parametr/o PVEF
parametro
- 1.
PV
Variablo aŭ konstanto aperanta en iuj matematikaj problemoj
aŭ ekvacioj.
Rim.: Kiel evidentas el la „difino“, la nocio estas nebula. Kiam ekvacio dependas de parametro, oni ĝin solvas konsiderante la parametron konstanta kaj ofte ricevas solvojn, kiuj dependas de la parametro, do fariĝas funkcioj de ĝi. Alia uzkampo estas prezentado de kurbo (resp. surfaco) per parametraj ekvacioj, t.e. prezentante la koordinatojn de punkto kiel funkciojn de unu (resp. du) variabloj, nomataj parametroj.- 2.
[1]
(de koniko)
La nombro `p`, aperanta en ĝia polusa
ekvacio:
la parametro de cirklo egalas al ĝia radiuso;
la parametro de elipso egalas al duono de la longo de ŝnuro
trairanta
fokuson kaj paralela al la nefokusa akso;
la distanco inter fokuso kaj direktanto de parabolo egalas al
ties
parametro.
- 3.
Nomhava argumento aŭ rezulto de
proceduro,
parto de ties interfaco:
formala parametro
(nomo uzata en la korpo de proceduro);
fakta parametro
(esprimo aperanta en procedurvoko);
parametropasigo
(la operacioj kaj datumstrukturoj uzataj de la
vokanta programo por indiki al la vokata proceduro
objektojn kaj valorojn super kiuj estu plenumata la
proceduro);
1.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „duonparametro“
- angle:
- parameter 2. focal parameter formala ~o: formal parameter. fakta ~o: actual parameter. ~opasigo: parameter passing, parameter substitution.
- beloruse:
- парамэтар
- ĉeĥe:
- charakteristická veličina, koeficient, parametr, proměnná
- ĉine:
- 参数 [cānshù], 參數 [cānshù], 参量 [cānliáng], 參量 [cānliáng]
- france:
- paramètre 2. paramètre (d'une conique), paramètre focal
- germane:
- Parameter 2. Parameter (eines Kegelschnittes)
- hungare:
- paraméter 2. (kúpszelet) paraméter formala ~o: formális paraméter. fakta ~o: aktuális paraméter, tényleges paraméter. ~opasigo: paraméterátadás, paraméterhelyettesítés.
- japane:
- 助変数 [じょへんすう], 媒介変数 [ばいかいへんすう], パラメータ, 仮引数 [かりひきすう]
- nederlande:
- parameter
- pole:
- 1. parametr 2. parametr (stożkowej), parametr ogniskowy
- portugale:
- parâmetro
- ruse:
- параметр 2. фокальный параметр formala ~o: формальный параметр. fakta ~o: фактический параметр. ~opasigo: передача параметров.
- slovake:
- koeficient, parameter, premenná
- ukraine:
- параметр
administraj notoj
~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.