*esting/i

*estingi

(tr)
1.
Ĉesigi bruladon: estingi brulegon [1]; [ili] paŝis en la fajron, disĵetis la karbojn kaj volis estingi ĝin [2]; la sklavoj komencis rapide estingi la torĉojn [3]; Paŭlo estingis sian cigaredon [4]; la vento estingis la alumeton [5]; ni estingis la skoriojn per akvo, kiun mi prenis el la ligna kuvo [6]; la incendion estingis la fajrobrigado [7]; ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas PrV .
2.
Ĉesigi lumadon: kiam la muzikistoj finis, ili estingis la lumon kaj serĉis lokon por la dormo [8]; [ili] estingis la lucernojn [9]; la suno ankoraŭ ne estingis la aŭrorostelon [10]. VD:malŝalti
3.
(figure) Ĉesigi kaj kvietigi la ardon aŭ eksciton: la soifon li estingas per eksterlandaj vinoj [11]; kiom da fojoj ekflamis en li kolero kontraŭ ĉi tiuj homoj, tiom da fojoj estingis ĝin la sento de l' honto [12]; li paciĝis […] kaj en la propra koro estingis la malnovan malkonfidon al ili [13]; ŝi kokete logas sian edzon, por ke li estingu ŝiajn dezirojn [14]; per volstreĉo ŝi provis estingi la tremon de siaj genuoj [15]; ili volas estingi al ili malagrablan debaton [16]; mi ne volus blovi sur vian entuziasmon por ĝin estingi [17]. VD:dronigi, malfortigi, trankviligi
4.
(figure) Ĉesigi, malaperigi: la malliberejo kaj la malsano estingis parte ŝian belecon [18]; estingi […] prudenton per sensencaj galimatioj [19]; la Unua Mondmilito estingis preskaŭ ĉiun agadon [20]; kiu ŝuldojn estingas (kp amortizi, repagi), riĉecon atingas PrV ; fajron estingas akvo, pekon pardono PrV . VD:ekstermi, forigi, neniigi, sufoki
angle:
extinguish
beloruse:
гасіць, загасіць, тушыць, затушыць, патушыць
ĉeĥe:
dohořet, hasit, uhasit, zadusit (cigaretu), zhasit, zhasnout
ĉine:
擦除 [cāchú], 擦写 [cāxiě], 删 [shān], 誅滅 [zhūmiè], 泯 [mǐn], 熸 [jiān], 熄 [xī], 冲掉 [chōngdiào], 删除图文 [shānchútúwén]
france:
éteindre
germane:
1. löschen, auslöschen 2. löschen 3. beruhigen, mildern 4. tilgen, kompensieren
hispane:
extinguir
hungare:
elolt, kiolt, megszűntet (átv.)
japane:
消す [けす], 消滅させる [しょうめつさせる]
katalune:
apagar
okcitane:
atudar
pole:
gasić 3. gasić
portugale:
extinguir, apagar
rumane:
stinge 3. stinge
ruse:
погасить, потушить 3. утолить
slovake:
uhasiť, zhasiť
ukraine:
гасити

estingiĝi

(ntr)
Ĉesi bruli, ardi, lumi; iom post iom malaktivi, malaperi: la fajro sur la altaro restu brulanta sur ĝi kaj ne estingiĝu [21]; ĉu la kandelo estis estingita, aŭ ĝi estingiĝis mem [22]? ŝia voĉo estingiĝis [23]; tie supre estingiĝis la ruĝaj koloroj, dum la suno iom post iom malaperis [24]; ekflamas kaj tuj estingiĝas ruĝaj signalaj fajroj de aŭtomobiloj Metrop ; lia revado estingiĝis ĉe la brilo de nova […] pasio [25]; li malgrasiĝis kaj kliniĝis, la brilo de la okuloj estingiĝis [26]; kun mi la Prelonga familio estingiĝos: mi estos la lasta idino [27]; ĉiutage estingiĝis tie multe da homaj vivoj per batalado politika [28]. VD:elvaporiĝi, foriĝi, forviŝiĝi, morti, neniiĝi, pasi, velki
beloruse:
згаснуць, пагаснуць, патухнуць, зьнікнуць
ĉine:
闌珊 [lánshān], 消亡 [xiāowáng], 終止 [zhōngzhǐ], 滅亡 [mièwáng]
france:
s'éteindre
germane:
verlöschen
hebree:
לכבות
hispane:
extinguirse
japane:
消える [きえる], 消滅する [しょうめつする]
katalune:
apagar-se
okcitane:
s'atudar
pole:
gasnąć
rumane:
se stinge
ruse:
гаснуть, погаснуть, угаснуть, потухнуть
ukraine:
гаснути, погасати

brulestingisto, fajroestingisto

(arkaismo)
Fajrobrigadisto: fajroestingistoj sukcesis savi nur la apude starantan lignan sonorilejon [29].
29. Monato, last: Fajra Kristnasko, 2010
angle:
fireman
beloruse:
пажарнік
ĉeĥe:
hasič
ĉine:
消防员 [xiāofángyuán], 消防队员 [xiāofángduìyuán], 消防人员 [xiāofángrényuán]
france:
pompier (subst.)
germane:
Feuerwehrmann
hebree:
מטף כיבוי אש
hungare:
tűzoltó
japane:
火消し [ひけし]
nederlande:
brandweerman
pole:
strażak
rumane:
pompier
ruse:
пожарник
slovake:
hasič
ukraine:
пожежник

fajrestingilo

Rimedo por estingi fajron, ordinare ujo de fajrestinga substanco kun ŝprucilo: mankis indikiloj kien fuĝi okaze de danĝero, ankaŭ ne funkciis fajro-estingilo [30]; sonaj ondoj [kun] frekvenco inter 30 kaj 60 hercoj […] povus esti en hejmaj kuirejoj […] efika kaj pura alternativo por estingiloj, kiuj ofte uzas toksajn kemiajn ŝaŭmojn [31]; abao servas [foje eĉ] kiel fajr-estingilo [32].
30. Monato, Jozefo Lejĉ: Kiso mortiga, 2013
31. Monato, Roberto Pigro: Estingi fajron per sonoj, 2015
32. Monato, Husejn Al-Amily: La vualo, romantika kaj erotika, 2007
beloruse:
вогнетушыцель
ĉeĥe:
hasičská stříkačka, hasící přístroj
ĉine:
滅火器 [mièhuǒqì]
france:
extincteur
germane:
Feuerlöscher
hebree:
מטף כיבוי אש
hispane:
extintor
hungare:
tűzoltókészülék
japane:
消火器 [しょうかき]
pole:
gaśnica
portugale:
extintor de incêndio
rumane:
extinctor
ruse:
огнетушитель
slovake:
hasiaci prístroj
ukraine:
вогнегасник

administraj notoj

brul~isto, fajro~isto: Mankas dua fontindiko.