8cirkl/o PV

cirklo  

1.  
MATVdE Ebena kurbo, konsistanta el ĉiuj punktoj, kies distanco al iu punkto de la koncerna ebeno (ĝia centro) egalas al iu valoro (ĝia radiuso): cirklo estas koniko kun nula discentreco kaj senlime malproksima direktanto; la kartezia ekvacio de cirklo estas de la tipo `x^2+y^2=R^2`; turniĝi laŭ cirklo [1]; al la arkta cirklo kaj reen [2]. VD:centro, cirkonferenco, diametro, radiuso, sago, ŝnuro; PRT:arko.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


cirklo kaj konsistigaj elementoj
2.  
MATPV Disko2.a: malgranda lumcirklo, kiun sternis la kandeloj [3].
3.  
Ĉia objekto pli-malpli samforma kiel cirklo 12; rondo1: la kanalo kaj la ŝoseo ĉirkaŭis duoncirkle la dezerton [4]; cirklo el pli ekzotikaj arboj troviĝas en la herbaro [5]; trafikcirklo; estas diabla cirklo, ĉar konsumantoj ne volas akcepti avertojn kaj politikistoj ne malpermesas, ĉar konsumantoj volas havi ĉi ĉion [6].
4.  
POL Rondo5: ni esperu pri bona akcepto de ĝuste tiu ĉi libro en lingvosciencaj cirkloj [7]; [ŝi] prezentas iujn sensaciajn aktualaĵojn varmege rekte el bone informitaj cirkloj [8]; oni aŭdas niacirkle dubeman opinion [9].
1. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Pramaljuna Morlino
2. Monato, Konkurso: Per malnovaj aŭtoj ĉirkaŭ Balta Maro
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, En la Lando de la Noktuloj
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
5. Monato, Dommastrumo: Ĝardenumi
6. Monato, S. Maul: http://steloj.de/esperanto/monato2/007332.html
7. Monato, Saĝa kapo duonvorton komprenas
8. Monato, Radio, 95/04
9. Monato, Boris Kolker: Saĝa kapo duonvorton komprenas
angle:
circle 1. circle 2. circle, disk
beloruse:
круг, кола, акружнасьць, акружына
bulgare:
окръжност
ĉeĥe:
cirkl, kolo, kruh, kružnice
france:
cercle 1. cercle 2. cercle, disque
germane:
Kreis 1. Kreislinie 2. Kreis, Kreisscheibe 4. Zirkel (Klub)
hebree:
מעגל
hispane:
círculo
hungare:
kör 1. körvonal 2. körfelület
nederlande:
cirkel
pole:
koło 1. okrąg 2. koło
portugale:
1. circunferência 2. círculo
rumane:
cerc, circumferinta, janta de roată
ruse:
окружность, круг 1. окружность 2. круг
slovake:
1. kružnica 2. kruh

cirkla

1.  
Havanta formon de cirklo: cirkla placo. VD:ronda
2.  
Rilata al cirklo: cirkla funkcio; cirkla cilindro, konuso, helico, sektoro; cirkla linio (= cirklo1), surfaco (= cirklo2); kial do ni serĉus solvon de la cirkla kvadratur'? [10]?
3.  
(pri argumentado, serio de difinoj...) Tia, ke ĝiaj sinsekvaj elementoj rekondukas al la komenco, en fermita sistemo sen ekstera apogo: (figure) ĉu ne estas cirkla rezonado aserti, ke la demokratio dependas de liberaj informiloj, dum liberajn informilojn sekurigas la demokratio? [11]; Waringhien perdiĝas en cirkla rezonado [12]. VD:taŭtologio
10. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Al Mizantropoj
11. Monato, Boris Kolker: Supraĵe rozkolora
12. W. Jansen: Waringhien pri vortoj, Beletra Almanako, 2013-10 (18)
angle:
1. round 2. circular
ĉeĥe:
kruhového tvaru, kruhový
france:
circulaire (adj.), de cercle
hebree:
מעגלי
hungare:
1. kör-, kör alakú 2. kör-
nederlande:
cirkelvormig, cirkel-
pole:
1. okrągły 2. kołowy
slovake:
kruhový

ĉefcirklo  

MATPIV1
(de sfero) Cirklo 1, inkluzivata de la sfera surfaco kaj samcentra kiel ĝi: ĉefcirklo estas ĉiu intersekco inter la sfero kaj ebeno trairanta ĝian centron; la meridianoj kaj la ekvatoro estas ĉefcirkloj de la tera sfero; ĉefcirkloj rolas la analogie al rektoj en sfera geometrio [13]. SIN:cirklegoVD:ĉefa
angle:
great circle
france:
grand cercle
germane:
Großkreis
hebree:
מעגל ראשי
hungare:
főkör
pole:
okrąg wielki
ruse:
большой круг

cirklego  

angle:
great circle
ĉeĥe:
hlavní kružnice
france:
grand cercle
germane:
Großkreis
hebree:
מעגל
hungare:
főkör
pole:
okrąg wielki
ruse:
большой круг
slovake:
hlavná kružnica

eŭlera cirklo  

MAT
(de triangulo) Cirklo1, trairanta naŭ rimarkindajn punktojn difinitajn de la triangulo: la mezoj de ĝiaj lateroj, la piedoj de ĝiaj altoj kaj la mezoj de strekoj ligantaj ĝiaj verticoj al ĝia ortocentro: la punkto kie la eŭlera cirkla tuŝas la enskribitan cirklon estas la punkto de Feuerbach [14]. VD:Eŭlero.
angle:
Euler['s] circle, nine-point circle
france:
cercle d'Euler, cercle de Feuerbach, cercle des neuf points
germane:
Neunpunktekreis, Feuerbach-Kreis
hungare:
Euler-kör
pole:
okrąg Feuerbacha, okrąg dziewięciu punktów
ruse:
окружность Эйлера, девятиточечная окружность

konverĝocirklo  

MAT[15]
(de kompleksa potencoserio `S(z)` ĉirkaŭ `z_0`) Malfermita cirklo2 de la kompleksa ebeno kun centro en `z_0` kaj radiuso egala al la konverĝoradiuso de la serio.
Rim.: Eblas diri ankaŭ „konverĝodisko“.
angle:
circle of convergence
beloruse:
круг зьбежнасьці
france:
cercle de convergence
germane:
Konvergenzkreis
hungare:
konvergenciakör
pole:
koło zbieżności
ruse:
круг сходимости

kurbecocirklo  

MAT[16]
(de ebena kurbo, ĉe punkto de ĝi) La cirklo 1 difinita de la kurbecocentro kaj la kurbecoradiuso de la kurbo ĉe tiu punkto.
Rim.: Ĉi-sence oni uzas ankaŭ „oskulcirklo“ [17] kaj „oskula cirklo“[18].

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


kurbecocirklo kaj aliaj elementoj
angle:
circle of curvature, osculating circle
beloruse:
круг крывіні, акружына крывіні, судатычны круг
france:
cercle de courbure, cercle osculateur
germane:
Krümmungskreis, Oskulationskreis
hungare:
görbületi kör
pole:
koło krzywiznowe
ruse:
круг кривизны, соприкасающийся круг

trafikcirklo  

TRA Trafikrondo: ĝuste de la trafikcirklo Zamenhof, Rachel kaj David ekiris 15 jul 2000 [19]; de la eksa juĝista domo ĝis la trafikcirklo ĉe la enirejo de la urbo [20].
19. H. Masson: Post 23-monata vojaĝo, La Ondo de Esperanto, 2002:7
20. G. MacAoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!, Monato, 2000:09, p. 20a
angle:
roundabout, traffic circle
dane:
rundkørsel
france:
rond-point, giratoire, carrefour giratoire
germane:
Kreisverkehr
hispane:
glorieta, rotonda
hungare:
körforgalom, körforgalmi csomópont
itale:
isola rotazionale, rotatoria
nederlande:
rotonde, rondpunt, verkeersplein
pole:
rondo
portugale:
rotatória, rótula (tráfego)

trafikcirkleto  

angle:
mini-roundabout
france:
rond-point
pole:
rondo
portugale:
minirrotatória

trigonometria cirklo  

MAT
Cirklo 1, kies centro koincidas kun la origino de la kartezia koordinatsistemo, kaj kies radiuso egalas unu: trigonometria cirklo montranta la sinuson kaj kosinuson [21].
Rim.: Tiun cirklon oni ofte uzas en trigonometriaj figuroj. La terminon ni proponas, kvankam ĝi ne estas aparte internacia, ĉar ĝi ŝajnas oportuna.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


difino de trigonometriaj funkcioj pere de trigonometria cirklo
angle:
unit circle centered at the origin
france:
cercle trigonométrique
germane:
Einheitskreis
hungare:
egységkör
pole:
koło trygonometryczne
ruse:
окружность с радиусом 1

ŝtoncirklo  

ARKE Megalita, prahistoria monumento konsistanta el ringa vico de ŝtonegoj, kiaj estas troveblaj ekzemple en okcidentaj eŭropaj landoj laŭ la Atlantika Maro; kromleĥo: ankoraŭ ĉeestas ok ŝtonegoj kiuj unue estis parto de ŝtoncirklo [22]; la ŝtoncirklo de Stonehenge estis deklarita kiel Monda Kulturheredaĵo de la UNESKO en 1986 [23].
22. -: Drenthe..., Dolmen-web, 2002
23. -: Stonehenge liveros novajn sekretojn, eventeo, 2008-04-28
france:
cromlech

administraj notoj

~ego: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
konverĝo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kurbeco~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
trafik~eto: Mankas dua fontindiko.
trafik~eto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.