*fundament/o MT
*fundamento
- 1.
Masonaĵo servanta kiel bazo por konstruaĵo: oni elhaku grandajn ŝtonojn […] por aranĝi por la domo fundamenton [1]; la fundamento por la templo de la Eternulo [2]; detruita ĝis la fundo de l' fundamento PrV . respondis la kronprinco
grundo, piedestalo, soklo
- 2.
- Natura bazo, sur kiu io masiva staras: ektremis kaj ekskuiĝis la tero, la fundamentoj de la montoj ekmoviĝis [3]; la fundamentoj de la tero [4]; la fundamentoj de la ĉielo [5].
- 3.
- (figure) Esenca bazo, ĉefa principo: la fundamentoj de teorio; la fundamento de l' ŝtato ja estas la justeco [6]; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono [7]; la infektaĵo de lepro sur vesto lana aŭ lina, ĉu sur fundamentaĵo, ĉu sur enteksitaĵo [8]; senfundamenta propono [9]; tiu ĉi motivo estas ne tute senfundamenta EE .
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 5:17
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 3:6
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 18:7
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 2:8
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:8
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 97:2
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:59
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko

- angle:
- foundation
- beloruse:
- 1. падмурак, падмуроўка, фундамэнт 3. падмурак, фундамэнт, аснова
- ĉeĥe:
- podstata, základ
- france:
- fondation (ouvrage de maçonnerie), fondement sen~a: infondé.
- germane:
- Fundament 3. Grundlage
- hebree:
- יסוד, בסיס
- hispane:
- 1. cimiento 3. fundamento
- hungare:
- alap, fundamentum
- itale:
- 1. fondamenta, fondazione (edil.), basamento sen~a: infondato. 3. fondamento
- katalune:
- 1. fonaments 3. fonament
- nederlande:
- fundament
- pole:
- 1. fundament, podstawa, podwalina 3. fundament, podstawa, podwalina
- portugale:
- fundamento, alicerce, base, pedra angular
- ruse:
- 1. фундамент 3. основа
- slovake:
- podstata
Fundamento de Esperanto, Fundamento
Libro el 1905, konsistanta el „Fundamenta Gramatiko“, „Ekzercaro“ kaj „Universala Vortaro“, agnoskita de la partoprenantoj en la unua Universala Kongreso kiel baza leĝo de la Lingvo Internacia: la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa [10]; la Fundamento de Esperanto deklaris baza leĝo de Esperanto la Bulonja kongreso en 1905 [11]; la fundamento de Esperanto devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento [12].
10.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
11. Akademio de Esperanto: Akademia Vortaro, [vidita en 2019]
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
11. Akademio de Esperanto: Akademia Vortaro, [vidita en 2019]
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
- itale:
- Fondamento (dell'Esperanto)
- tibete:
- རྨང་གཞི་
- ukraine:
- фундамент, підвалини, основа, засади
fundamenta
- 1.
Apartenanta al la fundamento 1: fundamenta ŝtono [13]. (ofte en figura senco).
- 2.
- (figure)
Esenca, baza:
fundamenta regulo, principo, argumento;
la fundamentaj leĝoj de la ŝtato
[14];
saĝuloj disvolvis kiel fundamentan penson […]: amo donas vivon
[15]!
fundamente kaj honeste li volis entrepreni la laboron
[16];
tion oni devas fundamente (ĝisfunde) esplori
[17].
bazo, esenco, fundo, kerno, kvintesenco
- 3.
Apartenanta aŭ konforma al la „Fundamento de Esperanto“: fundamenta vorto, radiko, parolmaniero.
13.
Angulŝtono -
Vikipedio
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo

- foundational, fundamental
- beloruse:
- 1. падмурковы 2. асноўны, фундамэнтальны, базавы 3. фундамэнтальны
- ĉeĥe:
- elementární, kmenový, podstatný, základní
- france:
- ~a ŝtono: pierre angulaire (fig.). 1. de fondation 2. fondamental (essentiel) 3. fondamental (conforme au Fundamento)
- germane:
- 2. fundamental, gründlich
- hebree:
- יסודי, בסיסי, חיוני
- hispane:
- 2. fundamental
- hungare:
- ~a ŝtono: alapkő. 1. alap- 2. alapvető 3. fundamentális
- itale:
- fondamentale, cardinale, fondazionale ~a ŝtono: pietra angolare.
- katalune:
- 1. fonamental 2. fonamental
- nederlande:
- 2. fundamenteel 3. fundamenteel
- pole:
- 1. fundamentowy 2. fundamentalny, podstawowy 3. fundamentalny
- ruse:
- 1. фундаментный 2. основной, фундаментальный 3. фундаментальный
- slovake:
- elementárny, podstatný
- ukraine:
- фундаментний, ґрунтовний, фундаментальний
fundamenti
(tr)
-
Firme starigi, bazi:
konstruaĵo bone fundamentita;
li konstruis sian loĝejon en la ĉielo, kaj sian
firmamenton li fundamentis sur la tero
[18];
por eterne estas fundamentita la boneco
[19];
fundamenti metodon sur la sperto;
deliraĵoj […] fundamentitaj sur faktoj
[20];
[lia] taglibro […] fundamentis la rakonton
[21].
bazi;
fondi.
18.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 9:6.
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 89:2
20. Monato, Morti miskomprene (1)
21. Monato, Boris Kolker: Atentokapta sed ruĝkrajoninda
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 89:2
20. Monato, Morti miskomprene (1)
21. Monato, Boris Kolker: Atentokapta sed ruĝkrajoninda
- angle:
- found, base, establish
- beloruse:
- асноўваць, засноўваць, грунтаваць
- ĉeĥe:
- zakládat, založit
- france:
- fonder (donner une base), baser, faire reposer (sur), donner une base (à)
- germane:
- fundamentieren, basieren, gründen auf
- hebree:
- ליסד, לבסס, לכונן
- hungare:
- megalapoz
- itale:
- basare, porre fondamenta, poggiare (basare), fissare (basare)
- katalune:
- fonamentar
- nederlande:
- funderen
- pole:
- opierać na fundamencie
- ruse:
- основать
- slovake:
- zakladať, založiť
- ukraine:
- закладати фундамент, засновувати, обґрунтовувати
fundamentismo
- Rigora, kaj foje laŭlitera, obeado al originaj principoj, reguloj.
22.
Monato, Franz-Georg Rössler: Jerusalemo apud Rejno, 2014
23. Monato, Dimitar Haĝiev: Religioj en Bulgario, 2006
24. Monato, Stefan Maul: Lern-fazo, 2006
23. Monato, Dimitar Haĝiev: Religioj en Bulgario, 2006
24. Monato, Stefan Maul: Lern-fazo, 2006
- angle:
- fundamentalism
- beloruse:
- фундамэнталізм
- ĉeĥe:
- fundamentalismus
- france:
- fondamentalisme, intégrisme
- germane:
- Fundamentalismus
- hebree:
- פונדמנטליזם
- hispane:
- 1.a fundamentalismo
- hungare:
- fundamentalizmus
- itale:
- 1.a fondamentalismo, integralismo 1.b fondamentismo
- katalune:
- fonamentalisme
- nederlande:
- fundamentalisme
- pole:
- fundamentalizm
- ruse:
- фундаментализм
- slovake:
- fundamentalizmus
fundamentisma, fundamentista
- Rilata al fundamentismo: fundamentisma moralo [25]; barata kortumo kondamnis al morto unu fundamentisman hinduon [26]; ekstrem-fundamentistaj islamanoj [27].
25.
Monato, Reinhard Haupenthal: Mallogika kaj
senracia
26. Monato, A. Giridhar Rao: Misiisto-murdisto al morto kondamnita, 2004
27. Monato, Stefan Maul: Jur-renverso, 2003
26. Monato, A. Giridhar Rao: Misiisto-murdisto al morto kondamnita, 2004
27. Monato, Stefan Maul: Jur-renverso, 2003
- beloruse:
- фундамэнталісцкі
- germane:
- fundamenentalistisch, radikal