*famili/o UV
*familio
- 1.
-
Malvasta parencaro.
- a)
Aro formata de la patro, patrino kaj infanoj:
vivi en familio;
la patro de la familio ricevis oficon
[1];
la viroj estas kapoj de domoj, patroj de familioj
Marta
.
vian patron kaj vian patrinon kaj viajn fratojn kaj la tutan
familion de via patro kolektu al vi en la domon
[2].
- b)
La tuta parencaro ĝenerale:
ankaŭ la edukado, idealoj, konvinkoj, celado, — kaj la popoloj
interproksimiĝus kiel unu familio[3];
aparteni al nobela familio;
li havis grandan familion: li estis frato, edzo, patro
Marta
;
kvazaŭ iu prizorgata de granda, grava, riĉa familio kredus sin vera familiido
[4];
la familio de la Ardidoj [...] la familio de la
Naamanidoj
[5];
(figure)
en unu bela tago [...] ekzistas nur unu ĉiuhoma
familio (la homaro) kun unu ĉiuhoma lingvo
EE
.
gento
- 2.
-
Aro de aĵoj kun komuna deveno.
- a)

Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj
(familia):
familio de rozacoj;
arbedoj el la familio saksifragacoj
[6];
solana familio
[7];
hundo estas mamulo el la familio de kanisedoj
[8].
Rim.: La nomo de familio estas derivata de la nomo de unu el ĝiaj genroj per la sufikso -ac en botaniko, -ed en zoologio. En nefaka uzo oni povas eviti tiujn sufiksojn: familio de rozoj, rozfamilio, rozfamiliano.
ordo
genro
botanikaj
familioj
zoologiaj
familioj- b)
Klaso de muzikiloj kun sama ĝenerala konstruo,
diversaj laŭ grando, sonamplekso aŭ aliaj detaloj:
la angla korno estas ligna blovinstrumento,
la alda instrumento el la familio de hobojoj
[9].
- c)
Klaso de lingvoj,
lingvofamilio.
lingvoj de la hindeŭropa familio;
tungusa, apartenanta al la altaja lingva familio
[10].
- d)
[11](fakula ĵargono)
(de elementoj en aro `bb E` kun
indicoj
en aro `bb I`)
Bildigo de
`bb I`
al `bb E`; alternative:
la bildaro de tiu bildigo:
oni povas opinii ke la ebeno konsistas el familio de rektoj,
paralelaj unu al la aliaj
[12].
vico;
indico,
termo.
Rim.: Kvankam teorie sinonima kun „bildigo“, la termino „familio“ estas uzata pro tradicio kaj pro la oportunaj skribaĵoj, kiujn ĝi ebligas. Por signi familion `f`, oni kutime skribas `(f_i)_(i in bb I)`. La bildon de `i` per `f` oni foje nomas „termo“ aŭ eĉ „elemento“ de la familio kaj oni ĝin signas per `f_i` anstataŭ `f(i)`. La uzo de termino „elemento“ klariĝas per tio, ke parolante pri familio, oni plejofte interesiĝas pri ĝia bildaro, sed familio povas havi du identajn elementojn, dum aro ne povas.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 2:18
3. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
4. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Sep
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 26:40
6. Steĉjo Norvell: Vivo: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16
7. Máire NicAoidh: Ĝardenumi, Monato, 2000/04, p. 20
8. Vikipedio, Hundo
9. Vikipedio, Angla korno, 2011-08-07
10. La Manĉura: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
11. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §171
12. Vikipedio, Kvara dimensio
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 2:18
3. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
4. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Sep
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 26:40
6. Steĉjo Norvell: Vivo: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16
7. Máire NicAoidh: Ĝardenumi, Monato, 2000/04, p. 20
8. Vikipedio, Hundo
9. Vikipedio, Angla korno, 2011-08-07
10. La Manĉura: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
11. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §171
12. Vikipedio, Kvara dimensio
- afrikanse:
- gesin
- albane:
- familja
- amhare:
- ቤተሰብ
- angle:
- family
- arabe:
- عائلة
- armene:
- ընտանիք
- azerbajĝane:
- ailə
- beloruse:
- сям'я, сямейства
- bengale:
- পরিবার
- birme:
- မိသားစု
- bosne:
- obiteljska
- bulgare:
- семейство
- ĉeĥe:
- rodina, soubor (členů), soustava (členů), systém
- ĉine:
- 家族
- dane:
- familie
- estone:
- pere
- eŭske:
- familiari
- filipine:
- pamilya
- france:
- famille
- galege:
- familia
- germane:
- Familie 1.b Verwandschaft
- guĝarate:
- કુટુંબ
- haitie:
- fanmi
- haŭse:
- iyali
- hebree:
- משפחה
- hinde:
- परिवार
- hispane:
- familia
- hungare:
- család
- ide:
- familio
- igbe:
- ezinụlọ
- indonezie:
- famili, keluarga, kerabat 2.a famili 2.c rumpun
- irlande:
- teaghlach
- islande:
- fjölskylda
- japane:
- 家族 [かぞく]
- jave:
- kulawarga
- jide:
- משפּחה
- jorube:
- ebi
- kanare:
- ಕುಟುಂಬ
- kartvele:
- ოჯახის
- katalune:
- família
- kazaĥe:
- отбасы
- kimre:
- teulu
- kirgize:
- үй-бүлө
- kmere:
- ក្រុមគ្រួសារ
- koree:
- 가족
- korsike:
- a famiglia
- kose:
- usapho
- kroate:
- obitelj
- kurde:
- malbat
- latine:
- familia
- latinece:
- 2.a familia
- latve:
- ģimene
- laŭe:
- ຄອບຄົວ
- litove:
- šeima
- makedone:
- семејство
- malagase:
- fianakaviana
- malaje:
- keluarga
- malajalame:
- കുടുംബം
- malte:
- familja
- maorie:
- whānau
- marate:
- कुटुंब
- monge:
- tsev neeg
- mongole:
- гэр бүл
- nederlande:
- familie 1.a gezin
- nepale:
- परिवार
- njanĝe:
- banja
- norvege:
- familie
- okcidentfrise:
- famylje
- panĝabe:
- ਪਰਿਵਾਰ ਨੂੰ
- paŝtue:
- کورنۍ
- perse:
- خانواده
- pole:
- rodzina
- portugale:
- família
- ruande:
- umuryango
- ruse:
- семья, семейство 2.d семейство
- samoe:
- aiga
- sinde:
- خاندان
- sinhale:
- පවුලේ
- skotgaele:
- teaghlach
- slovake:
- súbor (členov), sústava (členov)
- slovene:
- družina
- somale:
- qoyska
- ŝone:
- mhuri
- sote:
- lelapa la
- sunde:
- kulawarga
- svahile:
- familia
- taĝike:
- оила
- taje:
- ครอบครัว
- tamile:
- குடும்ப
- tatare:
- гаилә
- telugue:
- కుటుంబం
- tibete:
- ཁྱིམ་ཚང་
- tokipone:
- kulupu mama
- turke:
- aile
- ukraine:
- сім’я
- urdue:
- خاندان
- uzbeke:
- oilaviy
- vjetname:
- gia đình
- volapuke:
- famül
- zulue:
- umndeni
familia
- Rilata al familio; de familio: inter familiaj ĝojoj kaj devoj Marta ; varma angla familia hejmo [13]; paroli pri familiaj aferoj [14]; li estis fraŭlo, kaj liaj familiaj rilatoj estis kontentigaj [15]; la oldulo demetis sian kapuĉon kaj montris la familian similecon en sia vizaĝo Sol ; Moseo, kies familia nomo estas Landman [16]; en mia familia vivo mi povas uzadi kiun lingvon mi volas, sed mi devas ĝin nomi ne mia nacia, sed nur mia lingvo familia [17].
13.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dudeka Ĉapitro
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
15. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIX
16. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
17. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
15. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIX
16. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
17. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
- angle:
- family
- beloruse:
- сямейны
- bulgare:
- фамилен
- ĉeĥe:
- rodinný
- ĉine:
- 弥合 [míhé]
- france:
- familial
- germane:
- Familien-, familiär
- hebree:
- משפחתי
- hispane:
- familiar
- hungare:
- családi
- ide:
- familiala
- indonezie:
- familier, kekeluargaan
- japane:
- 家族の [かぞくの], 家庭の [かていの], 家族的な [かぞくてきな], 水入らずの [みずいらずの]
- katalune:
- familiar
- nederlande:
- gezins-
- norvege:
- familie-
- perse:
- خانوادگی
- pole:
- rodzinny
- ruse:
- семейный
- slovake:
- rodinný
- ukraine:
- родинний, сімейний
- volapuke:
- famülik
familiano
Iu el la uloj, kiuj konsistigas familion:
li deziras kisi siajn familianojn, antaŭ kiam li eliros
[18];
sinjoro Bjelski, vi ja estas kvazaŭ familiano kaj ne devas pasigi viajn
vesperojn tutsola
[19];
Zhai Feng kaj liaj familianoj ĉiuj sin
vestis per sav-veŝto
[20].
18.
Henri Vallienne: Ĉu li?, ĈApitro Kvina
19. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
20. Lin Xiaoyun: Zhai Feng kaj liaj familianoj velŝipadis..., El Popola Ĉinio, 2013-12-27
19. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
20. Lin Xiaoyun: Zhai Feng kaj liaj familianoj velŝipadis..., El Popola Ĉinio, 2013-12-27
- beloruse:
- сямейнік, член сям’і
- ĉeĥe:
- rodinný příslušník, člen rodiny
- ĉine:
- 家人
- france:
- membre de la famille
- ide:
- familiano
- indonezie:
- anggota keluarga
- japane:
- 家族 [かぞく]
- katalune:
- parent, familiar
- pole:
- członek rodziny
- slovake:
- rodinný príslušník
- tibete:
- ནང་མི་
- ukraine:
- член родини/сім’ї
familianaro
-
Familio1.b, parencaro:
vi preskaŭ ne plu estas por mi fremdulo, Vilfrido, kaj mi esperas, ke iam vi
koniĝos kun mia familianaro
[21];
la komunaj onkloj kaj onklinoj de li kaj lia edzino, grandnombra familianaro,
[…] rigardadis la rabenon kiel familiestron
[22];
li kunvokis lian familianaron kaj komunikis lian sperton
[23].
klano1
21.
H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
22. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
23. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Kain kaj Abel
22. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
23. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Kain kaj Abel
- germane:
- Sippe, Sippschaft, Verwandtschaft, Kind und Kegel, Anhang (Verwandschaft)
familieco
- 1.
- Rilato ene de familio, parenceco: kial vi allasas en la ĝenerala kancelario la familiecon (kp nepotismo) Metrop ?
- 2.
- Familiareco: ili kredas, ke kelktaga printempa feriado utilas al familieco kaj socia harmonio [24].
24.
Monato, Chen Lina: Ŝanĝiĝanta feliĉo-festo, 2007
- germane:
- Familiarität
familiestro
Tiu, kiu havas decidrajton kaj respondecon
en familio:
la familiestroj de la triboj de Izrael
[25];
hebrea familiestro sin tenas en tiu vespero kiel reĝo
[26];
tio […] malhelpas, ke familiestro misuzu
sian aŭtoritaton
[27].
25.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 14:1
26. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
27. C. Piron: Tien, 1997
26. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
27. C. Piron: Tien, 1997
- beloruse:
- галава сям’і
- ĉeĥe:
- hlava rodiny
- ĉine:
- 家长
- france:
- chef de famille
- germane:
- Familienoberhaupt, Familienältester
- hispane:
- jefe de familia
- indonezie:
- kepala keluarga
- japane:
- 家長 [かちょう], 世帯主 [せたいぬし]
- katalune:
- cap de família
- pole:
- głowa rodziny
- slovake:
- hlava rodiny
- ukraine:
- глава родини, глава сім’ї
lingvofamilio
Aro da lingvoj evoluintaj el sama pralingvo:
la lingvofamilio hindeŭropa
[28];
inter aliaj lingvofamilioj de la mondo estas la finno-ugra, la semida, la
bantua, la malajo-polinezia
[29];
lingvofamilioj kaj lingvosubfamilioj estas priskribitaj aŭ
listigitaj en enciklopedioj
[30].
28.
John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1. Enkonduko
29. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1. Enkonduko
30. A. Kueck: Internacieco de vorto kaj ties uzebleco laŭ Regulo 15, 2009-10-03
29. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1. Enkonduko
30. A. Kueck: Internacieco de vorto kaj ties uzebleco laŭ Regulo 15, 2009-10-03
- angle:
- language family
- beloruse:
- моўная сям’я
- bulgare:
- езиково семейство
- ĉeĥe:
- rodina jazyků
- ĉine:
- 語言系屬分類 [yǔyánxìshǔfēnlèi]
- france:
- famille linguistique
- germane:
- Sprachfamilie
- hispane:
- familia lingüística
- ide:
- linguala familio
- indonezie:
- rumpun bahasa
- katalune:
- família lingüística
- nederlande:
- taalfamilie
- okcidentfrise:
- taalfamylje
- pole:
- rodzina językowa
- slovake:
- rodina jazykov
- ukraine:
- мовна сім’я
vortfamilio PIV1
Grupo da vortoj apartigita per rilatoj morfologiaj, semantikaj ktp:
- a)
- (vortfamilio morfologia:) Grupo da derivaĵoj de unu sama radiko4 aŭ radikalo1: Ekzemple, de la substantivo reĝ(o) oni formas per adjektivigo la vortfamilion: reĝ, reĝ·a, reĝ·a·o = reĝ·ec·o, kaj per verbigo la familion: reĝ, reĝ·i, reĝ·i·o = reĝ·ad·o [31].
- b)
- (malofte) (vortfamilio etimologia:) Grupo da vortoj parencaj en pralingvo: pez estas de la sama vortfamilio kiel pend PIV1 .
31.
René de Saussure: Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en Esperanto, Bern, la 1-an de julio 1915. §15
- angle:
- word family
- beloruse:
- гняздо (аднакарэнных слоў)
- ĉeĥe:
- slovotvorná čeleď
- france:
- famille de mots
- germane:
- Wortfamilie
- hispane:
- familia de palabras
- katalune:
- família de mots
- pole:
- rodzina wyrazów
- ruse:
- гнездо (слов)