*par/o PV

*paro

1.
Aro el du objektoj aŭ estuloj prezentantaj ian similecon aŭ rilatecon kaj konsiderataj kiel unu tuto, nome:
a)
Aro de du samspecaj objektoj destinitaj por kuniĝo: paro da gantoj; paro da novaj glitiloj [1]; paro da makzeloj [2]; paro da belaj flugiloj [3]; ŝia kostumo konsistis el paro da grandegaj kapricaj ŝuoj, […] bluaj ŝtrumpoj kaj el multekolora katuna vesto [4]; [ili] ŝargis kvin parojn da pistoloj [5]; dudek paroj da okuloj Marta ; Marta streĉe rigardis laŭvice ĉiun el la paroj da manoj […] ĉe la longforma tablo Marta ; ankoraŭ unu paro (sinekdoĥe: laboranto) da manoj estus por ni tre utila Marta ; veturi sur sia paro da kruroj (piediri) PrV ; du botoj faras paron PrV .
b)
Duopo da samspecaj estuloj: el ĉiuj vivaĵoj […] enkonduku po unu paro […] en la arkeon [6]; en la maniero, kiel la paro diris al si adiaŭ, estis io stranga [7]; juna gefianĉa paro [8]; ama paro [9]; geedza paro [10]; pli tiras virina haro, ol ĉevala paro PrV ; por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas PrV ; bela paro por altaro PrV .
2.
MAT[11] Matematika objekto, konsistanta el du objektoj prenitaj laŭ difinita ordo: oni signas per `(a,b)` la paron konsistantan el `a` kaj `b`; `(a,b)=(b,a)`, se kaj nur se `a=b`; en la paro `(a,b)`, `a` estas la unua termo kaj `b` la dua; la paroj `(a,b)` kaj `(c,d)` estas egalaj, se kaj nur se `a=c` kaj `b=d`; eblas derivi la nocion paro de la nocio aro, identigante `(a,b)` kun la aro `{a,{a,b}}`. SIN:duopoVD:termo de paroTUT:kartezia produto
Rim.: Naciaj lingvoj ofte hezitas, ĉu paro estu duopo aŭ duelementa aro, kaj laŭbezone aldonas „ordigita“ por la unua, kaj „neordigita“ por la dua. Tiun ĉi konvencion sekvas MatVort , sed ŝajnas al ni preferinde konsideri, ke la baza senco estas duopo.
afrikanse:
paar
albane:
palë
amhare:
ጥንድ
angle:
pair 2. couple, ordered pair
arabe:
زوج
armene:
զույգ
azerbajĝane:
cüt
bengale:
জোড়া
birme:
လင်မယား
bosne:
par
bretone:
re (manegoù, botoù...), koublad 2. koubald (mat.)
ĉeĥe:
dvojice, pár
dane:
pair
estone:
paari
eŭske:
bikotea
filipine:
pares
france:
paire, couple 2. couple (math.)
galege:
par
germane:
Paar geedza ~o: Ehepaar. 2. (geordnetes) Paar
guĝarate:
જોડી
haitie:
haŭse:
biyu
hinde:
जोड़ी
hispane:
1. pareja 2. par ordenado
hungare:
pár ~o da gantoj: egy pár kesztyű. geedza ~o: házaspár.
ide:
paro
igbe:
ụzọ
irlande:
péire
islande:
par
japane:
ペア
jave:
pasangan
jide:
פּאָר
jorube:
bata
kanare:
ಜೋಡಿ
kartvele:
წყვილი
kazaĥe:
жұп
kimre:
pâr
kirgize:
жуп
kmere:
គូ
koree:
korsike:
paru
kose:
iperi
kroate:
par
kurde:
cot
latine:
par
latve:
pāris
laŭe:
ຄູ່
litove:
pora
makedone:
пар
malagase:
mpivady
malaje:
pasangan
malajalame:
ഇണ
malte:
par
maorie:
takirua
marate:
जोडी
monge:
khub
mongole:
хос
nederlande:
paar
nepale:
जोडी
njanĝe:
peyala
okcidentfrise:
pear
panĝabe:
ਜੋੜਾ
paŝtue:
جوړې
pole:
para 2. para (uporządkowana), dwójka, ciąg dwuwyrazowy
portugale:
par
ruande:
couple
rumane:
cuplu 2. cuplu, pereche
ruse:
пара geedza ~o: супружеская пара. 1. чета 2. (упорядоченная) пара
samoe:
soa
sinde:
جوڙو
sinhale:
යුගල
skotgaele:
paidhir
slovake:
dvojica, pár
slovene:
par
somale:
labada ciyaaryahan
ŝone:
peya
sote:
para
sunde:
pasangan
svahile:
jozi
svede:
par
taĝike:
ҷуфти
taje:
คู่
tamile:
ஜோடி
tatare:
пар
telugue:
జత
tibete:
ཆ་
ukraine:
пара
urdue:
جوڑی
uzbeke:
juft
vjetname:
đôi
zulue:
okubili

inversa paro

MAT
(de paro `(a,b)`) La paro, kies termoj estas en kontraŭa pozicio, t.e. `(b,a)`. VD: Oni diras ankaŭ: inverso de paro.
bretone:
koublad resiprokel
france:
couple réciproque
hungare:
reciprok pár
pole:
para przeciwna
rumane:
cuplul opus

para

1.
Rilata al paro: tia plendo, rita en ilia para vivo, ne povis venki lian labor-avidon [12]; matenmanĝe, li diskutis pri sia sonĝo kun ŝi, laŭ jam longa para tradicio [13]; grupa aŭ para laboro kun multaj parolebloj [14]; oni protestis kontraŭ la dubinda duobligo de ormedaloj en para artsketado [15].
2.
Konsistiganta paron: paraj turtoj; paraj kolonoj.
3.
MAT
a)
VdE (p.p. entjero) Dividebla per 2: 6 estas para nombro; la malparaj paĝnumeroj troviĝas sur la maldekstraj paĝoj, kaj la paraj paĝnumeroj sur la dekstraj paĝoj [16].
b)
[17] (p.p. funkcio) Tia, ke ĝi alprenas egalajn valorojn ĉe kontraŭegalaj argumentoj: la funkcio `x^2` estas para.
c)
(p.p. permuto) Havanta paran 3.a nombron da renversaĵoj.
angle:
3. even
bretone:
3. par (ag.)
ĉeĥe:
párový, sudý
france:
2. apparié 3. pair
germane:
2. paarig 3. gerade
hispane:
3. par
hungare:
3. páros
nederlande:
3. even (paar)
pole:
3. parzysty
rumane:
3. pară
ruse:
2. парный 3. чётный
slovake:
párna (funkcia)
tibete:
ཆ་གྲངས་
ukraine:
парний

nepara

MAT
a)
[18] (p.p. entjero) Ne dividebla per 2: neparaj entjeroj kongruas kun 1 module 2; [ili] uzas kiel aksiomon ke numeroj estas paraj kaj neparaj [19].
b)
(p.p. funkcio) Tia, ke ĝi alprenas kontraŭegalajn valorojn ĉe kontraŭegalaj argumentoj: la funkcio `x^3` estas nepara.
Rim.: Ial [20] preferas la formon „malpara“ ĉi-sence.
c)
(p.p. permuto) Havanta neparan 1.a nombron da renversaĵoj.
angle:
odd
bretone:
ampar
ĉeĥe:
liché (číslo)
france:
impair
germane:
ungerade
hispane:
impar
hungare:
páratlan
pole:
nieparzysty
rumane:
impară
ruse:
нечётный
slovake:
nepárne číslo
ukraine:
непарний

pareco

1.
Stato de paro: la poeto ankaŭ meditas pri la propra intimeco – soleco, animaj malvarmoj […], pri amikeco kaj pareco [21].
2.
MAT Eco de io para: pareco de entjero estas ekvivalenta al pareco de ĝia lasta dekuma cifero; la pareco de permuto (identigebla kun la valoro de signumo ĉe ĝi).
angle:
parity, sign (of a permutation)
bretone:
parder
ĉeĥe:
parita, párovost
france:
parité, signature (d'une permutation)
germane:
Parität, Signatur 1. Zweisamkeit
hungare:
párosság, paritás
pole:
parzystość (liczby), znak (permutacji)
rumane:
paritate (numere), semn (permutare)
ruse:
чётность, знак (перестановки)
slovake:
parita, párovosť

parigi

(tr)
Kunigi en paron: vian bruton ne parigu miksospece [22]. VD:kupli3, svati2
bretone:
parañ (lakaat daou-ha-daou)
ĉeĥe:
pářit, připustit, spářit
france:
apparier
germane:
paaren
hispane:
emparejar
hungare:
párosít
nederlande:
koppelen (v.personen of dieren)
pole:
parzyć (łączyć)
rumane:
prepara (combina)
ruse:
спаривать
slovake:
spáriť
svede:
para ihop
ukraine:
парувати

pariĝi

BIO Estigi paron, kunigante du vivulojn aŭ du kongruajn aferojn: la du afiŝoj pariĝas belege kaj simetrie kaj logos atenton al via butiko [23]; paro pariĝas en parko [24]; en la duobla helico adenino ĉiam pariĝas kun timino, kaj guanino ĉiam pariĝas kun citosino [25]; ĉarme pepas la birdoj, pariĝas, konstruas nesteton [26]; individuoj de diferencaj subspecioj aŭ de rasoj povas pariĝi kaj reproduktiĝi [27]; li havas vere rasistan sintenon kaj ĉesis la rilatojn kun la frato, kiam tiu ĉi dungis la malajsian ĉininon kaj pariĝis kun ŝi [28]; alkoholaĵoj devas ĉiam pariĝi kun io por manĝeti [29].
france:
s'accoupler, s'apparier
pole:
dobierać się w pary, gzić się (parzyć się)
rumane:
se potrivesc în perechi, facem sex

parulo

Homo rigardata kiel ano de portempa aŭ konstanta paro: li estis mia parulo en la balo; ni, sekve de eknaskiĝinta sentimento, donas al la trovita parulo ĉiun nian eston kaj havon kaj dediĉas nin tute al tiu [30]; aperis amuza demando pri du remiloj, unu el kiuj estas remilo simpla kaj la alia ĝia parulo: ĉu […] la verkisto atribuis al tiuj objektoj inajn kaj virajn trajtojn [31]? SIN:partnero1.b, fianĉo
ĉeĥe:
partner, partnerka
france:
cavalier (partenaire de danse), compagnon (dans un couple), partenaire
germane:
Partner
pole:
partner
rumane:
partener
slovake:
partner, partnerka
ukraine:
пара (особа, яка утворює пару з кимось)

parulino

Inseksa parulo: nun ŝi rajtus kunvivi kun li kiel lia permanenta parulino [32]; ŝi havigis al si amanton, kiu tamen rifuzis alpreni ŝin kiel konstantan parulinon [33].
32. J. Francis: Misio sen Alveno, 1982
33. Vikipedio, Gustave Flaubert
ĉeĥe:
partnerka
france:
cavalière (partenaire de danse), compagne (dans un couple), partenaire (fém.)
germane:
Partnerin
pole:
partnerka
rumane:
parteneră
slovake:
partnerka

punktoparo

MAT
Paro, konsistanta el du punktoj. VD:ekvipolenta.
Rim.: Ni ne trovis aŭtoritatan terminon por tiu nocio. Ŝajnas, ke „punktoparo“ estas bona, ĉar priskriba. Ebla anstataŭaĵo povus esti „dupunkto“.
angle:
bound vector
france:
bipoint, vecteur lié
germane:
gebundener Vektor
hispane:
equipolente
hungare:
pontpár
pole:
wektor zaczepiony, wektor związany, para punktów
rumane:
vector cârlig, vector legat, pereche de puncte
ruse:
связанный вектор

blinda parigo

Aranĝita renkonto inter du pariĝo-dezirantoj, kiuj antaŭe ne konis sin: „ne temas pri blinda parigo,” Jesika urĝis „ni simple estos en grupo” [34].
34. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
blind date
france:
rencontre arrangée
pole:
randka w ciemno
rumane:
întâlnire între necunoscuți

administraj notoj

inversa ~o: Mankas dua fontindiko.
inversa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
punkto~o: Mankas dua fontindiko.
punkto~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.