*kern/o PV

*kerno

1.
(komune) La malmola interna parto de ekstere mola frukto aŭ la mola parto de ekstere malmola frukto aŭ fruktoparto: li devas manĝi nenion, kio estas farita el vinberoj, de la kernoj ĝis la ŝelo [1]; la graso de la kernoj de tritiko [2]; la nukso krakis kaj rompiĝis, sed en ĝi ne troviĝis plena kerno [3]; ambaŭ ludis per pomo, ili ĝin skuis kaj aŭskultis, kiel interne bruis la kernoj [4]; kernoj de daktiloj [5]; malgranda kerno, ĵetita en la teron, naskas la palmon [6]; (figure) li rigardis la ŝelon kaj ne la kernon, kaj tio estas malfeliĉo, granda malfeliĉo en la edzeco [7]. VD:nukso, grajno1
2.
BOT La malmola interna parto de la perikarpo de drupo enhavanta la semgrajnon, ekz. kerno de pruno; juglando, migdalo: malsanulejen ŝi iris, manĝinte plurajn kernojn de abrikoto kaj persiko, aŭ pli precize ilian enan molan parton, same toksan por homo [8]; oni donis al ĝi persikon, kaj la kerno tiom dolorigis ĝian postaĵon, ke la simio nun kalibras ĉiun kernon [9].
3.
(figure) Centra, esenca parto de io: ĉi tio estas la kerno de nia disputo konkludis Przyjemski kaj etendis al la maljunulo sian blankan, longan manon [10]; mi trovos la kernon de la vero [11]; estis viglo kaj kerno en ĉiuj ŝiaj vortoj, kaj vole nevole ili aŭskultis [12]; [tiu] paroksismo de frenezo […] plenigas per stranga kerno de volupta maltrankvilo FdO ; li penis trovi la vojon penetrantan ĝis la mistera kerno de ĉiuj aferoj [13]; vi, kamaradoj, konas la cirkonstancojn, […] manko de laborista kerno, malnovaj specialistoj kaj tiel plu Metrop ; tio, fakte, estas la kerno de iliaj tiurilataj klopodoj [14]; tiu malmulto eldirita estu tial suko kaj kerno de ĉio planita kaj de ĉio trastudita [15]; el tiu kerno internacia la ideoj disvastiĝos [16]; la hind-eŭropa kerno de la lingvo oseta senteblas eĉ por nelingvistoj [17]; la historia kerno de Prago [18]; la arkitektura kerno de la urbo estas raraĵo el la 19a jarcento [19]; post kelkaj sekundoj sekvis kroma eksplodo, kiu elĵetis fragmentojn de brulaĵo el la kerno de la reaktoro [20]; la profunde bluaj okuloj […] povus bori vin ĝis la kerno de la koro [21]. SIN:bazo, esenco, fundo, fundamento, kvintesenco
4.
KOMP La parto de procesoro, kiu plenumas la kalkulojn: la kerno de la procesoro estas simpligita, konsekvence, ĝi uzas malpli da transistoroj kaj malpli da energio [22].
5.
FIZ La protonoj kaj neŭtronoj konsistigantaj la centron de atomo: atomo de oksigeno havas 8 protonojn en sia kerno, alinome nukleo [23].
6.
MAT
a)
[24] (de homomorfio `f`) Inversa bildo de la neŭtra elemento de la celo-aro; simb. `"kern" f`: la kerno de homomorfio `f` inter ringojmoduloj estas la aro de ĉiuj elementoj, kies bildo per `f` egalas al la nulo.
b)
MatVort VD:integrala ekvacio
angle:
1. pit, stone 4. core (CPU) 6.a kernel (of a homomorphism), null space 6.b integral kernel
beloruse:
ядро, костачка (плода), цэнтральная частка, сарцавіна, асяродкавіна
ĉeĥe:
jádro, meritum, pecka, podstata, těžiště, základ
ĉine:
核心 [héxīn], 主要成分 [zhǔyàochéngfèn]
france:
noyau, centre (partie centrale), cœur (partie centrale), clou (d'un spectacle), pépin (bot.) 6.a noyau (d'un homomorphisme) 6.b noyau (d'une équation intégrale)
germane:
Kern 4. Rechenkern 6.a Nullraum 6.b Integralkern
hispane:
3. núcleo
hungare:
1. mag 2. csonthéjas mag, kőmag, putamen 3. mag, lényeg 6.a magtér 6.b magfüggvény
japane:
[さね], 種 [くさ], 芯 [しん], 核心 [かくしん]
katalune:
3. nucli
nederlande:
1. pit 2. steen (v.fruit) 3. kern
pole:
1. pestka 2. pestka, orzech (w przypadku pestkowców takich jak migdał czy orzech włoski, które są często błędnie postrzegane jako orzechy) 3. jądro 6.a jądro (homomorfizmu) 6.b jądro (równania całkowego)
rumane:
nucleu
ruse:
1. ядро, косточка (плода) 2. ядро, косточка (плода) 3. ядро 6.a ядро (гомоморфизма) , нуль-простран ство 6.b ядро (керн-функция)
slovake:
jadro, kôstka, podstata, základ
ukraine:
ядро, зерно, кісточка (плоду), стрижень, сердечник, серцевина

kerna

(figure)
Esenca, fundamenta: tia kerna diro [25]! kerna komuna enhavo de la vorto suno [26]; jen unu el la kernaj demandoj [27]; dum kalkulado li deprenis ĝenajn frakciojn, kaj poste aldonis iom kompense, kaj tiel […] tenis sin al la ĉefa kerna sumo [28]; verkisto, kiu vere influos la evoluon de la lingvo en la direkto de ĝia plejboneco, de ĝia kerna esenco, ankoraŭ ne vere montriĝis [29]; kerna propraĵo de ĉiuj frazeologismoj estas ilia fiksformuleco [30]; demokratio sur la ŝtata nivelo estas de kerna graveco [31]; la scienco pri planlingvoj iĝas la kerna kampo de interlingvistiko [32]; tiel pli bone eblas koncentriĝi pri la kerna mesaĝo de la kristana kredo: krucumo kaj resurekto de Jesuo [33]; ŝparkasoj nuntempe trairas kernan reorganizadon [34].
25. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
26. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
27. Monato, David Kelso: Bonvena ekpaŝo, 2010
28. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 31. Ricevis Bandito Laŭ Sia Merito.
29. Claude Piron: La bona lingvo, 7. Bona Lingvo Literatura
30. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
31. Gilbert Ledon: Putraj demokratioj, Monato, 2001/01, p. 5
32. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al faka literaturo, 2004
33. Monato, Kimura Goro Christoph: Utimura Kanzo antaŭ 150 jaroj naskiĝis, 2011
34. Monato, Hektor Alos i Font: Koruptado demisiigas prezidanton, 2011
beloruse:
цэнтральны
ĉeĥe:
jádrový, meritorní, podstatný, základní
ĉine:
至关重要 [zhìguānzhòngyào], 必不可少 [bìbùkěshǎo], 必要 [bìyào], 根本 [gēnběn]
france:
central (adj.), crucial, capital (adj., essentiel), essentiel
germane:
Kern-
hispane:
nuclear
hungare:
magvas, lényegi
japane:
核の [かくの], 核心的な [かくしんてきな], 肝要な [かんような]
nederlande:
kern-, kernachtig
pole:
zasadniczy, istotny, dotyczący sedna sprawy
ruse:
центральный
slovake:
jadrový, podstatný, základný
ukraine:
ядровий, ядерний

kerneca

Suka, drasta, frapa: via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de tiu talento, ĝi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj de fajro Marta ; levilkartoj estas belaspektaj kartoj, kiuj surhavas kernecan sloganon [35].
beloruse:
ядраны
ĉeĥe:
jaderný, jádrový
ĉine:
強壯 [qiángzhuàng], 粗壮 [cūzhuàng], 健 [jiàn], 健壮 [jiànzhuàng], 厚实 [hòushi]
france:
costaud, robuste
germane:
kernig
hungare:
erős, erőteljes, kemény
japane:
きびきびした, 簡潔な [かんけつな]
pole:
jędrny
ruse:
ядрёный
slovake:
jadrový, podstatný, základný
ukraine:
задьористий, хльосткий

atomkerno

FIZ Kerno de la atomo, konsistanta el unu aŭ protonoj kaj eble neŭtronoj: alfa-radiado konsistas el rapidflugaj atomkernoj de heliumo [36]; atomkerna energio [37]. SIN:nukleo2
36. Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco, 2011
37. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Malkresko en Okcidento, disetendiĝo en la sojlolandoj de Azio
beloruse:
атамнае ядро
ĉeĥe:
atomové jádro
ĉine:
原子核 [yuánzǐhé]
france:
noyau atomique
germane:
Atomkern
hebree:
גרעין אטומי
hispane:
núcleo atómico
hungare:
atommag
indonezie:
inti atom, nukleus
itale:
nucleo atomico
japane:
原子核 [げんしかく]
nederlande:
atoomkern
pole:
jądro atomowe
ruse:
атомное ядро
slovake:
atómové jadro, atómové jadro
ukraine:
атомне ядро

terkerno

GEOL Centra parto de la tero, el nikelo kaj fero, probable parte likva kaj parte solida: la interna terkerno kun diametro de 2600 kilometroj estas proksimume 6.700 °C varmega [38]
38. Vikipedio, Terkerno, 2010-11-12
beloruse:
ядро Зямлі
france:
noyau terrestre
germane:
Erdkern

kernofrukto

beloruse:
костаўка, касьцяніца
ĉeĥe:
peckovina, plod s peckou
ĉine:
核果 [héguǒ]
france:
drupe
germane:
Steinfrucht
hungare:
csonthéjas termés
nederlande:
steenvrucht
pole:
pestkowiec
slovake:
jadrové ovocie
ukraine:
кістянка

administraj notoj

~ofrukto: Mankas dua fontindiko.
~ofrukto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.