1element/o
elemento
- 1.
-
Baza parto aŭ substanco de tutaĵo:
la elementoj de elektra pilo;
la intelektaj elementoj de la socio;
en la landon alfluis fremdaj elementoj
[1];
tiu rezono enhavas en si elementon de necertecoZ
.
- a)
Ĉiu el la bazaj ioj (substancoj, fenomenoj), el kiuj, laŭ kredo de la antikvuloj, konsistas aŭ estas farita la universo: grekaj filozofoj konis kvar elementojn: aeron, fajron, akvon kaj teron; la ĉina medicino klasifikas ĉiujn aferojn laŭ la kvin elementoj – metalo, akvo, ligno, fajro kaj tero [2].
- b)
- Natura medio kiun konsistigas tia elemento1.a en tiu tago la ĉielo forpasos kun muĝa bruego, kaj la elementoj brulante solviĝos, kaj la tero kaj la faritaĵoj en ĝi forbrulos [3]; (figure) li estas en sia elemento kiam li parolas pri sociologio.
- c)
- La materia parto de natura fenomeno (ventego, inundo, tertremo, erupcio ktp) kiu manifestiĝas kiel nehaltigebla kaj superhoma detrua forto: la ekstere furiozantaj elementoj; oni diras, ke ŝipo povos veturi kontraŭ la vento kaj malbonvetero, ke ĝi estos potenco kontraŭ la elementoj [4];
- d)
Substanco supozata simpla, kaj konsistanta el samsubstancaj eroj.
ĥemiaj elementoj
perioda tabelo de ĥemiaj elementoj
- e)
Ĉiu el la plej necesaj kaj plej simplaj principoj de scienco, per kiuj oni komencas la instruadon pri ĝi: elementoj de fonetiko, gramatiko, fiziko.
- 2.
[5] Ĉiu el la objektoj apartenantaj al aro: la aro signita per {a,b} enhavas du elementojn; la nombro π estas elemento de la aro de reeloj.
aparteni
- 3.
[6] (de (n,p)-matrico) Termo, koeficiento: (n,p)-matrico enhavas np elementojn; ĉiuj elementoj de nulmatrico egalas al 0.
Rim.: Tiu internacia termino troviĝas ankaŭ en [7]. Estas la sama problemo kun ĝi, kiel estas kun „vico“, „opo“, „familio“ aŭ „polinomo“: la naciaj lingvoj uzas preskaŭ indiferente, sed nekohere inter si, terminojn de la tipo „termo“, „elemento“, „koeficiento“, „membro“ ks. „Elemento“ estas aparte malbonvena pro ĝia kolizio kun la arteoria senco, des pli ke gravas ne konfuzi opon aŭ matricon kun aro. „Termo“ ne plaĉas al la ĝerman- kaj slav-lingvanoj pro ĝia troa ligiteco kun adicio, same kiel aliajn ŝokus „faktoro“, dum ili facilanime akceptas „koeficiento“. Tamen ĉi-lasta ĝuste ŝokas, kiam ne plu klare aperas, al kiu grando, ĝi multiplike aplikiĝas (do uzi ĝin por matrico implicite resendas al „matrico de lineara ekvaciaro“, kio estas nur unu aplikkampo de matricoj). „Membro“, „ano“ aŭ eĉ „ero“, povus esti solvoj al tiu problemo, sed ŝajne ne estas uzataj.
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, antaŭparolo
2. Li Qiang, Zhang Meizhi, trad. Fan Yizhu, Xu Senrong: Enciklopedieto de Ĉinio, ĉapitro „ĉina medicino“, p. 274a
3. La Nova Testamento, II. Petro 3:10
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, dorna vojo de la honoro
5. Plena Ilustrita Vortaro, aro
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 14 (de determinanto)
7. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 25
2. Li Qiang, Zhang Meizhi, trad. Fan Yizhu, Xu Senrong: Enciklopedieto de Ĉinio, ĉapitro „ĉina medicino“, p. 274a
3. La Nova Testamento, II. Petro 3:10
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, dorna vojo de la honoro
5. Plena Ilustrita Vortaro, aro
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 14 (de determinanto)
7. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 25
- afrikanse:
- element
- albane:
- element
- amhare:
- ንጥረ ነገር
- angle:
- 2. element (of a set) 3. element (of a matrix), coefficient (of a matrix), entry (of a matrix)
- arabe:
- عنصر
- armene:
- տարր
- beloruse:
- 1.a элемэнт, стыхія 1.b стыхія 1.c стыхія 1.d элемэнт 1.e элемэнт, аснова, пачатак 2. элемэнт 3. элемэнт (матрыцы), кампанэнт (матрыцы), каэфіцыент (матрыцы)
- bengale:
- উপাদান
- birme:
- ဓါတ်
- bosne:
- element
- ĉeĥe:
- živel, dílec, element, prvek
- dane:
- elementet
- estone:
- element
- eŭske:
- elementu
- filipine:
- elemento
- france:
- élément 2. élément (d'un ensemble) 3. élément (d'une matrice), coefficient (d'une matrice), terme (d'une matrice)
- galege:
- elemento
- germane:
- Element 1.d chemisches Element 2. Element (einer Menge) 3. Element (einer Matrix), Glied (einer Matrix), Koeffizient (einer Matrix)
- guĝarate:
- તત્વ
- haitie:
- eleman
- haŭse:
- kashi
- hinde:
- तत्व
- hispane:
- elemento
- hungare:
- elem
- igbe:
- mmewere
- irlande:
- eilimint
- islande:
- þáttur
- japane:
- 要素 [ようそ]
- jave:
- unsur
- jide:
- עלעמענט
- jorube:
- ano
- kanare:
- ಅಂಶ
- kartvele:
- ელემენტი
- kazaĥe:
- элемент
- kimre:
- elfen
- kirgize:
- элемент
- kmere:
- ធាតុ
- koree:
- 요소
- korsike:
- elimentu
- kose:
- isiqalelo
- kroate:
- element
- kurde:
- pêve
- latine:
- aliquid
- latve:
- elements
- laŭe:
- ອົງປະກອບຂອງ
- litove:
- elementas
- makedone:
- елемент
- malagase:
- singa
- malaje:
- elemen
- malajalame:
- മൂലകം
- maorie:
- huānga
- marate:
- घटक
- monge:
- keeb
- mongole:
- элемент
- nederlande:
- element
- nepale:
- तत्व
- njanĝe:
- amafotokozera
- okcidentfrise:
- elemint
- panĝabe:
- ਤੱਤ
- paŝtue:
- عنصر
- pole:
- 1.a pierwiastek, żywioł 1.b żywioł 1.c żywioł 1.d pierwiastek 1.e element, podstawa 2. element (zbioru) 3. element (macierzy), współczynnik (macierzy)
- portugale:
- elemento 1.d elemento 1.e elemento 2. elemento
- ruse:
- 1.a элемент, стихия 1.b стихия 1.c стихия 1.d элемент 1.e основа, начаток, азы 2. элемент (множества) 3. элемент (матрицы), компонента (матрицы)
- samoe:
- tōtōga
- sinde:
- هدايت
- sinhale:
- මූලද්රව්යය
- skotgaele:
- eileamaid
- slovake:
- prvok, prvotná látka, prírodný živel
- slovene:
- elementa
- ŝone:
- eremendi
- sote:
- elements
- sunde:
- unsur
- svahile:
- kipengele
- taĝike:
- элемент
- taje:
- องค์ประกอบ
- tamile:
- உறுப்பு
- tatare:
- элемент
- telugue:
- మూలకం
- turke:
- 1.d element
- ukraine:
- елемент
- urdue:
- عنصر
- vjetname:
- yếu tố
- zulue:
- isici
elementa
- 1.
- Konsistiga kaj simpla, nemalkomponebla: la elementaj korpoj.
- 2.
- Fundamenta, baza, rilata al elemento1.a aŭ elemento1.b: la elementaj fortoj de la vivo; inundoj, uraganoj kaj aliaj elementaj katastrofoj.
- 3.
- Komenca, plej simpla, unuagrada: tiu ĉi libreto estas ... nur elementa kaj enkonduka [8]; elementa geometrio; elementa lernejo; batali por la plej elementa homa liberecoZ .
8.
Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, enkonduko
- angle:
- basic, elemental
- beloruse:
- элемэнтарны
- ĉeĥe:
- elementární, základní
- france:
- élémentaire
- germane:
- elementar
- hebree:
- יסודי
- hispane:
- elemental
- hungare:
- elemi, elementáris
- japane:
- 初歩的な [しょほてきな], 基本的な [きほんてきな], , 元素の [げんその], 要素の [ようその]
- nederlande:
- elementair
- pole:
- elementarny
- ruse:
- 1. элементарный 2. стихийный 3. начальный
- slovake:
- elementárny, prvopočiatočný, základný
- ukraine:
- елементний, елементарний, початковий
elemente
- Simple.
- angle:
- elementarily, basically, simply, fundamentally
- beloruse:
- элемэнтарна, проста
- germane:
- elementar
- hebree:
- ביסודיות
- hungare:
- elemien
- nederlande:
- eenvoudig
- pole:
- elementarnie
- ruse:
- элементарно
- ukraine:
- елементарно
parolelemento PIV1
Baza vortospeco, ariganta vortojn laŭ unuecaj funkcioj gramatikaj (kapablo servi kiel iuj frazpartoj, ekzemple kiel subjekto por substantivo), morfologiaj (fleksia sistemo: deklinacio ĉe la substantivoj, konjugacio ĉe la verboj ktp), ĝenerala ĉefkoncepto semantika (agoj ĉe la verboj, objektoj ĉe la substantivoj).
Rim.:
La terminoj „parolelemento“ kaj „vortospeco“ ofte estas
uzataj
sinonime, tamen laŭ sia konstruo la unua implicas elementan
simplecon, purecon, dum „vortospeco“ povas esti
hibrida, malsimpla. En Esperanto do la
substantivoj,
adjektivoj,
verboj,
adverboj
estas tipaj parolelementoj, dum la pronomoj aŭ la nombronomoj
aŭ la tabelvortoj estas malsimplaj kaj neunuecaj vortospecoj
(ekzemple, komparu senkazan numeralon „tri“ kun
substantivaj nombronomoj „miliono“ kaj „dekono“).
[Sergio Pokrovskij]
- angle:
- part of speech
- beloruse:
- часьціна мовы
- france:
- partie du discours
- hebree:
- אלמנט דיבור
- hungare:
- beszédelem, szófaj
- japane:
- 品詞 [ひんし]
- pole:
- część mowy
- ruse:
- часть речи
- ukraine:
- частина мови