*divid/i PV

*dividi

(tr)
1.
Fari partojn el tuto, apartigi partojn de tuto, partigi: dividi la kukon en 6 partojn, laŭ 6 partoj; li dividis la homojn en du taĉmentojn [1]; la brovojn dividis profunda sulko Marta ; Francujo estas dividita en departementojn; dividi nian tempon inter diversaj [taskoj] FK ; la diverslingveco dividas la homan familion; la disdivida vorto „po“ FK ; la homaro […] sin dividis batale [2]; Nilo dividiĝas en kelke da brakoj [3]; la popolo dividiĝis en du klasojn [4]; tiu teritorio subdividiĝis inter tri koloniaj imperioj [5]; VD:-on-, dis-, fendi, duigi, tranĉi.
2.
Disdoni al ĉiu lian parton: la patro dividis la pomojn inter la infanoj; li dividis inter ili siajn vivrimedojn [6]; la familiestroj disdividis al la triboj de la Izraelidoj laŭ loto [7]. VD:distribui, dispartigi.
3.
Ricevi, preni ĉiu sian parton el komuna tuto: saĝa sklavo regos super filo hontinda, kaj dividos heredon kune kun fratoj [8]; kiu dividas kun ŝtelisto, tiu malamas sian animon [9].
4.
Partumi1, kunhavi1, kunsperti: ne savos vi krimulon, sed kun li Dividos vi malbenon kaj mizeron [10]; ŝi kore dividis la malĝojon de la malfeliĉa Praskovja Petrovna [11]; la hundo restas fidela al sia mastro, neniam lin forlasas, dividas kun li ĉiujn danĝerojn FK ; tio ja efektive estas la vera ĝojo, ĉar se oni ne povas dividi ĝin kun aliaj, ĝi estas nur duona ĝojo [12]; ni reciproke dividos inter ni malĝojon kaj ĝojon [13]; li estis bonŝanca dividi kun ŝi siajn ĉambron kaj liton [14]; dividi kun iu ĉiujn danĝerojn de la vojo. VD:kompati, kunsenti, partopreni, samopinii
5.
MAT[15] Plenumi la operacion divido: dividi 10 per 2; 5 dividite per 2 estas . VD:divizori, onigi.
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 32:7
2. L. L. Zamenhof: Preĝo sub la Verda Standardo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
5. Vikipedio, Gujanoj
6. La Nova Testamento, Luko 15:12
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 19:51
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:2
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:24
10. Goethe, tr. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, 3:1
11. A. Puŝkin, tr. A. Grabowski: La neĝa blovado
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Muta libro
14. Löwenstein: La ŝtona urbo
15. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 9
afrikanse:
aandeel
albane:
pjesa
amhare:
.ር ያድርጉ
angle:
divide
arabe:
حصة
armene:
բաժնետոմս
azerbajĝane:
pay
beloruse:
дзяліць, разьдзяляць
bengale:
ভাগ
birme:
ဝေစု
ĉeĥe:
dělit, dělit, rozdělit, členit
ĉine:
1. 制造分裂 [zhìzàofēnliè], 除刻度 [chúkèdù], 被除 [bèichú], 俵分 [biǎofēn] 2. 制造分裂 [zhìzàofēnliè], 除刻度 [chúkèdù], 被除 [bèichú], 周延 [zhōuyán] 5. [chú], 相除 [xiāngchú], 除以 [chúyǐ]
dane:
aktie
estone:
osa
eŭske:
arraila
filipine:
magbahagi
france:
découper, diviser, fractionner, partager, séparer, scinder ~iĝi: se diviser. sub~iĝi: se subdiviser. 5. diviser
galege:
share
germane:
teilen sub~iĝi: sich aufteilen. 5. dividieren
guĝarate:
શેર
haitie:
pataje
hinde:
शेयर
hispane:
dividir
hungare:
1. megoszt, tagol ~iĝi: megoszlik. sub~iĝi: tovább oszlik, tovább tagolódik. 2. szétoszt 3. megoszt 4. megoszt 5. (el)oszt
igbe:
òkè
irlande:
scair
islande:
hlut
japane:
シェア
jave:
nuduhake
jide:
צעטיילן
jorube:
pin
kanare:
ಪಾಲು
kartvele:
წილი
katalune:
dividir 1. partir, fraccionar ~iĝi: dividir-se. sub~iĝi: subdividir-se. 2. distribuir
kazaĥe:
үлес
kimre:
rhannu
kirgize:
үлүшү
kmere:
ចំណែក
koree:
korsike:
sparte
kose:
isabelo
kroate:
udio
kurde:
par
latve:
daļa
laŭe:
ຮຸ້ນ
litove:
dalis
makedone:
удел
malagase:
anjara
malaje:
saham
malajalame:
പങ്കിടുക
malte:
sehem
maorie:
wehenga
marate:
शेअर
monge:
sib qhia
mongole:
эзлэх хувь
nepale:
विभाजित
njanĝe:
gawo
okcidentfrise:
ferdiele
panĝabe:
ਸ਼ੇਅਰ
paŝtue:
برخه
pole:
5. dzielić
portugale:
dividir, repartir, desmembrar
ruande:
kugabana
ruse:
делить
samoe:
sea
sinde:
حصو
sinhale:
කොටස
skotgaele:
sgaoil
slovake:
deliť, členiť
slovene:
delež
somale:
saamiga
ŝone:
mugove
sote:
kabelo
sunde:
ngabagikeun
svahile:
kushiriki
taĝike:
саҳм
taje:
ส่วนแบ่ง
tamile:
பங்கு
tatare:
бүлешү
telugue:
వాటా
tibete:
བགོ་བཤའ་རྒྱག་
ukraine:
частка
urdue:
حصہ
uzbeke:
ulushi
vjetname:
chia sẻ
zulue:
ingxenye

divido

1.
Ago dividi aŭ ties rezulto: fari traktaton pri la divido de la landoj, kiuj kuŝas inter nia maro kaj la rivero Eŭfrato [16]; la vorto de Dio estas [...] pli akra ol ĉia glavo dutranĉa, kaj penetranta ĝis divido de la animo kaj spirito [17]; la grandega sekvantaro de lia sankteco restis […] kvazaŭ fendita en du partojn […], la […] faraono tuj rimarkis la dividon de la altranguloj [18].
2.
MATPIV1 Operacio inversa al multipliko, t.e. ebliganta per produto (la dividato) kaj unu el la faktoroj (la dividanto) trovi la alian faktoron (la kvocienton): la divido fariĝis sen resto FK ; 27:3 = 927/3 = 9 (legu: dudek sep dividite per tri estas naŭ, aŭ: dudek sep sur tri estas naŭ).
Rim.: Por distingi ĉi tiun operacion de la eŭklida divido, oni foje kvalifikas ĝin „ekzakta“.
Rim.: Kelkaj uzas la prepozicion „per“ por voĉlegi la dupunkton aŭ la frakcistrekon, simbolantan la operacion. Tio estas evitinda, ĉar la sama prepozicio aperas en pluraj similaj esprimoj: multiplikite per, potencigite per...
VD:frakcio, numeratoro, denominatoro, eŭklida divido, divizoro
angle:
division
beloruse:
дзяленьне
ĉeĥe:
dělení, rozdělení
ĉine:
2. 除法 [chúfǎ], 相除 [xiāngchú]
france:
1. délimitation, division (séparation, partage), partage, séparation, scission 2. division (math.)
germane:
Division
hebree:
חלוקה
hispane:
división
hungare:
1. elosztás, szétosztás 2. osztás
japane:
分割 [ぶわり], 区切り [くぎり], 分配 [ぶんぱい], 割り算 [わりざん]
katalune:
divisió
pole:
2. dzielenie
ruse:
деление (точное)
slovake:
delenie, rozdelenie
ukraine:
ділення, поділ, розподіл

dividaĵo

Parto: la profitoj de la konkurantoj, kiuj celis nur tiun merkatodividaĵon, estis tre limigitaj [19]; por ĉiu kalendaro estas priskribitaj ĝiaj historio, strukturo, temp-dividaĵoj, precipe monatoj, kaj festoj [20]. VD:fako, branĉo, sekcio.
19. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
20. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Frandaĵo por scivolemuloj
beloruse:
доля, частка
ĉine:
部份 [bùfen], 股 [gǔ]
france:
fraction (part), part
germane:
Teil, Anteil, Einheit (Teil)
hebree:
חֲלוּקָה
hispane:
divisiónr
hungare:
(kiosztott) rész, részesedés
japane:
分割された部分 [ぶんかつされたぶぶん], 分け前 [わけまえ]
katalune:
part, fracció
ruse:
доля, часть

dividanto

1.
Tiu, kiu dividas: kiu starigis min super vi kiel juĝanton aŭ dividanton [21]?
2.
MAT[22] La nombro, per kiu oni dividas.
angle:
divisor (in a division)
beloruse:
дзельнік
ĉeĥe:
dělitel
ĉine:
除数 [chúshù]
france:
diviseur (dans une division)
germane:
Divisor
hebree:
מחלק
hispane:
divisor
hungare:
osztó
japane:
除数 [じょすう]
katalune:
divisor
pole:
dzielnik (w działaniu dzielenia)
ruse:
делитель (при делении)
slovake:
deliteľ
ukraine:
дільник

dividato [23]

angle:
dividend
beloruse:
дзеліва
ĉeĥe:
dělenec, čitatel
france:
dividende (dans une division)
germane:
Dividend
hebree:
מחולק
hispane:
dividendo
hungare:
osztandó
japane:
被除数 [ひじょすう]
katalune:
dividend
pole:
dzielna
ruse:
делимое
slovake:
delenec
ukraine:
ділене

dividebla FK

MAT[25]
(p.p. du elementoj `a` kaj `b` de ringo) Oni diras, ke `a` estas dividebla per `b`, se `b` estas divizoro de `a`: 17, 18 kaj 19 ne estas divideblaj je 4 FK ; [se] la nombro de la jaro estas dividebla je 4, [ĝi] nur tiam estas superjaro, kiam la nombro de la centjaro dividas sin je 4 FK ; se `a` estas dividebla per `b`, oni signas tion per la skribaĵo `b | a`; dekume skribita nombro estas dividebla per 5, se ĝia lasta cifero estas 05; kriterioj pri divideblo.
Rim.: Tiu senco aperas nerekte ankaŭ en [26], sed PIV1 ne plu konas ĝin kaj enkondukis „divizorebla“ (vd rimarkon sub divizori) anstataŭe. Werner MatVort provas distingi „dividebla“ (germane: teilbar) disde „divizorebla“ (germane: teilbar ohne Reste), sed ŝajnas al ni, ke kiam oni parolas pri divideblo, oni ĉiam subkomprenas „sen resto“ (alie ĉio estas dividebla per ĉio, escepte per 0). En ĉi tiu verko ni do preferis resti ĉe „dividebla“ kun la nerekta apogo de [27], kiu anstataŭigis „divizorebla“ per „dividebla“ en la difino.
angle:
divisible ~eblo: divisibility.
beloruse:
падзельны ~eblo: падзельнасьць.
ĉeĥe:
dělitelný
ĉine:
整除 [zhěngchú]
france:
divisible ~eblo: divisibilité.
germane:
teilbar ~eblo: Teilbarkeit.
hispane:
divisible
hungare:
osztható ~eblo: oszthatóság.
japane:
分割できる [ぶんかつできる], 割り切れる [わりきれる]
katalune:
divisible ~eblo: divisibilitat.
pole:
dzielny, podzielny ~eblo: dzielność, podzielność.
ruse:
делимый ~eblo: делимость.
slovake:
deliteľný
ukraine:
подільний

ĉeldividiĝo, ĉela dividiĝo

FIZL Procezo per kiu el unu ĉelo estiĝas pluraj, ordinare per disduiĝo: la kontraŭtumora efiko estas rezulto ne de ... blokado de ĉeldividiĝo, sed ĝi estas rezulto de ĉel-detruado [28]; Rudolph Virchow asertis ke ĉeloj ĉiam ekiĝas el ĉela dividiĝo [29]; telomeroj iĝas iom pli mallongaj post ĉiu ĉela dividiĝo […], sciencistoj […] malkovris, ke, dum la dividiĝo de kancera ĉelo, la telomero perdita estas tuj riparata [30].
angle:
cell division
beloruse:
дзяленьне клетак
france:
division cellulaire
germane:
Zellteilung
hebree:
חלוקת תא
japane:
細胞分裂 [さいぼうぶんれつ]
katalune:
divisió cel·lular

divido kun resto

angle:
division with remainder
beloruse:
дзяленьне з рэштай
ĉeĥe:
dělení se zbytkem
france:
division euclidienne
germane:
Division mit Rest
hebree:
חלוקה עם שארית
hungare:
maradékos osztás
katalune:
divisió entera
pole:
dzielenie z resztą
ruse:
деление с остатком
slovake:
delenie so zvyškom

eŭklida divido

MAT
(de elemento `a` de eŭklida ringo per elemento `b`) Operacio, per kiu al la paro `(a,b)` oni asocias paron `(q,r)`, konsistanta el ilia kvociento kaj resto: kadre de elementa aritmetiko, la eŭklida divido de entjero `a` per entjero `b` ebligas trovi du tiajn entjerojn `q` kaj `r`, ke `a=b xx q+r` kaj `0 le |r| lt b`; la eŭklida algoritmo konsistas el sinsekvaj eŭklidaj dividoj; la paron `(q,r)` oni nomas rezulto de la eŭklida divido; ĉe eŭklida divido de `bb X^2+bb 1` per `bb X` oni ricevas `(bb X,bb 1)`; en la aro de entjeroj la rezulto de eŭklida divido estas unika kun la aldona kondiĉo, ke `r ge 0`. SIN:divido kun resto;VD:Eŭklido.
angle:
division with remainder
beloruse:
дзяленьне з рэштай
france:
division euclidienne
germane:
Division mit Rest
hungare:
euklideszi osztás
katalune:
divisió euclidiana
pole:
dzielenie z resztą
ruse:
деление с остатком

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Mi ne trovis fonton pli fruan. Bricard uzas "~o" kun la senco de
      "euxklida ~o" (p. 11), sed mi ne cxion trasercxis. 
      [MB]
    
~o kun resto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
eŭklida ~o: Mankas dua fontindiko.
eŭklida ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.