*dis- PV

I.

dis-

Prefikso esprimanta malkuniĝon, dividon, foriĝon en diversajn direktojn: [la tolaĵon] oni disŝiris […], dishakis, dispremis kaj kuiris […], fariĝis bela blanka delikata papero [1]; mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn FK ; (figure) [niaj] membroj estas disĵetitaj en urboj, urbetoj kaj vilaĝoj FK ; oni vidis olivan arbaron […] kaj ĉie dense dissemitajn daktilarbojn [2]; cigno dispelis per la fortaj batoj de siaj flugiloj la krepuskan nebulon [3]; vi diskurigis viajn malamikojn [4]; la bruletantaj karboj de la fajrujo dissendis nur malfortan lumon [5]; ni dissendos manifeston al ĉiuj [6]; [li] disbatis la glacion per sia ligna ŝuo [7]; [tiuj] ideoj disvastiĝos VivZam ; la gardisto disetendis la manojn [8]; disdoni, disfali, dispecigi, dispolviĝi, disporti, disrabi, disŝpruci,distrumpeti, disverŝi, disrompi.
Rim.: Ĉi tiu prefikso havas kelkfoje sencon tre proksiman al tiu de mal-sen-: disvolvi (malvolvi); disfaldi (malfaldi); disrevigi (senrevigi); disharmonia.
germane:
auseinander-, zer-
pole:
roz-
portugale:
des-, dis- (Prefixo que indica desunião, separação, dispersão)
ruse:
раз-
II.
Samsignifa vortero uzata memstare:

disa

1.
Maldensa, dismetita, dissemita: disaj aretoj da arboj Iŝtar ; en disaj (nekoheraj) pensoj li eksidis apud la skribotablo HsT ; mi aŭdis disajn (unuopajn) frazojn diritajn inter ili, dum ili forlasis la halon KrM . VD:distri, sporada
2.
MAT
a)
[9] (p.p. du aroj) Tiaj, ke ili ne havas komunan elementon: la paraj kaj neparaj nombroj konsistigas disajn arojn; du aroj estas disaj, se kaj nur se ilia komunaĵo estas malplena.
b)
PIV2 (p.p. familio) Tia, ke ĉiuj ajn du termoj de ĝi estas disaj: la kvocienta aro de ekvivalento-rilato ene de aro E konsistigas disan familion de subaroj de E; por ke familio estu disa, ne sufiĉas, ke ĝiaj termoj havu neniun komunan elementon.
angle:
2.a disjoint (set) 2.b disjoint (family)
ĉeĥe:
disjunktivní, disjunktní
france:
1. dispersé, éparpillé 2.a (ensemble) disjoint 2.b (famille) disjointe (math.)
germane:
1. auseinander, getrennt 2.a disjunkt (-e Menge) 2.b disjunkt (-e Familie)
hispane:
disperso, dispersa
pole:
1. oddzielny, rozrzucony 2.a (zbiór) rozłączny 2.b rozłączna (rodzina zbiorów)
ruse:
разъединённый, разобщённый, разрозненный, рассеянный, раздельный, распределённый 2.a непересекающееся (множество) 2.b (семейство) непересекающихся множеств
slovake:
riedky, rozptýlený

diseco

Malkuneco, aparteco, malproksimeco, diferenco, malamikeco: la intergenta diseco [10]; diseco de mia propra familio [11]. VD:diasporo, distanco, kverelo
10. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
11. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
ĉeĥe:
rozptyl, rozptýlenost
france:
dispersion, division (dispersion), éparpillement
germane:
Trennung, Zerstreutheit, Teilung
hebree:
פיזור
pole:
oddzielność, rozłączność, rozbieżność
ruse:
разъединённость, разрозненность, разобщённость
slovake:
rozptyl

*disigi

(tr)
Apartigi, dividi, malkunigi: kelkaj korteganoj disigas la batalantojn Hamlet ; disigitaj unu de alia per rivereto FK ; disigitaj unu de la alia per la loko kaj tempo [12]; radio de fulmo disigis la aeron [13]; vi disigis la interligon kun via sklavo [14]; disigitaj kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston [15]; ili malfortigis la unuecon, disigis la socion [16]; la Ĥaldeano disigis la veston sur la brusto kaj eltiris oran medalon [17]; per rapidaj paŝoj ili trairis la spacon […], kiu disigis ilin de la parka pordo IK ; longe disigita kaj nun denove kunigita familio BdV ; tiu doloro, kiu samtempe disigis kaj kunligis ilin [18]. VD:dismeti, disĵeti, dissemi, tranĉi
ĉeĥe:
oddělit, odloučit, rozdělit, rozloučit, rozpojit, rozptýlit, rozptýlit
france:
disperser, séparer, diviser (séparer), éparpiller
germane:
trennen, zerteilen, zerstreuen
hebree:
להפריד
hispane:
separar, apartar, desunir, dividir
pole:
oddzielać, rozdzielać, rozłączać, rozrzucać, rozpraszać (rozrzucać), separować
ruse:
разъединить, разобщить, разделить
slovake:
odlúčiť, rozdeliť, rozložiť, rozviesť

disiĝi

(ntr)
Iri al diversaj direktoj, malkuniĝi: ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren [19]; la popolo disiĝis [20]; la vento malfortiĝis, la nigraj nuboj disiĝis kaj oni vidis sur la ĉielo la sangan sunon [21]; la kurtenoj […] disiĝis kaj la bela infano ekridetis al la faraono [22]; post alkutimiĝo doloras disiĝo PrV .
france:
se séparer
germane:
sich trennen
hebree:
להיפרד
hispane:
desunirse, separarse, dispersarse, dividirse
pole:
oddzielać się, rozdzielać się, rozłączać się, rozpraszać się (rozrzucać), rozstawać się (z kimś), rozchodzić się (z kimś), separować się
ruse:
разъединиться, разделиться, разойтись, расстаться

nedisigebla

Kiun oni ne povas disigi, kiu ĉiam kunestas kun...: [ŝi] estis la bela najado de tiu fonto, kiu nedisigeble apartenis al ĝi [23]; ili sendube […] ricevis edukon en diversaj kolegioj, sed ili havas tre strangajn manierojn, kiuj kompreneble estas nedisigeblaj de scienca rango [24]; estas libroj, kiuj fariĝas niaj nedisigeblaj amikoj [25].
ĉeĥe:
neodlučný, nerozborný, nerozlučný
france:
inséparable
germane:
unzertrennlich, untrennlich verbunden
hispane:
inseparable
slovake:
nerozlučný

fokusdiseco

angle:
eccentricity
ĉeĥe:
excentricita, výstřednost
france:
excentricité (d'une conique)
germane:
Exzentrizität
pole:
mimośród
portugale:
excentricidade
ruse:
эксцентрицитет, эксцентриситет
slovake:
excentricita, výstrednosť

administraj notoj

fokus~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.