*velk/i PV

*velki

(ntr)
1.
Perdi la vivfreŝecon; sensukiĝi: velkinta rozo, pomo, vizaĝo, lipoZ , koloro; flamo velksekigos liajn branĉojnZ . VD:putri, ŝrumpi.
2.
(figure) Senfortiĝi, kadukiĝi, konsumiĝi: li velkas en karcero; velkas la flamoj, steloj, gloro; senfortiĝas kaj velkas la landoZ ; kun subiĝo aŭ malapero de ĝia lingvo velkas la propraj kutimoj, moroj de nacioZ ; miaj oreloj velkas de viaj vortojB ; ĉiuj iam ekzistantaj ebloj jam ekvelkis (fariĝis malpli efektivigeblaj); ekvelkinta fervoro.
angle:
 wither
beloruse:
 вянуць, зьвянуць, зьвяць, павянуць, абвяць, блякнуць, паблякнуць, марнець, змарнець, сьмягнуць (pro varmego)
ĉeĥe:
 blednout, chřadnout, vadnout, vyblednout, zeslábnout
france:
 se faner
germane:
 welken
hispane:
 marchitarse
hungare:
 hervad
katalune:
 pansir-se
nederlande:
1. verwelken 2. kwijnen
pole:
 przekwitać, więdnąć
portugale:
 murchar, definhar
rumane:
 a se ofili
ruse:
 вянуть, увянуть, завянуть, увядать, увясть
slovake:
 vädnúť
tibete:
 རུལ་
ukraine:
 в’янути, слабшати, никнути, блякнути

velka

Senfreŝa, senvigla: ne pensu, ke mi kreita estas el tia velka ŝtofo, ke mi lasos...Z ; velka animo; ŝiaj manoj pendis velkeZ (senforte, peze).
angle:
 wilted, withered, limp
beloruse:
 зьвялы, бляклы, пабляклы
ĉeĥe:
 schlíplý, zdeptaný
france:
 désséchée, fanée, morte (feuille, plante)
germane:
 welk
hispane:
 marchito
hungare:
 hervatag, bágyadt
katalune:
 pansida
nederlande:
 verlept
pole:
 uschnięty, zwiędnięty
portugale:
 murcho, definhado
ruse:
 увядший, поблёкший, поникший
slovake:
 ochabnutý, zoslabnutý, zvädnutý
ukraine:
 зів’ялий, побляклий, збляклий, пониклий

velkigi

(tr)
Kaŭzi velkon de...: la varmega suno velkigas florojn.
france:
 faire faner

forvelki

(ntr)
Neniiĝi velkante: kun vero severa komercaĵo forvelkos PrV ; (figure) pli bone estas tio, ol forvelki kiel edzin' honesta en la budo de ŝuisto malpura.
angle:
 wither away
beloruse:
 зьвяць, зьвянуць, паблякнуць
ĉeĥe:
 uvadnout, zvadnout
france:
 se flétrir
germane:
 verwelken
hispane:
 consumirse, agostarse
hungare:
 elhervad
nederlande:
 wegkwijnen
pole:
 zwiędnąć
ruse:
 увясть
slovake:
 zvädnúť
ukraine:
 зовсім зів’янути

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.