*vers/o UV

*verso

POE Aro da vortoj, plejofte skribitaj sur unu linio, aranĝitaj laŭ iuj reguloj de ritmo kaj harmonio: jambaj, dramaj, rimaj, senrimaj versoj; en poezia mensostato […oni] skribas siajn pensojn […] en versoj [1]; Se via okulo ⫽ Eklumus konsolon al mi, mizerulo! ⫽ Vi, kara, ĉu mian vi konas la koron? ⫽ Tralegu la versojn kaj mian doloron [2]; tiu psalmo estas dividita en dudek du egalajn partojn, en la Hebrea originalo la unuaj vortoj de la ok versoj en ĉiu parto komenciĝas ĉiuj per la litero supremontrita [3]; la komunumo ĥore ripetis la finajn versojn [4]; Calderon kantis siajn dramojn en belritmaj versoj [5]; kion li ne povis esprimi, tion li kantis per versoj [6]; ni en prozo uzas nun ordinare la formon konstantan („la“) kaj konservas la formon apostrofitan speciale por versoj [7]. TUT:strofo
angle:
verse, line of verse
beloruse:
верш
ĉeĥe:
verš
france:
vers (en poésie)
germane:
Vers
hispane:
verso
hungare:
verssor
indonezie:
ayat
japane:
詩句 [しく], 詩の一行 [しのいっこう]
katalune:
vers
nederlande:
vers (versregel)
portugale:
verso
ruse:
стих
slovake:
verš
ukraine:
вірш

versi

(ntr)
POE Verki versojn: Karolczyk […] ĉesis tro frue en sia poetado por montri priploron, male, Braun versas dum ankoraŭ preskaŭ plena jardeko [8]; la poetino, festinta jam 80-jariĝon […] plu versas pri amo kaj amoro [9]; ĵus mi volis verki sen stulta bar' de ritmo kaj de rimoj, sed tentas min poemon mian sterki per mallicencoj, versi inter limoj [10].
8. Monato, Carlo Minnaja: Finaj agordoj, 2003
9. La Ondo de Esperanto, 2004, № 2 (112)
10. Monato, Antonio Valén: Ĉu Ertl provizore stilekzercas?, 2005
angle:
write verse
beloruse:
складаць вершы, вершаваць
ĉeĥe:
básnit, psát verše, veršovat
france:
faire des vers, rimer (faire des vers)
germane:
Verse dichten, Verse schmieden
hispane:
hacer versos, rimar
hungare:
versel
japane:
詩を作る [しをつくる]
katalune:
versejar
nederlande:
dichten, verzen schrijven
ruse:
сочинять стихи
slovake:
básniť, písať verše, veršovať
ukraine:
складати (у віршах), писати вірші

versaĵo

POE Peco verkita en versoj, nelonga poeziaĵo: tiel ekzemple en la versaĵo „Al la Esperantisto“ estas ne malregule uzita la esprimo „la celo estos alvenita“ [11]; kiam ŝi volis porti la kuleron al sia buŝo, ŝi rimarkis la papereton kun la ringo, elprenis ĝin el la glaciaĵo kaj legis la versaĵon [12]; jen li staris supre en la ĉambro kaj tenis inter la fingroj malgrandan rozokoloran paperon, sur kiu troviĝis versaĵo, versaĵo de sinjoro la leŭtenanto mem [13]; plenaĝuloj ĝuas liajn lirikajn versaĵojn, grandajn poemojn kaj prozaĵojn [14]; (figure) Kabe eldonis sian tradukon „Versaĵoj en prozo de I.S. Turgenev“ en Moskvo, ĉe „Esperanto“ en 1909.
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Esperantisto, 1890
12. L. Dilling, trad. E. Hall: La porcio da glaciaĵo, FK
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
14. B. Kolker: Senmorta PuŝkinMonato
angle:
verse, piece of verse
beloruse:
верш
france:
poésie (œuvre en vers)
germane:
Gedicht
hispane:
poesía
hungare:
vers
japane:
韻文 [いんぶん], 詩歌 [しいか]
katalune:
poesia
nederlande:
gedicht
pole:
wiersz
portugale:
poema
ruse:
стихотворение V~aĵoj en prozo: стихотворения в прозе.
turke:
şiir
ukraine:
вірш

versisto

POE Tiu, kiu verkas versojn: en versoj ni devas nomi „eraro“ nur deflankiĝojn de la gramatiko (ekzemple la apostrofadon de adjektivo, uzadon de diversaj kontraŭgramatikaj formoj k.t.p., kio estas tre ofte renkontata ĉe la komencantaj esperantaj versistoj) [15].
Rim.:Poeto“ implicas poezian inspiron (kaj tiusence estas aplikebla al prozisto); „versisto“ akcentas versfaradan kapablon; tial okaze oni povas kontrastigi: li estas versisto, ne poeto PIV2 ; sed tio ne estas nepra nuanco, oni povas laŭdi en aŭtenta poeto la kapablon de virtuoza versisto, aŭ uzi la vorton tute neŭtrale: ni direktas al vi niajn plej korajn bondezirojn: […] al versistoj abunde da rimoj, al turistoj malabunde da cimoj, al ĉiuj fine monon, sanon kaj feliĉon [16].
15. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 4a, La Revuo, 1906
16. Alparoleto de la Redaktoro, Nica Literatura Revuo, 1957, 3:2, p. 41.
beloruse:
вершаскладальнік, вершатворац
ĉeĥe:
veršotepec
france:
versificateur
germane:
Versdichter, Verseschmied, Versemacher
hispane:
versista
japane:
詩を作る人 [しをつくるじん]
katalune:
versista
ruse:
стихотворец (noblastile), стихоплёт (malŝate)
slovake:
veršotepec
ukraine:
віршотворець

versero

1.
Parto de verso.
2.
(arkaismo) PV =verspiedo
VD:mezuro6
angle:
foot (of verse)
beloruse:
стапа
ĉeĥe:
veršová stopa
germane:
2. Versfuß
hispane:
1. parte de un verso, hemistiquio 2. pie
hungare:
1. versrészlet
japane:
詩脚 [しあし]
katalune:
1. síl·laba, hemistiqui 2. peu
ruse:
стопа (поэт.)
slovake:
veršová stopa
ukraine:
віршована стопа

unuverso

POE Memstara verso konsistiganta la tuton de strofo, de teatra eldiro, ekde la 20a jarcento ankaŭ kulturata kiel aparta poezispeco: limigi sin je vortelementoj el la „reala lingvo“ ne signifas verki banale, tion bele ekzempligas la ĉi-supre citita unuverso de Waringhien (Maura): Abelo lasta zumas super la lasta rozo [17]; „Novaj unuversoj“ [18].
17. Claude Piron: La bona lingvo, 7. Bona Lingvo Literatura
18. G. E. Maura: Novaj unuversoj, Nica Literatura Revuo, 1960-05 ĝis 06, numero 5/5, p. 161-162a
beloruse:
аднарадкоўе
france:
monostique
germane:
Einzeiler, Monostichon
hispane:
monóstico (poema de un solo verso)
katalune:
monòstic
ruse:
одностишие, моностих

versfarado

POE Arto fari versojn: Ĉar por kanto kaj versfaro ⫽ Estas temo, estas tempo: ⫽ Laŭ kalkul' de l' kalendaro ⫽ Ĵus alvenis la printempo [19].
angle:
prosody, versification
beloruse:
вершаскладаньне
ĉeĥe:
psaní veršů, skládání básní
france:
versification
germane:
Versdichtung, Verseschmieden
hispane:
versificación
hungare:
verselés
japane:
作詩法 [さくしほう]
katalune:
versificació
ruse:
стихосложение
slovake:
básnenie, veršovanie
ukraine:
віршування

administraj notoj

~ero: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.