1kompon/i

komponi

(tr)
1.
Verki, kun aparta atento al la harmonio de la tuto:
a)
MUZ (muzikaĵon) Verdi komponis multajn operojn VdE ; li komponis multajn pecojn kun hungarmuzika fono, ekzemple la Hungarajn rapsodiojn kaj la oratorion Sankta Elizabeto [1].
b)
(verkon beletran, belartan aŭ alian artaĵon) komponi versojn, romanon, himnon, kanton, pentraĵon, filmon PIV1 , robon PIV1 ; Nero ludis kaj kantis himnon honore al la Cipra diino, al kiu li mem komponis versojn kaj muzikon [2]; bone komponita libro, pentraĵo; tiu genio ne sciis komponi. VD:kombini 2, konstrui 2
2.
Kunmeti la konsistigajn elementojn de io.
a)
KEMPV =kombini 3VD:sintezi
b)
GRA(evitinde) Kunmeti: Esperanto konsistas nur el simplaj kaj komponitaj vortoj PV .
ANT:malkomponi
3.
(malofte) =konsistigi
Rim.: Ĉi tiu senco aperas nerekte en PIV1 por difini la ĥemian sencon de „komponi“, nome „konsistigi miksaĵon, kombinaĵon“, kio ne identas kun la ĉi-supre donita. La sencovastigo de „kunmeti“ al „konsistigi“ estas verŝajna, sed apenaŭ troveblas ekzemploj de ĝi por la verbo „komponi“ (kiu diras, ekz-e, ke sodio kaj kloro komponas salon?). Plie tiu senco tute ne aperas en la derivaĵoj „malkomponi“ aŭ „komponaĵo“, dum ĝi estas nepra por pravigi la sciencajn sencojn de „komponanto“, t.e. konsistaĵo. Se al tio oni aldonas, ke la origina senco de „komponi“ ŝajnas esti „verki muzikaĵon“, oni povas suspekti, ke la nuna situacio fontas el perforta aligo de la internacia vorto „komponanto“ aŭ „komponento“ al la radiko kompon/ (vd rimarkon).
1. Monato, Franz-Georg Rössler: Geniulo mondcivitana, 2012
2. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 41
angle:
combine 1.a compose 1.b compose 2.b combine, conjoin
beloruse:
складаць, ствараць, пісаць музыку, кампанаваць, сынтэзаваць (хім. злучэньні)
ĉeĥe:
komponovat, napsat, skládat (hudbu), složit, ztvárnit
ĉine:
組合 [zǔhé], 編 [biān]
france:
composer, agencer (une œuvre d'art), arranger, assembler, bâtir (une œuvre), combiner, construire (une œuvre), façonner (une œuvre d'art)
germane:
1.a komponieren 1.b zusammenstellen, zusammensetzen 2.b zusammenfügen, zusammensetzen
hispane:
componer
japane:
構成する [こうせいする], 創作する [そうさくする], 作曲する [さっきょくする]
nederlande:
1.a componeren 1.b componeren 2.a samenstellen 2.b samenstellen
pole:
1.a komponować 1.b tworzyć kompozycję
portugale:
1.a compor
ruse:
соединять 1.a сочинять музыку 1.b компоновать 2.b соединять, составлять, компоновать
slovake:
skladať, skomponovať, zložiť, zostaviť
taje:
1. แต่ง, ประพันธ์
ukraine:
компонувати, творити композицію, писати музику, утворювати

komponaĵo

MUZ
Muzika verko: la junaj fraŭlinoj ĉie ludadis „la Prière d'une vierge“, tiun sentimentalan komponaĵon, kies tonoj melankolie kunfandiĝadis kun la lunaj radioj Marta ; kial ne komponaĵo de Ravel, Bruckner, Raĥmaninov aŭ – Dio savu nin – Wagner [3]? SIN:kompozicioSUP:muzikaĵo
Rim.: Pli vasta difino troveblas en PIV1, nome „io komponita“, kio supozigas, ke ne nur la muzika senco eblas, sed ekzemploj de tio malmultas. Aliflanke, oni ne uzas „komponaĵo“ en ĥemio: ĉi-sence oni uzu „kombinaĵo“.
3. Monato, Albisturo Kvinke: Katobleka mondo, 2013
angle:
composition
beloruse:
кампазыцыя (муз.), твор (музычны)
ĉine:
构图 [gòutú], 佈局 [bùjú]
france:
composition (musicale), œuvre musicale
germane:
Komposition, Tonstück
japane:
作品 [さくひん], 楽曲 [がっきょく]
nederlande:
compositie
pole:
kompozycja
ruse:
композиция
ukraine:
композиція, сполука, суміш

komponanto

PIV1
1.
MUZ Iu, kiu komponas muzikaĵon: la komponantoj trouzas [la trukon konsistantan en tio, ke] oni konversacias, kantetas, krietas, bruetas kaj ridegas inter la kanzonoj [4]; 1860 ‐ naskiĝis barono Menu de Ménil (la komponinto de la muziko por „La Espero“) [5].
2.
Komponento:
a)
KEMTEK Io, kio konsistigas esencan parton de substanco, ekipaĵo, ks: la komponantoj de salo (sodio kaj kloro); la komponantoj de videbla lumo; (figure) la strebo al posedo de libera marnavigado estas unu el la komponantoj de la rusa politiko PIV1 ; la plej grava el la tri komponantoj estas la sanasekuro, ĉar apenaŭ estas homoj, kiuj neniam malsaniĝas [6]; la 20an de novembro 1998 Rusio pafis la unuan ISS-modulon Sarja kiel komponanton de la estonta laboratorio [7]. VD:konsistaĵo
b)
MATMatVort (de vektoro `x` laŭ bazo `(bb e_i)`) Ĉiu el la koeficientoj en la nura lineara kombinaĵo de bazvektoroj, kiu egalas al `x`; alternative: la produto de tiu koeficiento per la responda bazvektoro: la komponanton de `x` rilate al indico `i` (aŭ rilate al bazvektoro `bb e_i`) oni kutime signas per `x_i`, tiel ke `x=sum x_i*bb e_i`. VD:koordinato
Rim.: Eblas diskuti, ĉu la koncerna koeficiento ne estus pli bone nomata koordinato, lasante al „komponanto“ la sencon, kiun ni difinis alternativa (vd ekz-e [8], kiu difinas la nocion kiel vektoron, sed uzas ĝin kiel skalaron en la difino de „skalara produto“). Se la ambigueco iĝas ĝena, eblas paroli pri „skalara komponanto“ kaj „vektora komponanto“.
c)
FIZ Ĉiu el la fortoj en aro da fortoj, kompare kun ilia sumo: la movo rezultas ne de la efiko de ĉiu aparta komponanto, sed de ilia sumo.
SIN:Konsistaĵo, kombinero
Rim.: La formo „komponanto“ estas kritikebla unue pro la fakto, ke ĝi uzas la substantivan participan sufikson por signi aĵon kaj ne ulon, kio estas escepta (krom en matematiko), sed ankaŭ pro la fakto, ke ĝi supozigas la preskaŭ neekzistantan sencon 3 de la radiko (vd rimarkon). Eble tial iuj aŭtoroj uzas apartan radikon komponent/: estas kiel paralelogramo de fortoj, en kiu ambaŭ komponentoj konsistas el unuflanke egoismo, aliflanke amo al Dio kaj la homoj [9]. Sed nova radiko ne estas bezonata: sufiĉus uzi la vorton „konsistaĵo“ aŭ „kombinero“.
4. A. Birjulin: Junulo, regalu min per vermuto, LOdE 1992:3
5. Niaj jubileoj kaj datrevenoj en 2000, LOdE 2000:1
6. Monato, Stefan Maul: Fendita nacio, 2009
7. Monato, Stefan Maul: Politika sukceso, scienca fiasko, 2009
8. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 26,50
9. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
angle:
2.a component, constituent 2.b component 2.c component
beloruse:
кампанэнт, кампанэнта, складнік
ĉeĥe:
komponenta, složka, součást
ĉine:
組分 [zǔfèn], 組成部分 [zǔchéngbùfen], 构件 [gòujiàn], 零件 [língjiàn]
france:
1. compositeur 2.a composant, composante (constituant), constituant 2.b composante (math.) 2.c composante (d'une force)
germane:
Bestandteil, Komponente 2.b Komponente
japane:
構成要素 [こうせいようそ], 成分 [せいぶん], 分力 [ぶんりょく]
pole:
składowa 1. kompozytor 2.a komponent 2.b składowa, współrzędna (wektora względem bazy)
ruse:
компонент, компонента, составляющая 2.b компонента, составляющая
slovake:
komponent, zložka
ukraine:
складник, компонент

komponisto

Muzikisto, kiu komponas: ĉiuj malbonaj poetoj kaj poetinoj, komponistoj, gazetistoj [...] rajdas en la Novjara nokto tra la aero al la insulo Amager [10]; la junan Liszt, jam elstaran pianiston kaj komencantan komponiston, dorlotis la damoj de la parizaj salonoj [11]; Paul Hindemith (1895–1963), la plej fama klasikeca komponisto germana en la dudeka jarcento [12].
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Unua vizito
11. Monato, Franz-Georg Rössler: Geniulo mondcivitana, 2012
12. Monato, Franz-Georg Rössler: Pura muziko por eonoj, 2014
angle:
composer
beloruse:
кампазытар
ĉeĥe:
hudební skladatel, komponista
ĉine:
作曲家 [zuòqǔjiā], 作曲者 [zuòqǔzhě]
france:
compositeur
germane:
Komponist
hispane:
compositor
japane:
作曲家 [さっきょくか]
nederlande:
componist
pole:
kompozytor
ruse:
композитор
slovake:
skladateľ
ukraine:
композитор

malkomponi

(tr)
1.
Disigi la konsistigajn elementojn: KEM BIO torfo sur fekaĵon ŝutita helpas ne nur forigi malbonajn odorojn sed ankaŭ malkomponigi (malkombini) la restaĵojn [13]. VD:analizi, diserigi
2.
MAT[14](fakula ĵargono) Esprimi ion kiel rezulton de operacio, aplikita al iuj „konsistaj eroj“ de ĝi: malkomponi vektoron laŭ bazo (trovi ĝiajn komponantojn); neprima entjero estas, unike, malkomponebla en primojn (prezentebla kiel produto de primaj faktoroj); kanona malkomponaĵo de bildigo (prezento de ĝi kiel kunligaĵo de enjekcio, bijekcio kaj surjekcio). VD:elvolvi
angle:
1. decompound, decompose, dissect, resolve 2. decompose mal~ebla: decomposable. mal~aĵo: decomposition.
beloruse:
разкладаць (на часткі)
ĉeĥe:
rozkládat
ĉine:
分解 [fēnjiě], 分解作用 [fēnjiězuòyòng], 堆肥 [duīféi]
france:
1. décomposer, désagréger, disséquer (fig.), disloquer, scinder (en ses composants) 2. décomposer (math.) mal~ebla: décomposable. mal~aĵo: décomposition.
germane:
1. zerlegen 2. zerlegen mal~ebla: zerlegbar. mal~aĵo: Zerlegung.
japane:
分解する [ぶんかいする]
nederlande:
1. ontbinden, ontleden, dissecteren, oplossen
pole:
1. dekomponować, rozkładać 2. rozłożyć mal~ebla: rozkładalny. mal~aĵo: rozkład.
ruse:
1. разложить (на составные части), разлагать (на составные части) 2. разлагать mal~ebla: разложимый. mal~aĵo: разложение.
slovake:
rozložiť, rozobrať
ukraine:
розкладати

malkomponiĝi

Iĝi malkomponita: per la sankta nomo de Jehovo [...] la maro refluas, la fajro estingiĝas, la elementoj de la naturo malkomponiĝas [15]; KEM ĉe la temperaturoj, aperantaj en patoj (ĉirkaŭ 200 gradoj), ĉiuj oleoj malkomponiĝas (malkombiniĝas) [16].
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 20
16. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, I. Litvina trad. B. Kolker: Kiel kiam kaj kiom manĝi, leciono 21a
beloruse:
раскладацца (на часткі)
ĉine:
瓦解 [wǎjiě], 脫節 [tuōjié], 解体 [jiětǐ], 分解 [fēnjiě]
france:
se décomposer, se désagréger, se disséquer (fig.), se disloquer, se scinder (en ses composants)
pole:
rozkładać się

koneksa komponanto

MATKompLeks
(de grafeo) Ĉiu el la ekvivalento-klasoj laŭ la rilato „ekzistas ĉeno liganta `A` kun `B`“: koneksa grafeo havas nur unu koneksan komponanton.
angle:
connected component
france:
composante connexe (d'un graphe)
germane:
zusammenhängender Bestandteil
pole:
składowa spójna (grafu)
ruse:
связная компонента (графа)

administraj notoj

pri ~i 2.b:
        Cxu estas aliaj ekzemploj de tio?
        [MB]
      
koneksa ~anto: Mankas dua fontindiko.
koneksa ~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.