1distanc/o PV

distanco

1.
Longo de interspaco: distanco de la tero al la luno; en distanco de kelkaj paŝoj de li.
2.
MAT Valoro de metriko d, kaj pli precize:
a)
[1] (inter punktoj a kaj b) La valoro d(a,b).
b)
[2] (de punkto a al aro A) La infimo de la distancoj 2.a de a al ĉiu punkto de A.
c)
[3] (inter aroj A kaj B) La infimo de la distancoj 2.a de ĉiu punkto de A al ĉiu punkto de B.
angle:
1. distance 2. distance
beloruse:
1. дыстанцыя, адлегласьць 2. адлегласьць
ĉeĥe:
odstup, rozestup, rozpětí 1. vzdálenost
france:
1. distance 2. distance (math.)
germane:
1. Abstand, Entfernung, Distanz 2. Abstand
hispane:
distancia
hungare:
távolság
latine:
auferatur
nederlande:
1. afstand
pole:
1. dystans, odległość 2. odległość
portugale:
1. distância
rumane:
1. distanţă
ruse:
1. расстояние, дистанция 2. расстояние
slovake:
vzdialenosť
svede:
1. avstånd

angula distanco

MATMatVort
(inter du punktoj de cirklo) La mezuro de la centra angulo, kies lateroj trairas la punktojn: la angula distanco inter du punktoj de la sama tera meridiano egalas al la diferenco de iliaj respektivaj latitudoj.
angle:
angular distance, angular separation
ĉeĥe:
úhlová vzdálenost
france:
distance angulaire, écart angulaire
germane:
Winkelabstand, Winkelentfernung
hebree:
מרחק זוויתי
hungare:
szögtávolság
pole:
odległość kątowa
ruse:
угловое расстояние
slovake:
uhlová vzdialenosť

fokusdistanco

FOT Distanco inter objektivo kaj fokuso: por kalkuli la grandig-povon de teleskopo, oni dividas la fokusdistancon de la objektivo per la fokusdistanco de la okulario [4].
4. David Galadí-Enríquez & Amri Wandel: La kosmo kaj ni, p. 131
france:
focale, distance focale
pole:
odległość ogniskowa

pafdistanco, trafdistanco

Distanco ĝis kiu oni povas trafi per pafo.
angle:
range, striking distance
ĉeĥe:
dostřel
france:
portée
germane:
Schussweite, Reichweite
hebree:
מרחק ירי
hispane:
alcance de tiro
hungare:
lőtávolság
nederlande:
draagwijdte
pole:
donośność, zasięg
ruse:
дальность стрельбы
slovake:
dostrel

polusa distanco, polusdistancoMatVort

MAT
(de punkto en afina spaco) Distanco de la punkto al la origino de koordinatoj: polusa distanco estas la unua koordinato en la polusa kaj sfera koordinatsistemoj; la polusa distanco de punkto en ebeno egalas al la modulo de ĝia bildo en la kompleksa ebeno. VD:radiusvektoro.
Rim.: Pro teĥnikaj kialoj oni foje toleras negativajn valorojn de la polusa distanco, ekz-e en polusaj ekvacioj de kurboj.
angle:
polar radius, radius vector
france:
rayon vecteur
germane:
Polarradius, Radiusvektor
hungare:
középponti távolság
pole:
promień wodzący
ruse:
полярный радиус

sin distancigi, distanciĝi

(malofte) (figure) Elmontri, ke oni ne partoprenas, ne subtenas: en sia instruado Jesuo sin distancigas de la normoj de la pasinteco [5]. VD:malaprobi
5. A. Maggi, trad. -: La ĝis nun Nekonata Dio, 2011
angle:
distance oneself
beloruse:
дыстанцыявацца
france:
se démarquer, se distancier
hispane:
distanciarse
pole:
dystansować się

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
angula ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
paf~o, traf~o: Mankas dua fontindiko.
paf~o, traf~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
polusa ~o, polus~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.