*verb/o VdE

*verbo

GRA Vorto prezentanta agon, okazaĵon aŭ staton, kaj ludanta ĉefan rolon en propozicio, ekzemple „esti“, „agu“, „frapos“: se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon ..., ni povas ĉiam uzi la akuzativon [1]. VD:infinitivo, ligverbo, netransitiva, transitiva
afrikanse:
werkwoord
albane:
folje
amhare:
ግስ
angle:
verb
arabe:
الفعل
armene:
բայ
beloruse:
дзеяслоў
bengale:
ক্রিয়া
birme:
ကြိယာ
bosne:
glagol
bulgare:
глагол
ĉeĥe:
sloveso
dane:
verbum
estone:
verb
eŭske:
aditza
filipine:
pandiwa
france:
verbe
galege:
verbo
germane:
Verb
greke:
ρήμα
guĝarate:
ક્રિયાપદ
haitie:
vèb
haŭse:
fi’ili
hinde:
क्रिया
hispane:
verbo
hungare:
ige
igbe:
ngwaa
irlande:
briathar
islande:
sögn
itale:
verbo
japane:
動詞 [どうし]
jave:
kriyo
jide:
ווערב
jorube:
ọrọìse
kanare:
ಕ್ರಿಯಾಪದ
kartvele:
ზმნის
katalune:
verb
kazaĥe:
етістік
kimre:
berf
kirgize:
этиш
kmere:
កិរិយាសព្ទ
koree:
동사
korsike:
verbo
kose:
isenzi
kroate:
glagol
kurde:
lêker
latine:
verbo
latinece:
verbum
latve:
darbības vārds
laŭe:
ພາ
litove:
veiksmažodis
makedone:
глагол
malagase:
ny matoanteny amin’ny
malaje:
kata kerja
malajalame:
ക്രിയ
malte:
li
marate:
क्रियापद
monge:
Nqe lus
mongole:
үйл үг
nederlande:
werkwoord
nepale:
क्रिया
njanĝe:
mneni
okcidentfrise:
tiidwurd
panĝabe:
ਕ੍ਰਿਆ
paŝtue:
فعل
perse:
فعل (دستور زبان)
pole:
czasownik
portugale:
verbo
ruande:
inshinga
ruse:
глагол
samoe:
veape
sinde:
فعل
sinhale:
ක්රියා පදයෙන්
skotgaele:
gnìomhair
slovake:
sloveso
slovene:
glagol
somale:
falka
ŝone:
chiito
sote:
leetsi
sunde:
kecap pagawean
svahile:
kitenzi
taĝike:
феъл
taje:
คำกริยา
tamile:
வினை
tatare:
фигыль
telugue:
క్రియ
tibete:
བྱ་ཚིག་
turke:
fiil
ukraine:
дієслово
urdue:
فعل
uzbeke:
fe’l
vjetname:
động từ
zulue:
sento

verbigi

(tr)
GRA Ŝanĝi la kategorion de vorto al la verba: multaj adjektivoj povas esti senpere verbigitaj; ekzemploj abundas en la parolata Esperanto: el „sata“ venas „mi malsatas“; el „necesa“ estiĝas „tio ne necesas“ [2].
beloruse:
утвараць дзеяслоў
france:
convertir en verbe
japane:
動詞化する [どうしかする]
ruse:
образовывать глагол
ukraine:
утворювати дієслово, вербалізувати

agverbo PAG

GRA
Verbo esprimanta agon: Ĉi tiuj difinoj atentas la diferencon inter agverboj (ekz-e „la kato manĝas“) kaj statverboj (ekz-e „la knabo kuŝas“) [3]; La unua similas al agverbo (ekz-e helpi), la dua al statverbo (ekz-e ripozi) [4].
ANT:statverbo
3. Sergio Pokrovskij: Aspektoj, La Ondo de Esperanto, №293 (2019:3)
4. Kálmán Kalocsay: Waringhien Gaston: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, §299, p. 405.
angle:
dynamic verb
beloruse:
дзеяслоў дзеяньня
france:
verbe d'action
germane:
Tätigkeitsverb
ruse:
глагол действия, динамический глагол

daŭrverbo PAG

GRA
Statverbo aŭ tia agverbo kiu esprimas agon kiel daŭrantan sen implici rezulton, plenumiĝon aŭ finan staton: la daŭrverboj esprimas nur la procezon aŭ staton [5]. ANT:rezultverboVD:malperfektivo
5. Sergio Pokrovskij: Aspektoj, La Ondo de Esperanto, №293 (2019:3)
angle:
atellic verb
beloruse:
дзеяслоў нефінітны
ruse:
непредельный глагол

helpverbo PIV2

GRA
Verbo sen propra signifo leksika, uzata en kombino kun ĉefverbo por aldoni informojn gramatikajn aŭ funkciajn, kiaj tenso, voĉo, modo, aspekto ktp: Per la helpverbo „esti“ kaj diversaj participoj, oni povas esprimi tre ekzakte diversajn nuancojn de modo, tempo, daŭro, plenumiĝo k.t.p. PMEG
angle:
auxiliary verb
beloruse:
дапаможны дзеяслоў
japane:
補助動詞 [ほじょどうし], 助動詞 [じょどうし]
ruse:
вспомогательный глагол
ukraine:
допоміжне дієслово

rezultverbo PAG

GRA
Agverbo kiu esprimas la agon kiel limigitan per ia fina, rezulta stato, kies atingo malebligas pluigon de la ago: La verbojn de daŭro sen rezulto oni povas transformi en rezultverbojn per la prefiksoido ek — tiaokaze la rezulto de la ago-komenco (ek-verbo) estas la ago-daŭro mem [6]. ANT:daŭrverboVD:perfektivo
angle:
tellic verb
beloruse:
дзеяслоў фінітны
ruse:
предельный глагол

statverbo PAG

GRA
Verbo esprimanta staton: Tamen „kosti“ ne estas pasivigebla, ĝi ŝajne estas statverbo simila al „pezi“ kaj „alti“ [7].
ANT:agverbo
7. SDonald Evan ROGERS: Vortaroj devus klare montri pasivigeblecon, Scienca Revuo, 2008:02, p. 79
angle:
stative verb
beloruse:
дзеяслоў стану
france:
verbe d'état
germane:
Zustandsverb
ruse:
глагол состояния, статический глагол

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.