*18muzik/o PV

*muziko

1.
MUZ Belarto pri aranĝo de sonoj agrabla por homa aŭdo, precipe per ritmo, melodio, harmonio: li aranĝadis la muzikon, ĉar li estis kompetentulo [1]; Arkadio, kvankam li efektive amis muzikon, nevolonte sekvis ŝin [2]. li komprenas predikon, kiel bovo muzikon PrV .
2.
La prezentado de muzikaĵoj; muzikado: kiam li venis kaj alproksimiĝis al la domo, li aŭdis muzikon kaj dancadon [3]; en palacoj eburaj ĝojigas vin muziko [4]; kiam la bela muziko ludis ĉiam plue, ŝi ne povis plu elteni, [... ŝi] balancadis la kapon laŭ la takto de la bela muziko [5]; nun komenciĝis la muziko [6]; mi jam ne aŭdados la muzikon de la ondoj [7].
afrikanse:
 musiek
albane:
 muzikë
amhare:
 ሙዚቃ
angle:
 music
arabe:
 الموسيقى
armene:
 երաժշտություն
azerbajĝane:
 musiqi
beloruse:
 музыка
bengale:
 সঙ্গীত
birme:
 ဂီတ
bosne:
 glazba
bulgare:
 музика
ĉeĥe:
 hudba, muzika
ĉine:
 音乐 (tr. 音樂) [yīnyuè]
dane:
 musik
estone:
 muusika
filipine:
 musika
france:
 musique
galege:
 música
germane:
 Musik
guĝarate:
 સંગીત
haitie:
 mizik
hinde:
 संगीत
hispane:
 música
indonezie:
 musik
irlande:
 ceol
islande:
 tónlist
japane:
 音楽
jide:
 מוזיק
jorube:
 orin ti
kanare:
 ಸಂಗೀತ
kartvele:
 მუსიკა
katalune:
 música
kazaĥe:
 музыка
kimre:
 cerddoriaeth
kirgize:
 музыка
kmere:
 តន្ត្រី
koree:
 음악
korsike:
 musica
kose:
 umculo
kroate:
 glazba
kurde:
 mûzîk
latine:
 musica
latve:
 mūzika
laŭe:
 ດົນຕີ
litove:
 muzika
makedone:
 музика
malagase:
 mozika
malaje:
 muzik
malajalame:
 സംഗീതം
malte:
 mużika
maorie:
 waiata
marate:
 संगीत
mongole:
 дуу хөгжим
nederlande:
 muziek
nepale:
 संगीत
njanĝe:
 nyimbo
okcidentfrise:
 muzyk
panĝabe:
 ਸੰਗੀਤ ਨੂੰ
paŝtue:
 موسيقي
pole:
 muzyka
portugale:
 música
ruande:
 umuziki
rumane:
 muzică
ruse:
 музыка
samoe:
 pese
sinde:
 موسيقي
sinhale:
 සංගීතය
skotgaele:
 ceòl
slovake:
 hudba
slovene:
 glasba
ŝone:
 mumhanzi
sote:
 mino
sunde:
 musik
svahile:
 muziki
svede:
 musik
taĝike:
 мусиқӣ
taje:
 เพลง
tamile:
 இசை
tatare:
 музыка
telugue:
 సంగీతం
ukraine:
 музика
urdue:
 موسیقی
uzbeke:
 musiqa
vjetname:
 nhạc
volapuke:
 musig
zulue:
 umculo

*muzika

1.
Rilata al muziko: noto muzika [8]; muzika signo EE , tono IK , talento IK , klereco Marta , repertuaro Marta , kolegio FK , terminaro Ifigenio ; ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj laŭtaj cimbaloj [9]; en ĉiu lingvo la muzika terminaro estas en stato ĥaosa [10].
2.
Posedanta muzikan econ, agrabla por la orelo.
angle:
 musical
beloruse:
1. музычны 2. музыкальны
france:
 musical
germane:
1. Musik- 2. melodisch
hispane:
 musical
indonezie:
 musikal
katalune:
 musical
nederlande:
 muziek-, muzikaal
pole:
1. muzyczny 2. muzykalny
rumane:
 muzical
ruse:
 музыкальный
svede:
2. musikalisk
ukraine:
 музичний, музикальний
volapuke:
 musigik

muziki

(x)
Muzike sonigi voĉon aŭ instrumenton: per tamburino kaj harpo ili muziku al Li [11]; la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja [12]; la servistoj, por pasigi la tempon, manĝis, trinkis kaj muzikis [13]; la turhorloĝo muzikas simplan kaj samtempe tian kortuŝan melodion Metrop .
angle:
 make (music), play (music)
beloruse:
 граць (музыку)
ĉeĥe:
 hrát, koncertovat, muzicírovat
france:
 jouer (de la musique)
germane:
 Musik (machen), Musik (spielen)
hispane:
 hacer música
indonezie:
 bermain musik, bermusik
katalune:
 tocar, fer música
nederlande:
 muziek maken, muziek spelen
pole:
 muzykować, grać (muzykę)
ruse:
 музицировать
slovake:
 húsť, vyhrávať
ukraine:
 займатися музикою, музичити
volapuke:
 musigön

muzikaĵo

MUZ Sonaĵo agrable aranĝita por homa aŭdo: melankolie sonas ankoraŭ multaj versoj, sed […] jen subite blovas vigla muzikaĵo VivZam ; li verkis poemojn kaj komponis muzikaĵojn [14]; kanono estas muzikaĵo, en kiu temo anoncita de unu voĉo estas imitata strikte de alia [15]; ili estas multpartaj plurhoraj muzikaĵoj, pli similaj al operoj por unu voĉo ol al kantoj laŭ eŭropa tradicio [16]; estas kvazaŭ la muzikaĵoj de Bach tiom influus, ke neniu muzikkonstrua stilo poste ekzistus, nek akirus publikon [17]; la Kolekto de Muzikaĵoj konsistas el 51 000 manskribitaj kaj 130 000 presitaj muziknotdokumentoj, 70 000 libroj, 41 000 hereditaj objektoj kaj 20 000 sondokumentoj [18]; oni kulpigu pri tio la interpretan magion de Nanne kaj Ankie, kiuj kapablas fari eĉ el teksto ne tre ekscita kaj melodio simpla kaj tradicia muzikaĵon vere atentokaptan [19]. SUB:kanto1, komponaĵo, simfonio, opero
angle:
 piece of music, musical piece
beloruse:
 музычны твор, п’еса (музычная), кампазыцыя (музычная)
france:
 morceau de musique, musique (pièce), pièce de musique
germane:
 Musikstück
hispane:
 composición musical, pieza musical, música
katalune:
 cançó, peça
nederlande:
 muziekstuk
pole:
 utwór muzyczny
ruse:
 музыкальное произведение, музыкальная пьеса
ukraine:
 музичний твір

muzikaĵisto

Kortegano respondeca pri la prezentado de muzikaĵoj: ĉi tiu ne estas kulpa, diris la muzikaĵisto, ĉi tiu severe observas la takton kaj estas tute el mia lernejo [20];
germane:
 Spielmeister

muzikigi

MuzTerm (tr)
MUZ Fari muzikaĵon por ekzistanta teksto, ofte poeziaĵo, verkante por ĝi taŭgan kantan formon: kelkaj liaj junaĝaj versaĵoj estis muzikigitaj kaj prezentataj en bardaj koncertoj [21]; la Kajto-kantoj, kiujn mi plej ŝatas, estas la muzikigitaj poemoj Orangutango, La soldato kiu marŝas kaj Rabista dormo [22].
Rim.: Kvankam PIVa, tiu derivaĵo estas gramatike dubinda. Oni ne faras versaĵon muziko, oni ĝin provizas je muziko. Konvena sufikso estus -iz (se oni ĝin akceptas); aŭ eblus uzi ion pli priskriban (enmuzikigi, surmuzikigi ‐ kp „surscenigi“ ktp). [S. Pokrovskij]
21. Monato, Boris Kolker: Estas danĝere esti poeto
22. Monato, Edmund Grimley Evans: Kajto flugas plu
angle:
 set to music, score
beloruse:
 пакласьці на музыку
ĉeĥe:
 zhudebnit
france:
 mettre en musique
germane:
 vertonen
hispane:
 musicalizar
indonezie:
 memusikkan
katalune:
 musicar
nederlande:
 op muziek zetten
ruse:
 положить на музыку
slovake:
 zhudobniť
ukraine:
 покласти на музику

muzikilo

MUZ Muzikinstrumento: venis unu rusa vilaĝa junulo kun sia man-orgeneto (rusa muzikilo) [23]; stereotipa aŭtomata akompanado helpe de modernaj teknikaĵoj, ne muzikiloj sed sonsinteziloj [24]; ni ĝuis belan harpmuzikon surstrate, ludatan de franca muzikisto, loĝanta en Galway, kie li lernas konstrui muzikilojn [25]; sonaton vi aŭskultas plenumata de ordinara violonĉelisto per mezkvalita muzikilo [26]; Antonio Stradivari (1644-1737), la plej mondfama metiisto, neniam superita, de arĉo-muzikiloj [27]; sonoj de originala bulgara muzikilo gadulko (ribeko) [28]; tondradas muzikiloj modernaj, ankaŭ tamtamoj kaj tamburoj, ne silentas gongoj kaj kastanjetoj [29].
angle:
 musical instrument
beloruse:
 музычны інструмэнт
ĉeĥe:
 hudební nástroj
france:
 instrument de musique
germane:
 Musikinstrument
hispane:
 instrumento musical
indonezie:
 alat musik
katalune:
 instrument musical
nederlande:
 muziekinstrument
pole:
 instrument muzyczny
rumane:
 instrument muzical
ruse:
 музыкальный инструмент
slovake:
 hudobný nástroj
ukraine:
 музичний інструмент

muzikisto

MUZ Profesiulo aŭ kompetentulo pri muzikado: la Levidoj ĉiuj estis kompetentaj muzikistoj [30]; kantistoj kaj muzikistoj [31]; la bardo, duone muzikisto kaj duone militisto, kiu partoprenis en la militiro kaj estis vidanta atestanto de la faroj, kiujn li prezentis, kantis al ili kanton, kiu gloris iliajn grandajn militajn agojn [32]; la bremenaj muzikistoj (fabelo), urba muzikisto [33]; la spektaklo komenciĝis per procesio de muzikistoj, kantistoj kaj dancistinoj [34]; la muzikistoj agordas siajn instrumentojn en la Spegulĉambro [35].
angle:
 musician
beloruse:
 музы́ка
ĉeĥe:
 hudebník, muzikant
france:
 musicien
germane:
 Musiker, Spielmann
hispane:
 músico
indonezie:
 musikus, musisi, pemusik
katalune:
 músic
nederlande:
 musicus
pole:
 muzyk
rumane:
 muzician
ruse:
 музыкант
slovake:
 hudobník, muzikant
ukraine:
 музикант, музика

muzikistaro

MUZ Muzikgrupo, precipe trejnita aŭ profesiula, ensembloorkestro: folklora muzikistaro akompanas la vojaĝantojn [36]; rakontas Raita Pyhälä ... „oni marŝis, malantaŭ uniformita muzikistaro“ [37].
36. Monato, Marta Solís: Unika fervojo en Andoj
37. K. Kniivilä: Duobla Bulonjo en Libera Folio, soc.culture.esperanto, 2005-04-06
angle:
 orchestra, band, ensemble, (music) group
beloruse:
 аркестар, гурт (музычны), ансамбль (музычны)
ĉeĥe:
 kapela
france:
 groupe musical
germane:
 Orchester, Musikgruppe
hispane:
 orquesta, banda de música, grupo musical
indonezie:
 orkestra
katalune:
 orquestra, banda, grup
nederlande:
 fanfare, orkest
pole:
 orkiestra
rumane:
 formație
slovake:
 kapela
ukraine:
 оркестр, музика

ĉambromuziko, ĉambra muziko

MUZ Muziko de malgranda muzikistaro, ĝis ok- aŭ dekhoma, aŭdebla en ne tre vasta spaco de ne tre granda publiko, kontraste al orkestromuziko: en loka monaĥejo okazis eta koncerto de ĉambra muziko [38]. VD:ensemblo1.a
38. -: 13-a kongreso de ĈEA, Esperanto.cz, 2011-11-01
angle:
 chamber music
beloruse:
 камэрная музыка
france:
 musique de chambre
germane:
 Kammermusik
hispane:
 música de cámara
ukraine:
 камерна музика

orkestromuziko, orkestra muziko

MUZ Muziko de orkestro por vasta spaco kaj mulnombra publiko, kontraste al ĉambromuziko: vi aŭdas la orkestran muzikon „Kanto pri la Ruĝa Flago“ [39].
39. Ĉina Radio Internacia: Pri la 6-a Pekina Internacia Muzika Festivalo, 2003-12-09
angle:
 orchestral music
beloruse:
 аркестравая музыка
france:
 musique d'orchestre
germane:
 Orchestermusik
hispane:
 música orquestal

muzikoscienco, muzikscienco

SCIMUZ Scienco pri muziko, muziksistemoj, ĉio rilata al sonarto: lingvistoj kaj filologoj tre ofte eluzas la terminologion kaj la metodologion de la muzikscienco dum siaj fakaj esploroj [40].
angle:
 musicology
beloruse:
 музыказнаўства
ĉeĥe:
 hudební věda
france:
 musicologie
germane:
 Musikwissenschaft
hispane:
 musicología
indonezie:
 musikologi
katalune:
 musicologia
nederlande:
 muziekwetenschap, musicologie
pole:
 muzykologia
rumane:
 muzicologie
ruse:
 музыковедение
slovake:
 hudobná veda

muzikosciencisto, muzikfakulo

MUZ Fakulo pri muzikoscienco: estante muzikfakulo, vi certe scias, ke muziko, kiu taŭgas por nia radiostacio kaj aŭskultantaro, ne tro abundas [41]; la verkojn de Zelenka kunigis kaj katalogis la muziksciencisto Wolfgang Reich [42].
41. Ursula: Triangulujo, Kajeroj el la Sudo, 2000-07, numero 46a
42. Vikipedio, artikolo „Jan Dismas Zelenka“, 2007-02-24
angle:
 musicologist
beloruse:
 музыказнаўца
france:
 musicologue
germane:
 Musikwissenschaftler
hispane:
 musicólogo
indonezie:
 musikolog
katalune:
 musicòleg
nederlande:
 muziekwetenschapper, musicoloog
pole:
 muzykolog
ruse:
 музыковед

administraj notoj