*fond/i MT
*fondi
(tr)
bazi,
fundamenti,
krei
- 1.
- Krei, starigi la bazon de konstruaĵo, de organizo ks: la Eternulo per saĝo fondis la teron, per prudento Li aranĝis la ĉielon [1]; la tago, en kiu estas fondita la templo [2]; tiu domo […] estis fondita sur roko [3]; fondi organizaĵon [4]; fondi demokratan justecan ŝtaton [5]; fondi novan religion [6].
- 2.
- (figure) Motivi, bazi: fido, fondita kaj fiksita […] en la espero de la evangelio [7]; populara opinio […] fondita sur plena nesciado de la historio EE ; vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan sensencaĵon EE .

1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:19
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥagaj 2:18
3. La Nova Testamento, Mateo 7:25
4. Monato, Ĉu reiri al naciaj radikoj?, 93/08
5. Monato, Estonio, 93/09
6. Monato, Albisturo Kvinke: Opinio: Sobraj pensoj de sobrulo
7. La Nova Testamento, Koloseanoj 1:23
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥagaj 2:18
3. La Nova Testamento, Mateo 7:25
4. Monato, Ĉu reiri al naciaj radikoj?, 93/08
5. Monato, Estonio, 93/09
6. Monato, Albisturo Kvinke: Opinio: Sobraj pensoj de sobrulo
7. La Nova Testamento, Koloseanoj 1:23
- angle:
- establish 1. found 2. base
- beloruse:
- 1. засноўваць, закладваць 2. абгрунтоўваць, матываваць
- bulgare:
- 1. учредявам, основавам 2. базирам
- ĉeĥe:
- založit, zřídit
- france:
- fonder (ts sauf servir de base), asseoir (fonder), établir, édifier, instaurer
- germane:
- gründen
- hispane:
- 1. fundar 2. fundamentar
- hungare:
- 1. alapít 2. alapoz (átv.)
- nederlande:
- 1. stichten, oprichten 2. zich baseren, funderen
- portugale:
- 1. fundar
- ruse:
- 1. основать, учредить 2. обосновать, мотивировать
- slovake:
- konštituovať, založiť
- ukraine:
- засновувати, створювати, започатковувати, обґрунтовувати, підводити основу, мотивувати
fondo, fondiĝo
- Ago fondi; rezulto de tiu ago: de post la fondo de la mondo [8]; de post la tago de ĝia fondiĝo ĝis nun [9]; la tago, kiam estas farata fondo por la konstruado de la domo [10]; la kristanaro ĵus celebris la duan jarmilon de la fondiĝo de sia religio [11].
8.
La Nova Testamento, Al la Hebreoj 9:26
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 9:18
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Zeĥarja 8:9
11. Monato, Albisturo Kvinke: Opinio: Sobraj pensoj de sobrulo
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 9:18
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Zeĥarja 8:9
11. Monato, Albisturo Kvinke: Opinio: Sobraj pensoj de sobrulo
- angle:
- foundation
- beloruse:
- заснаваньне, утварэньне
- germane:
- Gründung
- ukraine:
- утворення, заснування
fondaĵo
Organizaĵo kreita por speciala, ordinare socia, celo, kaj provizita per sufiĉa kapitalo aŭ rento por povi daŭre funkciadi: ŝtataj fondaĵoj, kia ekzemple la emeritula [12]; la Naturprotekta Monda Fondaĵo (WWF) [13]; protektata de Unesko-fondaĵo [14]; Fondaĵo por demokratio en Azio [15]; du malsanulejoj de la fondaĵo estas gravaj apogiloj de la medicina prizorgado en la regiono [16]; „Kolekto 2000“, lanĉita de Vinilkosmo en 1998 kun la helpo de FAME-Fondaĵo [17].
Ne konfuzu kun: fonduso.
12.
Monato, Paul Gubbins: Post morto ― nova sorto
13. Monato, Poluado: Cinike cianide ― ĉu respondecas Okcidento?
14. Monato, Bardhyl Selimi: Adriatika marbordo, 2004
15. Monato, Paul Peeraerts: Kaj Pilato lavis siajn manojn ..., 2007
16. Monato, Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj
17. Monato, Muziko: Kanzonoj por interna konsumo
13. Monato, Poluado: Cinike cianide ― ĉu respondecas Okcidento?
14. Monato, Bardhyl Selimi: Adriatika marbordo, 2004
15. Monato, Paul Peeraerts: Kaj Pilato lavis siajn manojn ..., 2007
16. Monato, Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj
17. Monato, Muziko: Kanzonoj por interna konsumo
- angle:
- foundation
- beloruse:
- фонд (арганізацыя)
- bulgare:
- фондация
- france:
- fondation (institution)
- germane:
- Stiftung, Bund (Stiftung)
- hispane:
- fundación
- hungare:
- alapítvány
- nederlande:
- stichting
- ruse:
- фонд
- ukraine:
- фундація
fondinto
- Tiu, kiu fondis: Salma, fondinto de Bet-Leĥem [18]; kiel fondinto de Esperanto, mi ricevis […] multajn gratulajn telegramojn [19]; Sigmund Freud, aŭstra psikologo kaj fondinto de psikanalizo [20].
18.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 2:51
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
20. Monato, Reza Kheir-Khah: Sonĝo: Mirinda dimensio de nia vivo
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
20. Monato, Reza Kheir-Khah: Sonĝo: Mirinda dimensio de nia vivo
- beloruse:
- заснавальнік, закладчык, фундатар
- ĉeĥe:
- zakladatel
- france:
- fondateur
- germane:
- Gründer
- nederlande:
- stichter, oprichter
- ruse:
- основатель, учредитель
- slovake:
- zakladateľ
- ukraine:
- засновник, фундатор
kunfondi
(tr)
Fondi komune kun aliaj: Zhang Qicheng […] en la 30-aj jaroj […] kunfondis Ŝanhajan Esperanto-Ligon [21]; du amikoj, kiuj junulaĝe kunfondis Polan Esperanto-Asocion [22]; Vladimir Samodaj, profesia ĵurnalisto, […] kunfondinto de la legendeca SEJM [23].
21.
-: Forpasis Zhang Qicheng,
Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2004-12-29, numero
192a
22. Monato, Carlo Minnaja: Finaj agordoj, 2003
23. Monato, Boris Kolker: Fascina gazeto
22. Monato, Carlo Minnaja: Finaj agordoj, 2003
23. Monato, Boris Kolker: Fascina gazeto
- angle:
- co-found
- beloruse:
- засноўваць разам
- bulgare:
- съосновател
- france:
- cofonder
- germane:
- mitbegründen
- nederlande:
- mede oprichten
- ruse:
- соучреждать
malfondi
(tr)
- ruse:
- ликвидировать, распустить, упразднить, прекратить деятельность
senfonda
- Senbaza, senmotiva: tiu timo estas tute senfonda DL ; ni neniam devas obei la senfondajn gustojn kaj la simplan vantecon de ia aparta nacio [26].
26.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
- angle:
- unfounded
- beloruse:
- беспадстаўны, нематываваны
- bulgare:
- неоснователен
- france:
- infondé
- germane:
- unbegründet
- hungare:
- alaptalan
- nederlande:
- ongegrond
- ruse:
- безосновательный, необоснованный
- ukraine:
- безпідставний