1harmoni/o PV

harmonio

1.
Efekto de objekto, kies diversaj partoj plaĉe akordas inter si, aŭ de la akordo inter diversaj objektoj: kortuŝiĝo, dankemo […], similaj al la pordoj de la paradizo, tra kiuj venis lumo kaj anĝela harmonio [1]; li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu aperis la tutaĵo, plena de profunda sento, simpla ĉarmo kaj kvieta harmonio Marta ; estis tiom da artista beleco en la aranĝo de la salono, ke kun ĝuo oni enspiris ĉi tiun harmonion de brilaj koloroj FdO ; [ŝi] aŭskultis la ĉarman harmonion de ŝia voĉo, kiam ŝi plu pentradis la ĝojojn de la revidiĝo [2]; en la mezo de la […] uragano de via pasio vi devas observi certan moderecon, kiu donas al ĉio harmonion [3]; [li] konservis ankoraŭ la harmonion de la juneco [4]; liaj nunaj vivoceloj tute ne estas en harmonio kun la spirito de la altanima, malegoista reĝo [5]; tia dia harmonio en la senanima naturo [6]; Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan EE ; necesas ia ekvilibro inter la tri aspektoj de lingva planado, do ia kunefiko kaj harmonio inter statusa, korpusa kaj akira planado [7].
a)
MUZ Agrabla samtempa sonado de tonoj: harmonio de voĉo, de versoj; la trumpetoj, la fajfiloj, la hobojoj, la tamburoj, la kanonoj, formis tian harmonion, kia neniam estis [8]; la fluto eldonos tre bonan muzikon […] sed mi tute ne komprenas uzi la klapojn por elvoki ian harmonion [9]. VD:akordo3
b)
POE Baza principo de versfarado, konsistanta en ripetado aŭ kontrastigo de iuj sonoj; tiuj sonefektoj mem: esti granda poeto [signifas] scipovi perfekte sian lingvon, ĝin pure paroli, kun senĉesa harmonio, kaj tiele, ke la rimo ne difektu la sencon [10]. VD:aliteracio, asonanco, rimo
VD:ekvilibro, ordo, proporcieco
2.
(figure) Interakordo, paco inter pluraj personoj: la harmonio de edzoparo; estas necese demonstracii siajn ŝaton kaj estimon, por ke estu harmonio [11]; reciproka amo kaj harmonio dolĉigas al ni la vivon [12]; Jafet estis bona besto, vivanta ĉiam en harmonio kun la kaprino [13]; ni tro entuziasme ĝojas pro la sperto de interpopola harmonio [14]; evidenta fendeto en ilia harmonio [15]; en malsata familio mankas harmonio PrV . VD:akordo, konkordo, konsento
angle:
1. harmony 2. harmony, accord
beloruse:
гармонія
ĉeĥe:
harmonie, jednota, soulad, souzvuk
ĉine:
[yōng], 和睦 [hémù], 和諧 [héxié]
france:
1.a harmonie (mus.) 1.b harmonie (poé.) 1. harmonie (effet esthétique), accord (adéquation), adéquation, affinité (harmonie), concordance 2. harmonie (dans les rapports humains), accord (fait d'être en accord), entente (accord), concorde en malsata familio mankas ~o: quand le râtelier est vide, les chevaux se battent.
germane:
Harmonie, Gleichklang, Zusammenklang 1.a Wohlklang 2. Eintracht, Einhelligkeit en malsata familio mankas ~o: Not ist der Liebe Tod.
greke:
αρμονία
hispane:
armonía
hungare:
harmónia, összhang
indonezie:
harmoni 1.a harmonik
itale:
armonia
japane:
調和 [ちょうわ], ハーモニー, 和声 [わせい]
katalune:
harmonia
nederlande:
harmonie
pole:
harmonia 2. zgoda
portugale:
harmonia
ruse:
гармония
slovake:
súhra, súlad, zhoda
ukraine:
гармонія

harmonia

Rilata al harmonio, prezentanta harmonion: [ili] levas sian kapon ĉiam pli alten kaj ĉe kantado kaj harmoniaj sonoj rigardas en la nokto [16]; la fabelo havas harmonian solvon jam ĉi tie sur la tero, sed la realeco ofte forŝovas la solvon trans la teran vivon, en la eternecon [17]; [mi] rigardas la silueton de ĉi tiu palaco kun linioj tiel harmoniaj kaj elegantaj [18]; tio ne estis plu apartaj akordoj, sed harmoniaj, seninterrompaj tonoj [19]; ŝi kudris diligente, levante kaj mallevante la manon en harmonia takto kun la dudek manoj Marta ; [ŝi] demandis per dolĉa kaj harmonia voĉo [20]; nur en harmonia ligo kun la aliaj detaloj, en proporcio kun la tuto, elsaltas ĝia vera arta valoro [21]; la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron [22]; ŝafaro harmonia lupon ne timas PrV .
angle:
harmonious
beloruse:
гарманічны, сугучны, суладны
ĉine:
[hé], 諧波 [xiébō], 雝 [yōng], 諧 [xié], 喈 [jiē], 勰 [xié], 投洽 [tóuqià], 和美 [héměi], 廱 [yōng], 邕 [yōng], 融洽 [róngqià], 和諧的 [héxiéde], 睦和 [mùhé], 协和 [xiéhé], 雍 [yōng]
france:
d'harmonie, harmonieux, en harmonie (loc. adj.), élégant, équilibré, esthétique, gracieux, mélodieux, musical (mélodieux), régulier
germane:
harmonisch, wohlklingend, einhellig, einträchtig, ausgewogen
indonezie:
harmonis
itale:
armonico
japane:
調和した [ちょうわした], 和声の [わこえの]
katalune:
harmònic, equilibrat
pole:
zharmonizowany
ukraine:
гармонійний

harmonii

(ntr)
Esti en harmonio kun: la kalendaro estas nur homa elpenso, kiu ne harmonias kun la naturo [23]; la flikaĵo el la nova [vesto] ne harmonius kun la malnova [24]; seka rido, kies sono […] harmoniis kun la velkinteco de la frunto Marta ; niaj animoj tiel harmoniis […], ke ni kredeble estas dunaskitoj [25]; spite al ŝiaj strangaj kutimoj ŝi harmoniis kun ĉiuj, kiuj ŝin konis [26]; la koloro de la vakstolo ĉiam harmoniis kun la koloro de la ŝtonaj muroj [27]. VD:akordi
angle:
to be in harmony, agreement, accord, to harmonize
beloruse:
гарманаваць
ĉeĥe:
harmonovat
ĉine:
和睦相处 [hémùxiāngchǔ], 龤 [xié]
france:
être en harmonie, s'harmoniser, s'accorder (être en harmonie), s'allier (être en harmonie), s'assembler (être en harmonie), s'associer (être en harmonie), s'assortir (être en harmonie), s'harmoniser (être en harmonie), se marier (être en harmonie), aller avec
germane:
harmonieren, in Einklang sein
hispane:
armonizar
hungare:
harmonizál, összhangban van
itale:
essere in armonia, armonizzarsi
japane:
調和する [ちょうわする]
katalune:
estar en harmonia
nederlande:
in harmonie zijn
pole:
harmonijny
portugale:
estar em harmonia
ruse:
гармонировать
slovake:
harmonizovať, znášať sa
ukraine:
гармоніювати

harmoniigi

(tr)
Aranĝi laŭ harmonio, krei harmonion inter: komponisto harmoniigas sonojn Ret ; oratoro nur klopodu harmoniigi la stilon kaj tonon de sia parolado al la jam ekzistanta spiritostato de la aŭskultantoj [28]; kiom malfacile estas harmoniigi la etikajn principojn kun la bezonoj de la realo [29]; por harmoniigi la agadon, UN fondis apartan Preparkomitaton [30]; oni devas harmoniigi la interesojn de 15 landoj de EU [31]; lia korpo tamen estis skulptita de talenta artisto, kiu sciis harmoniigi la partojn [32]. VD:akordigi, kunordigi1
angle:
to harmonize
beloruse:
гарманізаваць
ĉeĥe:
harmonizovat
ĉine:
諧調 [xiétiáo], 协调 [xiétiáo], 調和 [tiáohè]
france:
harmoniser (mettre en harmonie), accorder (harmoniser), mettre en accord, faire s'entendre, allier (harmoniser), assembler (harmoniser), assortir (harmoniser), associer (harmoniser), marier (harmoniser)
germane:
harmonisieren, in Einklang bringen
greke:
εναρμονίζω
hispane:
armonizar
hungare:
összhangba hoz
itale:
armonizzare
japane:
調和させる [ちょうわさせる]
katalune:
harmonitzar (tr.)
nederlande:
harmoniëren
pole:
harmonizować
portugale:
harmonizar
ruse:
гармонизировать
slovake:
zharmonizovať
ukraine:
гармонізувати

malharmonio, disharmonio

Malakordo, malagrabla kunesto de aĵoj: minuto, en kiu la malharmonio aliformiĝas en harmonion [33]; pro tiu malharmonio inter la psika stato de la publiko kaj tiu de la oratoro, la oratoro fariĝas ridinda [34]; iliaj vizaĝoj tamen montris nenian disharmonion [35]; ne nur la kontrastoj unuiĝis […], sed la disharmonio homogeniĝis kun la harmonio [36]; ekzistis nenia disharmonio inter mia patrio kaj Italio pro la kielo de la aferoj [37]; li kunvokis la popolon kaj anoncis, ke la longa kaj sanga malharmonio ĉesis [38]; forta malharmonio inter la oficiala teorio […] kaj la praktika linio [39]; Vi volas min ĉe-ekrane, / mi volas vin man-en-mane. / Ho! Kial tiu malharmoni' [40]? la kazerno […] komencis sian vivon sur la plataĵo apud la ponto, en kompleta disharmonio kun ĉio ĝin ĉirkaŭanta [41]. VD:malpaco
angle:
discord, dissonance
beloruse:
дысгармонія, рознагучнасьць, бязладзьдзе
ĉeĥe:
neshoda, nesoulad
ĉine:
不諧和音 [bùxiéhèyīn], 刺耳的声音 [cìěrdeshēngyīn], 不調和 [bùtiáohé], 不一致 [bùyīzhì]
france:
discordance, disharmonie, dissonance
germane:
Missklang, Dissonanz, Missstimmung, Dissens, Zwietracht
indonezie:
disharmoni
katalune:
discòrdia, discrepància
pole:
niegodność, rozdźwięk
slovake:
nesúlad, rozpor
ukraine:
дисгармонія

vokalharmonio, vokala harmonio

LIN En iuj lingvoj, similiĝo de vokaloj (laŭ rondeco, antaŭeco... depende je la lingvo) en kunmetita vorto: tiu alterniĝo ler/lar estas efektive tute simpla, ĉar ĝi dependas de la principo de vokalharmonio [42]; vokala harmonio […] renkontiĝas en la aglutinaj lingvoj (tjurkaj, mongolaj, finno-ugraj, tunguso-manĉuraj) kaj en kelkaj okcident-afrikaj kaj praaziaj lingvoj [43].
42. J. C. Wells : Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978
43. -: Vokala harmonio, Vikipedio, 2021-08-23
france:
harmonie vocalique

administraj notoj