Jid/o

Jido

LINPIV1
Lingvo uzata de orienteŭropaj judoj, ĝermana (germandevena), tamen enhavanta multajn hebreajn kaj slavajn vortojn: la Jida skribo uzas hebrean alfabeton; en jido al la germana W respondas ne „vavo“, sed duliteraĵo „cvej vovn“ [1]; kiujn lingvojn sciis Ludoviko Zamenhof? ― liaj gepatraj lingvoj estis la rusa kaj la jida [2]; nepris instrui al la infano la polan lingvon, ĉar hejme ili ĉiam parolis jide [3]. VD:hebrea lingvoSIN:judgermana lingvo
1. Vikipedio, W
2. Monato, Boris Kolker: La gepatra de Zamenhof, 2003
3. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Listo de Sendler, 2004
angle:
Yiddish
beloruse:
ідыш
bulgare:
Идиш
ĉine:
意第緒語 [yìdìxùyǔ], 意第緒語 [Yìdìxùyǔ]
france:
yiddish
germane:
Jiddisch
hebree:
יידית, יידיש
hungare:
jiddis
itale:
yiddish
katalune:
jiddisch, judeoalemany (subst.)
nederlande:
Jiddisch
pole:
jidysz
portugale:
Iídiche
ruse:
идиш
svede:
jiddisch

jida

1.
(la jida) Jido: la hejma lingvo de la aŝkenazoj estis la jida lingvo [4]; la jida komence estis la lingvo de judoj, kiuj, venante el romanidaj landoj, establiĝis ĉe la Rejnvalo ĉirkaŭ la 11-a aŭ la 12-a jarcento [5].
2.
Rilata al Jido, ĝiaj parolantoj, ties kulturo: [li] eltiris el stako da paperoj la jidan gazeton [6]; okcidentanoj ne povu plendi, ke ĉiu signo pri juda kaj jida kulturo malaperis [7].
germane:
1. das Jiddische 2. jiddischer

administraj notoj

pri Jid/o :
  Mi ne vidas pravigon por la skribo per majusklo (same,
  kiel por Sanskrito, Latino ks).
  [MB]
pri Jid/o :
  Ja temas pri propra nomo, same kiel Sanskrito, Volapuko, Esperanto, Glagolico. Oni povus akademie
  decidi ke proprajn nomojn de skriboj kaj lingvoj alie ol de personoj kaj lokoj oni skribu minuskle,
  sed ĝis tiam ni strebu regulecon en la vortaro.
  [WD]