*suk/o PV

*suko   Vikipedio

1.
Organika nutra fluaĵo: suko de viando; dolĉa suko aŭ miel-akvo, ĉerpita el la koro de la tiel nomata „milda agavo“ [1]; la tajloro prenis la fromaĝon el la poŝo kaj premis tiel, ke la suko elfluis [2]; en ĉiu herba trunketo estis suko kaj forto [3]; ŝi frotis Elizon per suko de juglando, tiel ke ŝi fariĝis tute mallume bruna [4].
2.  
KUI Fluaĵo premita el fruktoj aŭ legmoj kaj uzata en kuirado, precipe kiel trinkaĵo: citronsuko; ĝemu vi, ĉiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via buŝo [5]; de pli da suko ne malboniĝas la kuko Prv ; mosto estas suko, elpremita el ankoraŭ nefermentintaj vinberoj [6].
3.  
(figure) Kerna esenco, plejgravaĵo, plej grava parto: tiu libreto enhavus la sukon de la doktrino. VD:medolo.
angle:
juice 1. juice
beloruse:
сок
bulgare:
сок 1. сок
ĉeĥe:
šťáva
ĉine:
france:
jus, suc
germane:
Saft 1. Saft 3. Wesen, Essenz
hispane:
1. zumo, jugo 3. jugo
hungare:
1. lé, nedv 3. lényeg, esszencia, veleje
indonezie:
1. jus 3. esensi, intisari
katalune:
1. suc
nederlande:
1. sap 3. essentie, wezen (essentie)
rumane:
1. suc
ruse:
сок
slovake:
džús, šťava
svede:
1. saft 3. essens
tokipone:
telo

suka

1.
El suko.
2.  
Sukoplena: suke verda folio [7].
3.  
(figure) Vive interesa, kaŭzanta kvazaŭ-frandan plezuron: ŝi parolis erare, ĉar neniam ŝi bone ellernis la serban lingvon, per sia speciala suka kaj pitoreska lingvo, en kiu la kazoj neniam estas ĝustaloke [8]. ANT:sensuka2VD:pika2, spica2
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
8. I. Andrič, trad. A. Sekelj: Ponto super la Drino, Heroldo de Esperanto, 1962:17 (1347)
angle:
1. juicy 2. juicy
beloruse:
2. сакавіты
bulgare:
1. сочен 2. сочен
ĉeĥe:
šťavnatý (stav)
france:
1. juteux 2. juteux 3. fort de café, savoureux (fig.)
germane:
1. saftig 2. saftig
hispane:
2. jugoso, jugosa 3. jugoso, jugosa
hungare:
1. lé-, leves- 2. lédús, leveses
nederlande:
1. sappig 2. sappig
ruse:
1. соковый 2. сочный
slovake:
šťavnatý
svede:
2. saftig

florsuko  

BOT Nektaro: la Muzoj estas flirtemaj abeloj; ... kaptante nur la florsukon de io, baldaŭ ili rapidas al nova [9].
9. J. B. Gresset, trad. C. Rousseau: Ver-vert, [1914?]
bulgare:
нектар
france:
nectar (botanique)
germane:
Nektar
hispane:
néctar
indonezie:
nektar
rumane:
nectar
svede:
nektar

sensuka

1.  
Tute senforta: sensuka (senhuma) tero [10]; sensukiĝis la vinbero [11]. VD:sekiĝi, velki
2.  
(figure) Ne donanta la atenditan plezuron, neinteresa, elreviga: la vera, viva sekvoiro post Jesuo retiriĝis favore al la sensuka, distanca kaj dogmisma mispieco [12]; la albumo kiel tuto rezultis iom sensuka kaj grizeta [13]. ANT:suka3
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 41:18
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 24:7
12. W. Plock, trad. V. Ošlak: Kio min malhelpas por esti baptita?, 2008
13. P. Moĵajev: La trajno misdirektita, La Ondo de Esperanto, 2011:3 (197)
ĉeĥe:
bez šťávy, suchý, vyschlý
france:
1. désséché 2. fade (inintéressant), plat (inintéressant)
hispane:
sin jugo, sin miga
hungare:
1. száraz, vérszegény, erőtlen
nederlande:
1. dor, droog
slovake:
bez šťavy, suchý, vyschnutý

sukoplena, sukoriĉa  

Plena je abunda suko: ĉie li trovis sukplenan verdaĵon [14]; akvomelono ... estas melonsimila kaj ĝia sukoriĉa pulpo estas akveca [15].
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
15. G. Neves: Ĉu Esperanto konas hermafroditojn?, La Ondo de Esperanto, 2003:8-9 (106-107)
beloruse:
сакавіты
france:
juteux, succulent (juteux)
hispane:
jugoso, jugosa
hungare:
lédús, leveses
nederlande:
sappig
ruse:
сочный
svede:
saftig

administraj notoj