konik/o PVEF
koniko

-
Kurbo,
intersekco de ebeno kaj
cirkla konuso:
se la intersekco estas kunaĵo de du rektoj,
oni kvalifikas la konikon nepropra;
la rilato inter la distanco de punkto de la koniko al
iu punkto (ĝia fokuso) kaj la distanco de tiu
punkto al iu rekto (ĝia direktanto)
egalas al konstanta valoro (ĝia discentreco);
polusa ekvacio de koniko kun poluso ĉe la origino de
koordinatoj estas de la tipo
`rho=p//(1+q*cos theta)`,
kie `q` signas la discentrecon;
la kartezia ekvacio de koniko estas de la tipo
`ax^2+by^2+cxy+dx+ey+f=0`, t.e. duagrada algebra ekvacio kun du variabloj.
Diversaj specoj de koniko: elipso, cirklo, hiperbolo, parabolo;
Karakterizaj elementoj: direktanto, discentreco, fokuso, parametro.
konikoj laŭ ilia discentreco: elipso, parabolo, hiperbolo
- angle:
- conic section
- beloruse:
- канічнае сячэньне
- ĉeĥe:
- kuželosečka
- ĉine:
- 圆锥曲线 [yuánzhuīqūxiàn], 圆锥截痕 [yuánzhuījiéhén]
- france:
- conique
- germane:
- Kegelschnitt
- japane:
- 円錐曲線 [えんすいきょくせん]
- nederlande:
- kegelsnede
- perse:
- مقطع مخروطی
- pole:
- stożkowa, przekrój stożka
- portugale:
- cônica, seção cônica
- ruse:
- коническое сечение
- slovake:
- kužeľosečka
administraj notoj
~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.