚譽 [zànyù], 闁 [bāo], 褒 [bāo]
france:
glorifier, rendre gloire (à)
germane:
rühmen, ehren, preisen
hispane:
glorificar
hungare:
dicsőít, magasztal
japane:
ほめたたえる, 称賛する [しょうさんする], 顕彰する [けんしょうする], 栄光をたたえる [えいこうをたたえる]
nederlande:
eren, roemen
portugale:
glorificar, celebrar
ruse:
славить, прославлять
slovake:
oslavovať, velebiť
turke:
ululamak, yüceltmek
ukraine:
славити, прославляти, віддавати шану/честь, хвалити, величати, звеличувати

sin glori

Malmodeste laŭdi sin mem: kiu nenion valoras, plej multe sin gloras PrV kiu mem sin gloras, malbone odoras PrV . VD:fanfaroni, fieri, vanta.
beloruse:
выхваляцца
france:
se glorifier, s'enorgueillir, se targuer
germane:
sich rühmen kiu mem sin ~as, malbone odoras: Eigenlob stinkt.
hungare:
dicsekszik
nederlande:
pochen
portugale:
ufanar-se
ruse:
хвалиться, похваляться, кичиться

gloro

1.
Famobrilo; admiro de la plejmulto por ies merito, talento, genio: ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos [4]; ili turniĝis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis en nubo [5]; pro la gloro de Allah, kies nomo estas benita FK ; ĉu vin tiklas gloro kaj honoro [6]? la societo […] invitas parolantojn kun nacia aŭ internacia gloro FK ; en la komenco de la jaro 1887 […] Volapük havis en la tuta mondo grandegan gloron kaj rapidege progresadis FK ; oni ne pagas per gloro al sia tajloro PrV bona gloro pli valoras ol oro PrV .
2.
Gloriga persono aŭ afero; fierindaĵo: longe, ho, restu vi gloro de la naci', sur reĝa seĝ' FK ! Li estas via gloro, kaj Li estas via Dio, kiu faris por vi tiujn grandajn kaj timindajn aferojn [7]. VD:espero3, ĝojo2.
angle:
glory
beloruse:
слава
ĉeĥe:
chlouba, sláva
ĉine:
名誉 [míngyù], 光 [guāng]
france:
gloire, célébrité, fleuron
germane:
Ruhm, Ehre, Preis (Ehre)
hispane:
gloria
hungare:
dicsőség
japane:
栄誉 [えいよ], 称賛 [しょうさん], 栄光 [えいこう], 栄誉をもたらすもの・人 [えいよをもたらすもの・じん], 誇り [ほこり]
nederlande:
eer, roem
portugale:
glória
ruse:
слава
slovake:
sláva
ukraine:
слава, честь, шана, хвала

glora

1.
Posedanta gloron: David agis pli prudente ol ĉiuj servantoj de Saul, kaj lia nomo fariĝis tre glora [8]; la religio inspiris grandan parton de la kultura trezoro de la homaro: glorajn majstroverkojn de arto, muziko kaj literaturo [9]; „milito“ ― vorto mita kaj magia, glora por la patriotoj [10]; kelkaj el la plej gloraj kaj famaj brazilaj poetoj, kiuj meritas esti konataj [11]. VD:fama, prestiĝa.
2.
Donanta gloron, gloriga: kun la soldatoj li celebris mesojn kaj preĝis por ilia glora venko [12]; malgraŭ kompleta malvenko [ili] konsideras la tagon sankta kaj glora [13]; kvin gloraj jaroj [14]; finiĝis la plej glora epizodo en la historio de nia Serenega Respubliko [15].
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 18:30
9. Albisturo Kvinke: Sobraj pensoj de sobrulo, Monato, 2000/03, p. 22
10. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
11. Monato, Garvan Makaj: Inspira antologio, 2008
12. Monato, Jomo Ipfelkofer: Postaj tempoj eble pli bone komprenos min, 2009
13. Monato, Bardhyl Selimi: Memorante miton, 2008
14. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 8
15. Monato, Albisturo Kvinke: Mallonga historio de la evonima milito, 2006
angle:
glorious
beloruse:
слаўны, услаўлены
ĉeĥe:
slavný
ĉine:
[xuǎn], 曜 [yào], 耀 [yào]
france:
glorieux, illustre
germane:
rühmlich, glorreich
hungare:
dicső, dicsőséges
japane:
栄光ある [えいこうある], 輝かしい [かがやかしい]
nederlande:
eervol, roemrijk
portugale:
glorioso
ruse:
славный, прославленный
slovake:
slávny
ukraine:
славний, прославлений, сповнений слави, знаменитий

glore

Laŭ glora maniero: li glore venkis [16]; ne glore estas serĉi sian gloron [17]; la urbo Ĝenevo […] multajn fojojn glore enskribis sian nomon en la historion de […] internaciaj aferoj [18].
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 25:27
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
beloruse:
слаўна
ĉeĥe:
slavně
france:
glorieusement
germane:
rühmlich, glorreich
hungare:
dicsőségesen, dicső módon
japane:
栄光に満ちて [えいこうにみちて], 輝かしく [かがやかしく]
nederlande:
eervol, roemrijk
portugale:
gloriosamente
ruse:
славно
slovake:
slávne
ukraine:
зі славою, у славі

glorigi

1.
(io) Esti la kaŭzo de la granda fameco, ĉiekonateco de iu aŭ io: vi plenumos verkon, kiu glorigados vian nomon, ĝis estingiĝos la suno [19].
2.
(iu) Instigi gloradon al: ili same volis glorigi entuziasmulojn, kiuj aperas en ĉiuj tempoj kaj sub ĉiuj reĝimoj [20]; registaroj tute senhonte glorigas sin [21].
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
20. Monato, Nina Korĵenevskaja-Gouriou: Kial lundo ekas sabate?, 2006
21. Monato, Karles Berga kaj Molina: Ĉu bojkoto? (2), 2008
beloruse:
услаўляць, праслаўляць
ĉeĥe:
proslavit
ĉine:
[sòng], 标榜 [biāobǎng]
france:
concourir à la gloire (de)
germane:
rühmen
hungare:
dicsőséget szerez
japane:
栄誉を与える [えいよをあたえる], 栄光をもたらす [えいこうをもたらす]
nederlande:
roemen, eren
ruse:
прославить, сделать известным
slovake:
presláviť
ukraine:
прославляти, звеличувати

malglori

(tr)
Misfamigi; diskonigi la malbonan famon de iu aŭ de io: malglori friponon.
beloruse:
ганьбаваць, ганьбіць, зганьбіць, аганьбаваць, няславіць, абняславіць
ĉeĥe:
potupit, zahanbit
ĉine:
謾罵 [mánmà], 呰 [zǐ]
france:
décrier, dénoncer (vilipender), vilipender
germane:
schmähen, verfemen
hungare:
ócsárol, szid
japane:
けなす, 中傷する [ちゅうしょうする], 名誉を傷つける [めいよをきずつける]
nederlande:
onteren
portugale:
desonrar, infamar
ruse:
опозорить, обесчестить, обесславить
slovake:
potupiť, zahanbiť
ukraine:
ганьбити, безчестити

malgloro

Malbonfamo, malŝato de la plejmulto por ies morala aŭ intelekta valoro: akiri, meriti malgloron; en ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio […] per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo […] [22].
22. La Nova Testamento, II. Korintanoj 6:8
beloruse:
ганьба
ĉeĥe:
hanba, potupa
ĉine:
[diàn], 恥辱 [chǐrǔ]
france:
honte, infamie
germane:
Schmach, Schande
hungare:
gyalázat, csúfság
japane:
不名誉 [ふめいよ], 恥辱 [ちじょく]
nederlande:
oneer, infamie
portugale:
desonra
ruse:
позор, бесчестие, бесславие
slovake:
hana, potupa, zneuctenie
ukraine:
ганьба, безчестя

malglora

Havanta malgloron: la dramo de Nobel prezentas imponan dramigon de la tordado de doktrinoj en tiu malglora periodo de la „kristana“ Eŭropo [23].
23. Monato, Donald Broadribb: Bone prezentita dramo malkvietiga, 2004
beloruse:
ганебны
ĉeĥe:
potupný
ĉine:
不出名 [bùchūmíng], 可恥 [kěchǐ]
germane:
unrühmlich, schmählich
hungare:
dicstelen
japane:
不名誉な [ふめいよな], 汚辱に満ちた [けが辱にみちた]
nederlande:
eerloos
portugale:
inglório
ruse:
позорный, бесславный
slovake:
potupný
ukraine:
ганебний

malglorigi, senglorigi

Esti kaŭzo de malbonfamo por iu: kriante post la sangoverŝado „Allahu Akbar“ (pli malpli „Gloras dio“), ili pleje malglorigis sian dion [24].
24. Monato, Paul Gubbins: Ni estas Charlie, 2015
beloruse:
ганьбіць, зганьбіць
ĉeĥe:
potupit, zahanbit
france:
déshonorer
germane:
mit Schmach überhäufen, mit Schende überhäufen
hungare:
gyalázatot hoz rá
japane:
名誉を汚す [めいよをけがす], 名を落とす [なをおとす], 不名誉をもたらす [ふめいよをもたらす]
nederlande:
onteren
ruse:
опозорить
slovake:
potupiť, zahanbiť

malgloriga

Donanta malgloron.
beloruse:
ганебны
ĉeĥe:
potupný
ĉine:
不光彩 [bùguāngcǎi], 无耻 [wúchǐ]
france:
déshonorant
germane:
schmählich, schändlich
hungare:
gyalázatot hozó
japane:
名を汚す [なをけがす], 屈辱的な [くつじょくてきな]
nederlande:
onterend
ruse:
позорящий
slovake:
potupný

administraj notoj

mal~i: Mankas fontindiko.
mal~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~o: Mankas dua fontindiko.
mal~a: Mankas dua fontindiko.
mal~igi, sen~igi: Mankas dua fontindiko.
mal~iga: Mankas fontindiko.
mal~iga: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.