*kaduk/a UV

*kaduka

1.
Malfortika, ruiniĝanta, baldaŭ falonta aŭ pereonta: mi vidas malnovajn, mizerajn, kadukajn kabanojn, kvazaŭ mi troviĝus en provinca urbeto [1]; du vicoj da domoj, ĉe kiuj ĉie pendis malmodernaj kadukaj balkonoj [2]; vi penos faligi lin […] kiel barilon kadukan [3]. VD:kliniĝi, putra, ŝanceliĝi, ŝima, velka
2.
(figure) Baldaŭ finiĝonta, malaperonta, nedaŭra, nefirma: ĉie malnova kaduka neĝo, kaj la vojo estis kotejo [4]; sur la nubo la suno pentris kadukajn ĉielarkajn figurojn [5]; vantaj estas la homaj esperoj […], kiel kadukaj kompare kun la dekretoj, kiujn Eternulo skribis [6]; kadukaj kutimoj [7]; sen mi viaj aferoj – volu min pardoni – estis tre kadukaj [8]. VD:efemera
3.
(iu) Tre maljuna, malforta, malsanema, baldaŭ mortonta: kadukaj maljunuloj [9]; hejme li regalas sin per dolĉaj bonegaj vinoj kaj dorlotas siajn kadukajn membrojn en kusenoj el lanugo [10]; la duona kripligita voĉo […] predikas terure laŭte per la tremanta kaduka korpo [11]; unu el la stratvendistoj, kadukaspekta maljunulo, staranta apud kaduka puŝveturilo, alparolis lin [12]; li faris tion kun pli granda vigleco, ol lia kaduka mieno supozigus ebla [13].
4.
JUR Perdinta sian juran efikon pro transpaso de difinita templimo, senvalidiĝinta: kaduka klaŭzo.
angle:
rickety, dilapidated, decrepit, fragile 2. fragile 4. inoperative
beloruse:
стары, лядашчы, састарэлы, заняпалы, друзлы
ĉeĥe:
chabý, chatrný, sešlý, ubohý, vetchý
ĉine:
頹壞 [tuíhuài], 年久失修 [niánjiǔshīxiū], 残败 [cánbài], 残破 [cánpò], 老态 [lǎotài], 衰朽 [shuāixiǔ], 衰迈 [shuāimài], 頹圮 [tuípǐ], 頹朽 [tuíxiǔ], 龍鍾 [lóngzhōng]
finne:
1. ränsistynyt, huonokuntoinen 2. kuihtuva, häviävä, mitätön 3. raihnainen 4. vanhentunut, pätemättömäksi käynyt
france:
1. délabré, décati (délabré), en ruines, vermoulu 2. fragile, labile, précaire 3. décrépit 4. caduc (jur.)
germane:
1. verfallen, baufällig 2. überkommen, vergänglich, verfallen, verkommen 3. hinfällig, gebrechlich, anfällig 4. hinfällig
hebree:
רעוע, מתמוטט, מתפורר, תשוש 2. שביר, שבריריר 4. לא בתוקף, לא פועל
hispane:
caduco
hungare:
1. düledező, omladozó, roskatag, megroggyant 2. elhaló, megszűnó, szertefoszló 3. roskatag, megrokkant, elgyengült 4. érvényét veszített
japane:
老朽の [ろうきゅうの], 荒廃した [こうはいした], 老衰した [ろうすいした], 老いぼれた [おいぼれた], 消えていく [きえていく], はかない, 無効の [むこうの], 失効した [しっこうした]
katalune:
caduc 1. làbil 2. efímer 3. decrèpit 4. obsolet, passat
nederlande:
1. bouwvallig 2. tot verdwijnen gedoemd 3. afgeleefd 4. vervallen
perse:
فرتوت، فرسوده 4. اجراناپذیر، منسوخ
pole:
podupadły, upadający, zgrzybiały
portugale:
1. caduco, decrépito, frágil, arruinado
rumane:
caduc
ruse:
1. ветхий 3. *дряхлый 4. устаревший
slovake:
schradnutý, vetchý, úbohy
svede:
1. fallfärdig 3. skröplig
ukraine:
старезний, старенний, старий, підупалий, дряхлий

kadukaĵo

Io kaduka: li jam ne retrovis la dometon […], la kadukaĵo estis tute forlekita de la fajro [14]; alportu la malnovan kaleŝon! […] unu rado mankas kaj la tuta supra parto [jen] la malnova kadukaĵo [15]; la prezidanto grimpis sur la supron de la palisaro, kaj tiam ekkrakis sub li la putriĝinta kadukaĵo [16]. VD:detruitaĵo, ruino, vrako
14. M. A. Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: Fragmentoj el La majstro kaj Margarita, Epilogo
15. Selma Lagerlöf, trad. Stellan Engholm: Gösta Berling, Dua Ĉapitro: La kristnaska nokto
16. Ferenc Molnár, trad. Ladislao Spierer: La Knaboj de Paŭlo-Strato
angle:
ailment, sign of decay
beloruse:
заняпад, высіленьне, немач
finne:
vika, rikkinäinen osa, rappeuma
france:
affection (due à la vieillesse), déchéance
hebree:
חולי, ניוון, התפוררות
hungare:
öregkori fogyatékosság, öregkori defektus
japane:
衰えた部分 [おとろえたぶぶん], 老朽箇所 [ろうきゅうかしょ]
katalune:
signe de decadència
nederlande:
iets aftands, iets bouwvalligs
pole:
upadek (psychiczny)
rumane:
decadență
ukraine:
мотлох

kadukeco

Stato de iu aŭ io kaduka: mi nepre kondukus vin al Babel, malgraŭ […] la kadukeco de miaj ostoj [17]; Petro […] maljuna, zorgoplena […] ŝajnis al ili ĉi-momente kvazaŭ personigo de kadukeco kaj malforto [18].
beloruse:
друзласьць, лядашчасьць, заняпаласьць
ĉeĥe:
sešlost, vetchost
finne:
rappio, raihnaus
france:
déclin, décrépitude, senescence
germane:
Hinfälligkeit, Verfallenheit
hispane:
caducidad
hungare:
elesettség, roskatagság, gyengeség
japane:
老朽 [ろうきゅう], 老衰 [ろうすい]
katalune:
decadència, declivi, envelliment
nederlande:
bouwvalligheid
pole:
schyłek, zgrzybiałość
ruse:
дряхлость, ветхость, устарелость
slovake:
vetchosť
ukraine:
старезність, старість

kadukega

Tre kaduka: subtegmentejo atingebla nur per ŝtupetaro kadukega [19]. VD:senila
19. Ethel Sybil Turner, trad. Ruth McGrath: Sep Junaj Aŭstralianoj, Ĉapitro X: Bunty En La Rolo De Heroo
angle:
senile
beloruse:
старэчы, сэнільны
ĉeĥe:
velmi sešlý, velmi ubohý
ĉine:
惛耄 [hūnmào], 朽 [xiǔ], 老迈 [lǎomài], 頹老 [tuílǎo]
france:
sénile, gâteux
hebree:
סנילי
hispane:
decrépito, senil
hungare:
szenilis, agyalágyult
japane:
耄碌した [もうろくした]
katalune:
senil, xaruc
nederlande:
seniel
pole:
starczy
slovake:
veľmi úbohý

kadukegeco

Stato de io tre kaduka. VD:senileco
angle:
senility
beloruse:
сэнільнасьць, старэчая слабасьць розуму, дзяцінец (разм.)
france:
sénilité, gâterie (sénilité)
hebree:
סניליות
hispane:
senilidad
hungare:
szenilitás, aggkori elbutulás
japane:
耄碌 [もうろく]
katalune:
senilitat, senectut
nederlande:
seniliteit
pole:
uwiąd starczy
ruse:
старческий маразм

kadukigi

(tr)
Igi kaduka, malfortikigi, malvalidigi: laceco ekstreme kadukigis lin, ke liaj okuloj apenaŭ povis vidi [20]; neniu povas sin fortiri de la spirita kadukigo kaj, kiam la infano jam ellernis paroli, ili tuj […] klopodas konfuzi lian klaran vidon [21]; neinda monaĥejestro Danielo […], kadukigita de multaj pekoj, nesufiĉa en ĉiu bona afero [22].
20. Ĉina Radio Internacia: Fama libro Historio Referenca por Regado, 2009-06-29
21. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
22. La Ondo de Esperanto, 1999, No 11 (61)
beloruse:
прыводзіць да заняпаду, высіляць
ĉeĥe:
kadukovat
france:
délabrer
hispane:
ajar, estropear, envejecer (verb. trans.)
slovake:
kadukovať
ukraine:
призводити до занепаду

kadukiĝi

(ntr)
Iĝi kaduka: homoj […] kadukiĝintaj morale kaj mense Marta ; ĉu kiam mi kadukiĝis, mi havus ankoraŭ volupton [23]? kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago [24]; li rimarkis la konstantan kadukiĝon de la tuta vivo [25]. VD:konsumiĝi, velki.
beloruse:
прыходзіць у заняпад, высіляцца, друзьлець
ĉine:
[bēng], 破落 [pòluò], 倒塌 [dǎotā], 坍 [tān], 坍塌 [tāntā], 垮 [kuǎ], 崩溃 [bēngkuì]
finne:
ränsistyä, raihnaantua, rapistua
france:
crouler, se délabrer, tomber en ruine
germane:
verfallen
hispane:
envejecer (verb. intrans.), ajarse, estropearse, caducarse
hungare:
megrokkan, megroggyan, omladozik, legyengül, érvényét veszti
japane:
老衰する [ろうすいする], 衰える [おとろえる], 老朽化する [ろうきゅうかする], 無効になる [むこうになる]
katalune:
decaure, degradar-se, esfondrar-se
nederlande:
in verval geraken
pole:
zmarnieć
ruse:
дряхлеть, ветшать
turke:
harabeye dönmek
ukraine:
старіти, занепадати, підупадати, валитися

kadukulo

Maljunulo perdanta siajn korpajn kaj mensajn kapablojn: en iliaj triboj estis neniu kadukulo [26]; [li], kvankam en maljuna aĝo, tute ne estis kadukulo [27]; la traveturanta oficisto volos antaŭ ĉio ĉirkaŭrigardi la kadukulejojn, kiuj estas sub via estreco [28].
angle:
elderly (person)
beloruse:
лядашчы чалавек, старэча
ĉeĥe:
sešlý stařec, vetchý stařec
ĉine:
[wēng], 老人 [lǎorén], 老人的 [lǎorénde]
finne:
raihnas vanhus
france:
vieillard ~ulejo: asile de vieillards.
germane:
Gebrechlicher, Pflegebedürftiger ~ulejo: Pflegeheim.
hebree:
קשיש
hispane:
anciano
hungare:
elaggott ember, aggastyán
japane:
老いぼれ [おいぼれ], 老衰者 [ろうすいしゃ]
katalune:
ancià, vell ~ulejo: geriàtric.
nederlande:
grijsaard ~ulejo: bejaardentehuis.
pole:
ramol, starzec
slovake:
vetchý starec
ukraine:
дряхлий старик, старий дід

kadukulejo

Domo, kie oni prizorgas kadukulojn: kuratoro de kadukulejoj [29]; mizerulo […], kiu en nia kadukulejo malfacile elspiris sian animon [30]; (figure) la elektokomisiono de UEA [ĉerpu el] la amaso da talentuloj malpli ol kvardekjaraj […bedaŭrinde] tio ja ne okazos, dum ankoraŭ io moviĝetas en la kadukulejo [31].
angle:
old-age home
france:
maison du troisième âge
germane:
Altenheim, Pflegeheim
ruse:
дом для престарелых

administraj notoj

~egeco: Mankas dua fontindiko.
~egeco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.